
Landaj Asocioj de UEA ricevis lastatempe anoniman koverton el Honkongo kun multobligita slipeto, kiu atakas la okazigon de UK (nomata "U.E.A. Kongreso") en Israelo, la landon Israelo kaj la judan popolon, uzante en fuŝa Esperanto ekstreme krudan rasisman lingvaĵon.
UEA kaj la tuta Esperanto-movado toleras neniun formon de rasismo kaj malamo al aliaj popoloj. Universala Kongreso de Esperanto estas modelo al la tuta mondo pri amikeco kaj egaleco trans ĉiuj lingvaj kaj naciaj limoj. Jam en la unua UK d-ro Zamenhof difinis kiel ĝian plej esencan trajton, ke en ĝi kunvenas "homoj kun homoj". Rasisma atako, kiu rilatigas sin al UK, estas tial aparte naŭza.
Ĉiuj ricevintoj de la fia sendaĵo estas petataj transsendi ĝin, kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA por helpi ties klopodojn malkovri, kiu estas malantaŭ ĝi. Per anonimeco la sendinto elstarigas sian poltronecon.
La plej taŭga respondo al tiu fiago estas pli aktive diskonigi la 85-an UK, kiu estos la ĉefa kontribuo de la esperantistaro al la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, kaj mem aliĝi al ĝi.