Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontaktu nin
starta paĝoUEA internedokumentoj › interkonsento inter uea kaj ilei

INTERKONSENTO INTER UEA KAJ ILEI

Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉefa kunordiga organizaĵo por esperantistoj, kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la faka asocio pri instruado, interkonsentas jene:

1. UEA komisias al ILEI la plenumon de sia internacia eduka laboro, tio estas ĉiaj agadoj por altigi la lingvan kaj kulturan nivelon de la esperanto-parolantoj (i.a. ekzamenoj), por disvastigi la instruadon de la internacia lingvo ĉiunivele kaj por rilati kun edukaj instancoj tiucele;

2. Farinte tion, UEA establis kun ILEI aparte intiman kaj proksiman ligon, kion spegulas la kunlaboraj interrilatoj inter la du organizaĵoj;

3. ILEI regule informas UEA pri siaj agadoj kaj atingoj; la periodaĵoj kaj rimedoj de UEA estas malfermaj al ILEI por disvastigi tiujn atingojn kaj fari alvokojn al la membraro de UEA. La revuo kaj kursmaterialo de ILEI estas simile malfermaj por raporti pri la agado kaj aranĝoj de UEA. La organizaĵoj kunlaboras proksime en kampoj de komuna intereso, kaj eventuale reciproke nomas komisiitojn;

4. Cele al reciproka informfluo, ĉiu organizaĵo rajtas nomi observanton ĉe la estrarkunsidoj de la alia; tagordoj kaj protokoloj de ĉiuj estrarkunsidoj estas interŝanĝataj en du ekzempleroj. Laŭeble okazu komuna estrarkunsido en la UK;

5. UEA kaj ILEI interkonsiliĝas fiksonte datojn de kongresoj, estrar- kaj komitatkunsidoj, k.s. por ke ili ne koliziu.

6. UEA senpage disponigas en la UK salonojn por la internaciaj ekzamenoj, la Tago de la Lernejo kaj la faka kunsido de ILEI, adekvataj al la bezonoj kaj eblecoj. UEA krome laŭnecese disponigas dum la UK senpagan budon, kie ILEI povu prezenti sian laboron kaj varbi membrojn. Siavice, ILEI senpage disponigas al UEA tempon kaj lokon en la ILEI-konferencoj por sinprezento aŭ similcela elpaŝo.

7. En kazo de komunaj eldonaĵoj, UEA kaj ILEI fiksas komunan eŭran vendoprezon.

8. ILEI, fine de ĉiu kalendara jaro, dokumentas siajn financajn bezonojn por la venonta jaro. La estraro de UEA, en la kadro de la buĝeto, prezentas tiun peton al la Komitato kaj agas laŭ ĉi ties decidoj.

9. Konklude, ambaŭ organizaĵoj respektas kaj la statutajn celojn kaj la memstarecon de la alia. Ĉi tiu interkonsento ne malhelpas kunlaboron kaj interkonsenton en terenoj ne menciitaj ĉi tie.

10. La interkonsento ekvalidas post akcepto flanke de la du komitatoj/ kaj restas senlime valida. La Komitato de UEA aŭ ILEI rajtas malvalidigi ĝin, doninte tri monatojn de averto pere de la estraro de la alia organizaĵo.

La interkonsenton akceptis la Komitato de UEA en Havano je 1990 07 20.

Lasta ŝanĝo:
2002-10-03
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/interkonsento_ilei.html