
Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Eŭropo, la Estraro de UEA nomumis trimembran regionan komisionon. Ĝia kunordiganto estas Oszkar Princz, sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. La aliaj membroj estas Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kaj Jan Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.