
Dum kvar tagduonoj kunsidis la komitato de TEJO, post neformala renkontiĝo en la unua tago de la kongreso. Krom la kutimaj formalaĵoj kiel aprobo de jarraporto, la komitato en sia unua kunsidotago akceptis la aliĝon de Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL), tiel altigante la nombron de landaj sekcioj de TEJO al 40.
Pro la demisio je la unua de aŭgusto de la ĝistiama kasisto, la komitato nomumis novan kasiston, Anna-Lena Eriksson el Svedio. Ŝi tamen ne sola alfrontos la financojn de TEJO. La komitato fondis financan komisionon, kun la celo subteni la kasiston. La komisiono ne nur provizos praktikajn kaj teoriajn konsilojn, sed ankaŭ tre konkrete helpos, ekzemple en la revizorado de la librotenado de la IJK-oj. Verkota manlibro kaj librotena kontosistemo por IJK-oj plie kontribuos al pliprofesiigo de la financa administrado de TEJO.
Por certigi kunordigadon kaj interŝanĝon de laborbrigadoj, la komitato nomumis komisiiton pri tiu fako. Ankoraŭ estas serĉataj homoj kiuj ŝatus organizi laborbrigadon en Portugalio, por kiu konkreta propono jam ekzistas. Laborbrigadoj estas ne nur parto de la socia agado de TEJO, sed krome kontribuas al la disvastigado de Esperanto inter junuloj.
Du laborgrupoj pritraktis la ontan strategion de la organizaĵo. Unu faris la unuan paŝon en strategia planado por TEJO, dum alia grupo poste specife ellaboris strategion pri seminarioj. Surbaze de bonaj spertoj el seminario pri informado en Budapeŝto, la laborgrupo proponis estonte multe pli ol ĝis nun organizi trejnajn seminariojn. Krome estas planoj organizi seminarion kadre de pli granda renkontiĝo.
Grava ŝanĝo okazis en la maniero laŭ kiu estonte prezentiĝu kaj trejniĝu kandidatoj por la estraro. Por pli efektivigi la laboron precipe de novaj estaranoj, nove kreita elekta komisiono konstante serĉos taŭgajn kandidatojn, prizorgos trejnkursojn, kaj fine prezentos kandidatojn al la komitato. Celo estas evito de spontanea elekto de homoj malbone preparitaj aŭ netaŭgaj. Samtempe oni forte malrekomendas ke estraranoj de TEJO aliajn havu tro temporabajn postenojn.
Ankaŭ la elektoproceduro de komitatanoj B ŝanĝiĝis, parte laŭ la modelo de UEA. Por kandidatiĝi, interesitoj de nun devos kolekti subskribojn aŭ rekomendojn de minimume 5 individuaj membroj el du landoj, konforme al la ideo ke komitatano B reprezentas ĝuste la individuajn membrojn.
Ĝenerale la kunvenoj estis karakterizitaj de viglaj diskutoj kaj intensa laboro ankaŭ ekster la kunvenoj. Je la fino, la estraro esprimis la deziron ke same viglos la kontribuoj al cirkuleroj kaj diskutoj dum la jaro.
Sjoerd Bosga
Estrarano pri informado