Kunlige kun la pinto-konferenco de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio en Kopenhago aperis tutpaĝa anonco pri la lingva egaleco kaj Esperanto en European Voice (13/12/2002). European Voice estas anglalingva gazeto multe legatata de politikistoj kaj ĵurnalistoj en Bruselo. La gazeto ankaŭ estas disdonita al ĉiuj partoprenantoj en la pinto-konferenco de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio en Kopenhago.
En la sama tago aperis anonco en la dana en la kopenhaga gazeto Politiken kaj en la antaŭa tago en alia dana gazeto Berlingske Tidende. Ankaŭ ĉi tiuj anoncoj pli specife celantaj danajn politikistojn kaj la danan publikon parolas pri la lingva diskriminacio en Eŭropo kaj pri la neceso forigi ĝin.
La anoncoj estis eblaj pro la malavara subteno de japana esperantisto, Etsuo Mijoŝi, al UEA por tiu celo. Ĉar temis pri Eŭropo, la konkreta laboro por realigi la anoncojn estis farata de Eŭropa Esperanto-Unio kaj de la Brusela Komunikad-Centro.
Estas ankoraŭ tro frue por taksi la efikon de la anoncoj, sed certe temas pri klopodo rekte alparoli politikistojn kaj publikon pri lingva diskriminacio kaj pri Esperanto kiel justa solvo.