Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 07

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 7 (1998-07-15)

Nova titolo en la serio Oriento-Okcidento

La eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis per nova titolo, Antologio latina, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Fonto en Brazilo. Ĝi konsistas el du volumoj, kiuj kune havas 576 paĝojn. La unua, Maturiĝo, ampleksas la periodon de ĉ. 250 ĝis 30 a.Kr., kaj la dua, Epoko de Aŭgusto, ĝis 14 p.Kr. Ĉiuj verkoj estas elektitaj kaj tradukitaj de Gerrit Berveling, kiu planas iam kompletigi la antologion per tria volumo. La du volumoj kostas kune 75 NLG.

La serio Oriento-Okcidento estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj du ne- numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed en la eldonado povas partopreni kiu ajn serioza eldonisto kiu povas plenumi la kvalitajn kaj teknikaj postulojn de la serio. Plejmulto (29) el la ĝisnunaj titoloj estis eldonitaj de iu alia ol UEA.

La nova verko estas la kvara antologio en la serio. En 1981 aperis la du-voluma Tutmonda sonoro, antologio de monda poezio en traduko kaj redakto de K. Kalocsay, kaj en 1983 Elpafu la sagon, kolekto el buŝa poezio de diversaj popoloj kompilita kaj tradukita de Tibor Sekelj. En 1988 aperis la poezia kaj proza Aŭstralia antologio, redaktita de Alan Towsey.

Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. Ĝian popularecon montras la fakto ke pluraj el la libroj aperis en pli ol unu eldono.

SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
  1. Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
  2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo 1969.
  3. Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard. 1963.
  4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppäkoski. 1964. Dua eldono 1985.
  5. Jose HERNANDEZ: Martín Fierro. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
  6. William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla trad. K. Kalocsay. 1966.
  7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr. Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
  8. Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad. P. Lobut. 1967.
  9. TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruiko. 1968.
  10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Ĉiussi. 1969. Dua eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
  11. KAWABATA Yasunari: Neĝa lando. El la japana trad. Konisi Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
  12. Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. Originale verkita en Esperanto. 1978.
  13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
  14. Luiz VAZ DE CAMÕES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H. Knoedt. 1980.
  15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
  16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld. 1981.
  17. Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
  18. Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
  19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana trad. R. Haupenthal. 1984.
  20. INOUE Yasuŝi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr. M. Masao. 1984.
  21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad. W. Auld. 1984.
  22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
  23. Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernandez. 1987.
  24. ERASMO de Roterdamo: Laŭdo de l'stulteco. El la latina tradukis Gerit Berveling. 1988.
  25. 25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div. tradukintoj. 1988.
  26. 26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
  27. 27. Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de Diego. 1992.
  28. 28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
  29. 29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad. Probal Dasgupto. 1994.
  30. 30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling. 1998.
  31. 31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi. 1996.
  32. Sen numero:
  33. Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
  34. Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.


Lasta ŝanĝo:
2005-07-10
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz07.htm