Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 61b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 61b (1999-12-02)

Kontakto pri Kalevala

Jubileanta epopeo finnlanda, Kalevala, estas la temo de Kontakto 6/99. La ĉefartikolo prilumas ne nur la naskiĝon de la finnlingva Kalevala, sed rakontas ankaŭ pri la fama Esperanto-traduko de ĝi. Sur sia ĉi-foje magia kovrilo Kontakto omaĝas la epopeon per ornamaĵoj kaj simboloj el la finna pratempo.

Intervjuiĝas por Kontakto la nova TEJO-volontulo, Sandra Schweder, kaj pri la jubileanta sciencisto Ivan Pavlov komentas Vladimir Lemelev, Rusio. Pri alia sciencisto, Blaise Pascal, diskutas Alfred Heiligenbrunner, Aŭstrio, kaj Behrouz Soroushian, Irano, demandas ĉu sciencistoj estas senhelpaj forgesemuloj aŭ..?

El Afriko Princo-Henriko Oguinye taglibras pri la fino de diktatoreco kaj transpreno de potenco en Niĝerio en majo ĉi-jare. Pri brazilaj romaoj rakontas Pekim Vaz, Brazilo, kaj kiel kutime enestas en Kontakto enigmoj, fabeloj, novelo, komikso kaj multo alia en normala, facila kaj tre facila lingvaĵoj. Kontakto estas revuo ankaŭ por progresantoj kaj komencantoj, kaj tre taŭga kiel instrumaterialo dum kursoj. Krom tio Kontakto estas distra kaj informa legaĵo, kun ĉiam varia kaj interesa enhavo.

Abono de Kontakto por 2000 (6 n-roj) kostas 18 eŭrojn por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 eŭrojn. Por grupaj abonoj ekzistas grandaj rabatoj. Por abonoj bv. turni vin al la vialanda kotizperanto de UEA aŭ rekte al la Centra Oficejo.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz61b.htm