
Tiom UEA vastiĝis tra la mondo ke la tradicia nov-jara mesaĝo devus esti sendita plurajn fojojn tra la jaro. Multaj el niaj membroj festas la novan jaron nun, sed ekzistas ankaŭ multaj kiuj festos ĝin post kelkaj tagoj; aliaj, kiuj festos ĝin en marto aŭ septembro; aliaj, kiuj nun festas ne la novan jaron sed Ramadanon; kaj certe eĉ aliaj. Ĉiukaze, pro respekto al la tradicio, ni restu ĉe la komenco de la kristana kalendaro.
Novjara mesaĝo estas okazo por pritaksi kun kritika distanco la evoluon dum la pasinta jaro kaj por esprimi dezirojn pri la evoluo en la posta jaro.
La Esperanto-movado dum la jaro 2000 daŭrigis sian kutiman kreskon. Ne lasu ke misgvidu vin la membro-nombro de ĉi tiu aŭ de aliaj organizaĵoj. En efektiveco, ĉi-momente Esperanto kreskas, foje eĉ tumulte, en regionoj kiuj ne eniras la bon-kondutan cirklon de la ok plej industriaj landoj en la mondo. Ekster tiuj ok landoj esperantistoj apenaŭ povas revi pagi kotizojn aŭ aĉeti librojn eldonatajn en tradicie fortaj bazoj de la movado. Defio staras antaŭ UEA kaj la ceteraj organizaĵoj: ĉu ni sukcesos trovi manierojn enplekti tiujn homojn en la vivon de Esperantujo? Nia himno nenie asertas ke la flugiloj de facila vento devas porti la novan senton nur de riĉa loko al riĉa loko.
Se vi do vivas en lando kie ne estas problemo pagi la kotizon de individua membro, bonvolu fari tion. Per tio vi helpos ĉiujn agadojn de UEA (ekde disvastigo de Esperanto inter la junularo aŭ en la Interreta mondo ĝis helpo al la movado en Afriko aŭ Nepalo). Jen kiel, fakte, oni elspezos la monon de via kotizo. Krome, vi aliĝos al la rondo de la esperantistoj plej bone informataj per la plej legata Esperanto-revuo, kaj vi estos inter la plej favorataj partoprenantoj de Universalaj Kongresoj, aĉetantoj de libroj kun rabatoj ktp.
Estas nun finiĝanta Kampanjo 2000, kiun sindediĉe sekvis la esperantistaro en multaj landoj. Ĝi portis kelkajn sukcesojn, dum ĉe iuj agad-flankoj progreso forestas. UEA, kiel reprezentanto de la monda esperantistaro, regajnis ĉiujn ŝanceliĝintajn poziciojn ĉe internaciaj organizaĵoj, kiel UN kaj Unesko kaj aliaj ankoraŭ, kaj ĝuste en la dua duono de la jaro 2000 atingis pliajn rezultojn. Esperantistoj estis petataj prelegi en Unesko mem al la tuta mondo de neregistaraj organizaĵoj. Neniu ridetis kaj neniu primokis, multaj eĉ petis rilati kun ni. Same okazas en UN, kie, dank' al la refortigita Novjorka Oficejo, oni komencas ricevi de pluraj flankoj subtenojn por la rezolucio de la Seula konferenco de NRO-j (1999), kiu postulas ke UN finfine alfrontu la problemon de lingvaj homaj rajtoj kaj la eblan solvon pere de neŭtrala lingvo.
En ĉiuj kontinentoj esperantistoj komencas funkciigi ĉiam pli sukcese siajn kontinentajn au landarajn Esperanto-asociojn, -uniojn kaj -komisionojn. Mi ne povas ne mencii la amerikajn kaj aziajn kongresojn, kiel brilajn ekzemplojn de tio kion oni faras. Mi ne povas ne mencii la revigliĝon de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu eble siavice revigligos kelkajn Esperanto-agade marĝenajn eŭropajn landojn. Mi certas ke eŭropaj esperantistoj kapablos ĝis maksimumo ekspluati la eblojn kiujn prezentas la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001, por montri al la mondo, kiu vere volas subteni plurlingvecon kaj sekurigi la plu-ekziston de naciaj lingvoj.
Apud la tradiciaj rimedoj por Esperanto-agado pli kaj pli ekspansias io nova: Interreto. Estas vere mirinde konstati kiel rapide esperantistoj sukcesis adaptiĝi al ĉi tiu moderna komunik-rimedo kaj utiligi ĝin por Esperanto. Tiu kampo certe prezentas al ni multajn eblojn (mi ne kaŝu de vi ke multaj novaj esperantistoj en multaj malnovaj landoj varbiĝas pere de interretaj kursoj). UEA kaj la ceteraj organizaĵoj devus, laŭ mi, iom pli kuraĝe plonĝi en ĉi tiun maregon, kie oni trovas amason da junaj kaj interesaj homoj. Ĝuste tiajn homojn ni bezonas.
Ĉar ni parolas pri junaj homoj, estas oportune mencii la labor-streĉojn de nia junulara sekcio TEJO, kiu rekomencas produkti novajn ideojn kaj novajn sukcesajn agadojn. Mi apelacias al ĉiuj legantoj de ĉi tiu mesaĝo, junaj kaj maljunaj, ke ili klopodu superi organizajn kaj aĝajn limojn kaj antaŭenigi kunlaboron. Ĉiu plia novjara mesaĝo fakte portas nin pli proksimen al la momento kiam la TEJO-homoj devos transpreni la torĉon (kaj mem verki siajn novjarajn mesaĝojn). Same mi petas ĉies kunlaboron por ILEI, nia instruista brako. Apenaŭ necesas diri ke kie oni ne instruas Esperanton, oni ne kreas esperantistojn. Instruado havas fortan lokon en la nun diskutata nova laborplano de UEA.
Mi ne povas fini ĉi tiun mesaĝon sen du lastaj konsideroj.
Niaj fakaj asocioj devas fortiĝi, por apliki Esperanton en la praktiko. Nur kiam Esperanto estos lingvo per kiu oni povas aĉeti kamionon en Eŭropo kaj sendi ĝin al Afriko, tiam Esperanto komencos esti vere normale internacia lingvo.
Mi parolis pri kamionoj kaj komercado, sed ne estas malsame pri spiritaj kaj kulturaj varoj. Kiel ĉiam okazis en la pasinteco, ekzistas fortoj en la mondo kiuj postulas rezigni je demokratio favore al ekonomia efikeco. Ne estas strange ke tiujn ideojn subtenas ĉefe tiuj kiuj estas (aŭ esperas esti) ekonomie fortaj. Ni apartenas, laŭ mi, al la alia flanko, al tiuj kiuj postulas ke la homo estu en la centro de la atento, kiuj pensas ke ekonomia evoluo havas sencon nur se ĝi plifeliĉigas, ne se ĝi mortigas la homon per malsanoj aŭ detruante lian mondon. Ni postulas ke ankaŭ en la lingva kaj kultura kampo estu demokratio, ke neniu humiliĝu kaj submetiĝu. Tion ni diru laŭte kaj klare en ĉiuj forumoj en kiuj ni havos la eblon paroli dum la venonta jaro. Interne de la movado, ĉiuj bonvolu partopreni la diskutojn pri la labor-plano, kies slogana resumo estas ĝuste: Al lingva demokratio!
Bondezirojn al vi kaj al Esperanto en la jaro 2001-a.
Kep Enderby