Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 60b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 60b

125 vizitantoj en la Malferma Tago de la Centra Oficejo

Ankaŭ la 11-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA pruvis ĝian famon de sukcesa novtipa Esperanto-aranĝo. Eĉ el landoj tiel foraj de Nederlando kiel Bulgario, Finnlando, Svedio, Italio kaj Japanio venis entute 125 vizitantoj por vidi sian domon en Roterdamo kaj ĝui la unikan etoson de tiu aranĝo.

Tri konataj profesoroj kontribuis prelege al la Tago. Humphrey Tonkin parolis dufoje pri "Muroj de miljaroj: Pensoj antaŭ nova jarmilo". En tre persona prelego, kiu plene kaptis la publikon, li parolis pri sia ŝuldo al Esperanto. Plenkaŭze li eĉ fiksis floreton al la busto de Zamenhof en la konferencejo de la CO -- je granda aplaŭdo de la aŭskultantoj, kies vivojn Esperanto same pliriĉigis. Ankaŭ Ignat Bociort estis inspirita de la jarmila ŝanĝo. Li prelegis pri la strategia graveco akiri poziciojn por Esperanto en universitataj kaj sciencaj medioj. Jouko Lindstedt, ĉefredaktoro de la nova Hejma vortaro, prilumis la celojn kaj ekeston de tiu verko. Ĉiujn prelegojn sekvis vigla diskuto, kiu pludaŭris en la koridoroj kaj ĉe la kaftablo.

En la biblioteko estis senhalte montrataj Esperanto-filmoj, dum en la libroservo kaj la bazaro de esperantaĵ oj oni senhalte butikumis. La vendoj sumiĝis je 7454 guldenoj (3382 eŭroj), kio signifis ke dum la Malferma Tago la totalo de la ĉi-jaraj vendoj de la libroservo de UEA transpasis la sojlon de 300 000 gld., kio antaŭe okazis nur unufoje (en 1988).

Plej pinte vendiĝis Hejma vortaro (39 ekz.). Krome furoris Lito apud la fenestro kaj Alico en Mirlando (po 12), kaj Por aktiva lingvopolitiko (11). La plej populara kompakta disko estis Masko de Kajto (7).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz60b.htm