Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 144

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 144 (2002-01-24)

Enhavo:
  1. Nova Ĝenerala Direktoro eklaboris
  2. Post Fortalezo kaj Gotenburgo, UK iros al Pekino kaj Vilniuso
  3. Komunikada Centro en Bruselo

NOVA ĜENERALA DIREKTORO EKLABORIS

Trevor Steele, nova aganta ĝenerala direktoro de UEA, ekoficis ekde la 1-a de januaro 2002.

Li estas entute la kvina, kiu okupas la plej superan oficistan postenon de UEA ekde 1955, kiam la Centra Oficejo translokiĝis de Britio al Roterdamo.

Trevor Steele, konata E-lingva verkisto, laŭ reciproka interkonsento kun la Oficeja komisiono de la Estraro de UEA, estas nomumita por la periodo de unu jaro, dum kiu unu el liaj ĉefaj taskoj estos la harmoniigo de interrilatoj inter la Oficejo kaj la Estraro.

Steele rajtas ankaŭ kandidati por la posteno de konstanta Ĝenerala Direktoro, kiu devos esti elektita en 2002. Intertempe li ankaŭ kontribuos al organiza restrukturigo kaj teknika modernigo de la CO.

Paralele kun tio okazas la iom-po-ioma foriro de kelkaj antaŭaj oficistoj: ekde marto ne plu laboros en la CO Istvan Ertl, la antaŭa redaktoro de "Esperanto", kiu ricevis novan laboron en Bruselo ĉe internacia neregistara organizo. La nova redaktoro, Stano Marĉek, Slovakio, pretigos la revuon hejme, rete alsendante ĝin al Roterdamo por presigo kaj ekspedado (la januara numero - la unua redaktita de Marĉek, jam estas prespreta).

Teorie la 10-an de januaro finighis la dejhorperiodo de Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo. Tamen li plulaboros ghis la fino de januaro, helpante pri renovigo de la komputila sistemo de la Oficejo.

Parte plenigos la aperantan vakuon Ionel Onet, rumandevena usonano, kiu post plenumo de necesaj formalaĵoj venos al Nederlando por transpreni la UEA-libroservon de Simo Milojeviĉ.

* * * * * *

POST FORTALEZO KAJ GOTENBURGO UK IROS AL PEKINO KAJ VILNIUSO

La Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj.

Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de Ĉina Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antaŭvidas subtenon de la ĉina registaro kaj entuziasman kunlaboron de la ĉinaj movadanoj.

Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la ĉefurbo de Litovio, Vilniuso. Ĉar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, ĉar en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj) oni antaŭvidas specialan antaŭkongresan programon en Bulonjo-sur-maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan UK.

Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondiĉojn kaj ŝtatan subtenon.

* * * * * *

KOMUNIKADA CENTRO EN BRUSELO

Baldaŭ en Bruselo aperos Komunikada Centro, kiun intencas starigi Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org) kunlabore kun kelkaj eŭropaj E-asocioj. Ĝi situos maksimume proksime al exropaj instancoj, fondaĵoj, miloj da diverslandaj ĵurnalistoj kaj internaciaj neregistaraj organizoj.

La celo de la Centro estos profesinivele informi la eŭropajn kaj ankaŭ tutmondajn amaskomunikilojn pri la lingvaj problemoj, faktoj de lingva diskriminacio, proponante sekve de tio informojn pri la ekzistanta solvo prezentata de Esperanto.

La motoro de la ideo kaj la ĉefa laborforto en la komenca stadio estos brusela ĵurnalisto David Ferguson, kimrodevena irlandano, bone orientiĝanta en la brusela Babelo.

Dum la ĵus okazinta kunsido de la Estraro de UEA estis akceptita decido provizi la Centron per garantia sumo de 19 mil eŭroj, tiel ebligante ĝian baldaŭan ekfunkcion. Tio estas granda parto de la antaŭvidata ĉi-jara buĝeto, la ceterajn rimedojn devos kontribui Eŭropa E-Unio, Flandra E-Ligo, Esperanto Nederland kaj aliaj kunlaborantaj asocioj.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz144.html