Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 108c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 108c (2000-12-06)

KIO FURORIS EN LA KONGRESA LIBROSERVO EN TEL-AVIVO?

La prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato okupis la unuan lokon en la furorlisto de la kongresa libroservo ĉiujare post sia unua apero en la Adelajda UK en 1997. En Tel-Avivo ĝi vendiĝis en 48 ekz. La dua plej populara verko en la ĉi-jara UK estis "Pri internacia lingvo dum jarcentoj" kun 38 venditaj ekzemplerojn. Tiu ĉi kolekto de eldiroj de sciencistoj, politikistoj k.a. famuloj, kompilita de Isaj Dratwer, estis ekster la merkato pli ol dek jarojn, sed en Tel-Avivo UEA akiris la ankoraŭ restantan kvanton kaj povis relanĉi tiun interesan verkon.

Ĉar la Tel-Aviva UK estis malpli grandnombra ol averaĝe, ankaŭ la suma rezulto de la vendoj, 21500 eŭroj, ne povis konkurenci kun tiuj en Berlino en 1999 kaj Montpeliero en 1998, respektive 59000 kaj 50000 eŭroj. Ĝi tamen multe superis la vendojn en la same granda UK en Adelajdo en 1997, kies rezulto estis 13600 eŭroj. Pro longa flugo kaj pli longtempa restado en la kongreslando ol kutime, en Adelajdo averaĝa kongresano ne emis plipezigi sian valizon per libroj. En Tel-Avivo la individua aĉetkonduto ne diferencis de tiu en eŭropaj UK-oj, spite al la ĝenerala multekosteco de la lando. La kongresanoj elspezis en la libroservo averaĝe 22 eŭrojn. En Berlino temis pri 24 kaj en Montpeliero pri 21 eŭroj.

Ekz. Titolo kaj autoro Prezo en EUR
IKU-prelegaro 2000, red. M. Lipari*
7,80
Pri internacia lingvo dum jarcentoj, I. Dratwer
12,00
Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun*
6,55
Hejma vortaro, red. Jouko Lindstedt*
7,55
Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA*
3,00
Kio estas demokratio? D. Beetham, K. Boyle*
9,99
Pasporta servo 2000, TEJO*
10,99
Winnie-la-Pu, A.A, Milne*
12,33
Astronomia almanako 2000
7,88
En la komenco estas la vorto, G. Mattos
9,99
Esperantaj sinonimoj, Jaan Ojalo*
7,22
Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj, A. Kerbel
7,55
Israelo ne ĉesas kanti (kasedo)
7,55
Plena vortaro Esperanta-hebrea, J. Murjan
30,00
Saluton! Esperanto aŭtodidakte, A. Childs-Mee*
10,88
Aforismoj, E. Tvarozek
2,77
Anekdotoj pri famaj homoj, E. Tvarozek
4,22
Kompendio de la Esperanta gramatiko, M. Manner-Mamuzic
12,00
Lito apud la fenestro, Betty Salt*
4,88
La tempesto, W. Shakespeare
4,10

(Asterisko indikas eldonaĵon de UEA/TEJO. La prezoj estas la normalaj vendoprezoj ĉe UEA. En la UK la prezoj estis en sikloj kaj en kelkaj kazoj rondigitaj malsupren aŭ por-okaze rabatitaj.)



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz108c.htm