Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 67

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 67 (2000-02-15)

Ĝustigo de malvera aserto

Laŭ HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 49, la LKK de la Tel-Aviva UK "esprimis unuanime la principan aprobon pri la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto" dum UK.

Mi ĝustigas, ke LKK nenion decidis pri tia afero nek povus decidi, ĉar decido pri ĝi, same kiel ĝenerale pri disdonado de ĉiaj materialoj en UK, apartenas al la kompetenteco de la Estraro de UEA. Tiusence mi siatempe respondis al demando de la redaktorino de HdE.

Amri Wandel
Prezidanto de LKK de la 85-a UK


Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz67.htm