Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 80b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 80b (2000-05-24)

La Libroservo de UEA en Interreto

Kompleta katalogo de libroj, diskoj, kasedoj, vidbendoj, insignoj k.a. varoj vendataj de la Libroservo de UEA estas nun konsultebla en TTT ĉe www.uea.org/katalogo. Kun 4100 titoloj la sortimento estas senkompare la plej granda en Esperantujo.

En la reta katalogo oni povas serĉi librojn laŭ kategorio, titolo, aŭtoro, tradukinto kaj traduklingvo. Oni povas tre facile elekti la deziratajn varojn, kompili mendon kaj sendi ĝin al la Libroservo de UEA, kiu tuj plenumos ĝin.

La katalogo estas regule aktualigata, dum la libroforma katalogo, aperonta en oktobro, ne-eviteble iom post iom malaktualiĝos.

La enretigo de la katalogo estis teknike realigebla dank' al la kompetenta volontula laboro de Michiel Meeuwissen el Nederlando.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz80b.htm