
Nikola Rasic, la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, estis invitita al la nove fondita Klientara Konsilio de ICCA, Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio. ICCA aktivas ekde sia fondo en 1963 kiel forumo de kunlaboro kaj spert-interŝanĝo de organizantoj de internaciaj kongresoj kaj ekspozicioj. Ĝia sidejo estas en Amsterdamo.
Ĝis nun en ICCA aŭdiĝis unuavice la voĉo de tiuj, kiuj rolas en la kongresa mondo kiel liverantoj de servoj: kongresejoj, vojaĝagentejoj, flugkompanioj, hotelĉenoj ktp. Tia stato elvokis kritikon fare de la klientoj, t.e. internaciaj asocioj kaj movadoj kiuj okazigas kongresojn. Kiel rimedon por plibonigi la situacion, UEA iniciatis starigon de aparta formo de ilia reprezentado. Post apogo de multaj asocioj ICCA akceptis la ideon kaj decidis starigi Klientaran Konsilion.
Al la unua konsisto de la Konsilio ICCA invitis dek funkciulojn de asocioj kun vasta sperto pri la organizado de internaciaj kongresoj. Ĉiu membro devontigis sin resti en la Konsilio almenaŭ du jarojn. La unua kunsido de la Konsilio okazos dum la ĉi-jara kongreso de ICCA la 10-an de novembro en Lisbono.
Per la invito de KKS de UEA al la unua Konsilio ICCA rekonas la unikan sperton de UEA kiel organizanto de unu el la plej longedaŭraj regulaj eventoj sur la kampo de internaciaj kongresoj. En la klasifiko de ICCA la Universala Kongreso de Esperanto apartenas al la kategorio de grandaj kongresoj, de kiuj ĉiujare okazas nur kelkdeko.
Nikola Rasic laboras ĉe UEA ekde 1988 kaj estas la plej longe servinta
KKS de la asocio.