Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojaktoj de lps › kio estas lingvoplanado?

POR AKTIVA LINGVOPOLITIKO

Kio estas lingvoplanado?

HUMPHREY TONKIN

Lingvo estas tre proksime rilata al idento: multaj homgrupoj difinas sin ĉefe laŭ la lingvo, kiun ili parolas. Oni povas diri, ke lingvo estas grava indikilo de etna identeco. Lingvoj vivas aŭ mortas, kreskas aŭ malkreskas, pro multaj faktoroj - ekonomiaj, juraj, politikaj - sed malofte pro pure lingvistikaj faktoroj. La sukceso de lingvo dependas ne de lingvaj faktoroj sed de la kunteksto, en kiu tiu lingvo funkcias.

Multaj homoj uzas pli ol unu lingvon, foje eĉ tri aŭ kvar, depende de la cirkonstancoj. Uzantoj de difinitaj lingvoj kutime havas antaŭ si certajn elektojn kaj alternativojn:

  1. En plurlingva socio ili povas elekti unu lingvon super aliaj: la flandran aŭ la francan en plejparte dulingva Belgio, la sukuman aŭ la svahilan en multlingva Tanzanio, la francan aŭ la bretonan en Francio (kie ekzistas unu nacia lingvo kun granda plimulto de parolantoj, kaj pluraj regionaj lingvoj); aŭ, se temas pri internacia medio, la anglan (la plej parolata interlingvo internacia) aŭ ekzemple Esperanton.
  2. Ili povas elekti unu dialekton prefere al alia - aŭ difinitan sociolekton (variaĵo de lingvo bazita ne sur geografia deveno sed sur socia situo).
  3. Ili povas elekti difinitajn parolturnojn, aŭ difinitajn vortojn, aŭ difinitajn parolmanierojn.

Kompreneble, neniu denaska parolanto de tiu aŭ alia lingvo estas komplete libera en tiu elekto: la cirkonstancoj de tiu naskiĝo (geografiaj, etnaj, ekonomiaj, klasaj ktp.) esence determinas la lingvan konduton de la koncerna persono, kvankam postaj cirkonstancoj (edukado, laborado, translokiĝo) povas ankaŭ havi profundan efikon. Oni do povas diri, ke inter la faktoroj, kiuj decidigas la lingvoelekton estas, unue, ekonomiaj kondiĉoj, kaj, due, sento de lojaleco al difinita lingvo aŭ kulturo. Homoj havas certajn atendojn pri certaj rezultoj en la elekto de unu lingvaĵo prefere al alia. ("Se mi elektos la anglan super mia denaska gaela, mi pli facile trovos laboron." "Se mi elektos la gaelan super mia denaska angla, mi pli klare esprimos mian naciecon." "Se mi parolos la anglan per kimra akcento, oni identigos min kun tiu lando." "Se mi evitos kimran akcenton en la angla, oni malfacile scios, de kie mi estas.")
Lingvoplanado estas konscia interveno en tiun procedon de lingvo-elekto por influi la koncernajn elektojn.

Tradicie, oni distingas du branĉojn de la lingvoplanado:

  1. Statusa planado estas decido pri la statuso de difinitaj lingvoj en difinita socio,
    ekzemple :
    elekto de lingvo de instruado en lernejoj;
    emfazo de certaj fremdaj lingvoj super aliaj en la lernejoj;
    elekto de unu aŭ pluraj ŝtataj oficialaj lingvoj, aŭ de unu dialekto prefere al alia;
    elekto de laborlingvo(j) en difinita internacia organizaĵo;
    elekto de laborlingvo en entrepreno;
    leĝoj pri utiligo de difinitaj lingvoj en afiŝoj ktp.
  2. Korpusa planado estas interveno en la formojn de lingvo, ekzemple:
    decido pri adopto de difinita skribsistemo;
    enkonduko de difinitaj vortoj;
    decidoj pri majuskligo aŭ pri literumo;
    deklaroj, ke difinitaj parolturnoj estas akcepteblaj, aliaj ne;
    preskriba (kontraste al priskriba) verkado de vortaroj, terminaroj, aŭ konsiloj pri stilo.

Iuj fakuloj diferencigas inter lingvopolitiko (praktika akceptigo de difinitaj normoj kaj reguloj) kaj lingvoplanado (faka decido inter difinitaj lingvaj formoj).

En tiu senco, lingvoplanado rezultas el kaj kondukas al lingvopolitiko.

Aliaj fakuloj faras diferencigon inter lingva determino (la elekto de difinita lingvo) kaj lingva evoluigo.2 Laŭ Ferguson, ekzemple, lingva evoluigo havas tri aspektojn:

Skribsistemigo. Oni devas decidi pri la maniero, laŭ kiu oni skribu la lingvon, elektante inter diversaj jam ekzistantaj sistemoj, aŭ, tie kie lingvo ne jam havas skribsistemon, elektante sistemon jam ekzistantan por aliaj lingvoj kaj modifante ĝin laŭbezone.

Normigo. Necesas elekti inter dialektoj por starigi normajn formojn, tiel ke en difinita socio nur unu formo estu uzata. Tio povas tuŝi gramatikon, vortprovizon, vortkonstruon, elparolon, skribmanieron ktp.

Modernigo. Foje necesas aldoni novajn leksikajn formojn por taŭgigi la lingvon por moderna uzo, ekzemple en scienco, komerco aŭ juro. Eventuale modernigo povas etendiĝi preter simplaj vortprovizaj demandoj por tuŝi gramatikon kaj stilistikon.

Inter la evoluigaj kaj specife normigaj motoroj je la dispono de nacia registaro, ekzemple, estas lernejoj, armeoj kaj ŝtataj burokratioj, sed tia normigo ankaŭ okazas pere de ĝenerale agnoskata elita aŭ prestiĝa lingvouzo kaj per amaskomunikiloj.

Siatempe, multaj lingvoplanistoj emfazis la instrumentan aspekton de lingvoj: ili celis krei lingvajn rimedojn maksimume praktikajn kaj komunike efikajn, sed hodiaŭ ili malmulte okupiĝas pri elserĉo de la plej bonaj lingvistikaj solvoj kaj emas al pli socilingvistika aliro, agnoskante, ke la plej lingve efikaj rimedoj ne nepre estas la plej akcepteblaj.3 Tra la jaroj, la fakuloj lernis, ke ne sufiĉas insisti, ke la homoj ŝanĝu sian konduton: necesas, ke homoj volu ŝanĝi kaj komprenu la avantaĝojn.

En tiu rilato, Haugen prezentas tri kriteriojn por la elekto de difinita lingva plano:4
efikeco, t. e. facileco de lernado kaj uzado;
adekvateco, tiel ke la koncerna solvo transdonu informojn sufiĉe precize;
akcepteblo, tiel ke la homoj estu efektive konvinkitaj sekvi la planon.

El la tri, akcepteblo pleje gravas. Multaj faktoroj influas ĝin, ekzemple la konduto de opinioformantoj (intelektuloj, politikistoj, verkistoj), la komunikaj strukturoj en iu socio (amasrimedoj, rolo de la registaro, edukado), historio kaj kulturo, kaj formalaj uzoj de la lingvo.

Ĝenerale, skriba lingvaĵo estas pli facile influebla ol parola, ĉar la sociaj kondiĉoj en kiuj skriba lingvaĵo estas uzata, estas pli limigitaj kaj pli rigidaj ol ĉe parola. Estas ĉiam pli facile influi la formalan uzadon de lingvo ol la neformalan: oni povas dikti al burokratoj pri lingvouzo, sed malfacile regi la matenmanĝajn, ĉe-familiajn parolajn interŝanĝojn de la homoj.

Ĉiu lingvoplana decido potenciale ŝanĝas la kondiĉojn, en kiu lingvo estas uzata, kaj tiuj ŝanĝoj havas malavantaĝojn kaj avantaĝojn. Ekzemple, decido latinigi la skribsistemon de la ĉina detruus la interkompreneblon de la diversaj dialektoj (aŭ, pli ĝuste, lingvoj), kiuj komune grupiĝas sub la sama ombrelo de interkompreneblo; forigo de la latina lingvo kiel la laborlingvo kaj diserva lingvo de la Romkatolika eklezio ebligas pli aktivan partoprenon de la kredantoj, sed disdividas ilin laŭ etnaj linioj; plurlingvismo estas multekosta en Hindio, sed utiligo de unusola lingvo disrompus la politikan interkonsenton de la lando.

Lastatempe, iuj fakuloj klopodis analizi la kostojn kaj avantaĝojn de elekto de difinitaj lingvoj, de normigo, de plurlingveco ktp. Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) antaŭ kelkaj jaroj dediĉis konferencon al tiu temo, kaj nia Nobelpremiito Selten kunlaboris kun Pool en studo pri la demando.5
Laŭ miaj ĵus donitaj ekzemploj, estas klare, ke lingvoplanado ne estas afero nur de registaroj. Ĝi tuŝas internaciajn organizaĵojn: ekleziojn, Unuiĝintajn Naciojn, entreprenojn.6 Ĝin ankaŭ forte influas eksterregistaraj elementoj, kiel ekzemple eldonado (la invento de presilo kun moveblaj literoj, kaj la posta aperigo de la germana traduko de la Biblio havis profundan normigan efikon je la germana lingvo; la starigo de presejo en Londono fare de Caxton en la dekkvina jarcento simile efikis je la angla), profesiaj organizaĵoj ktp.

Lingvoplanado povas etendiĝi ĝis tio, kion oni nomas identoplanado: klopodoj igi certajn identojn pli allogaj, aliaj malpli.7 La elekto de latina skribo en Moldavio, anstataŭ la antaŭa cirila, identigis tiun landon kun Okcidento (kaj kun Rumanio) kaj for de Oriento (kaj Rusio); simila decido en Azerbajĝano havis similan efikon, proksimigante tiun landon kun ties turka pasinteco, kaj distancigante ĝin de ĝia rusa historio.

Se ni aplikas tiujn diversajn difinojn al Esperanto8, ni povas tuj konstati, ke, laŭ la kriterioj de Haugen, Esperanto estas efika kaj adekvata: tion bone pruvis cent jaroj da utiligo. Sed estas malpli evidente, ke ĝi estas akceptebla: multaj homoj tute klare ne akceptas ĝin, almenaŭ ĝis nun. Ni povas ankaŭ konstati, ke, proponante Esperanton kiel lingvon de Unuiĝintaj Nacioj, ni celas influi la statuson de la lingvoj en tiu medio; partoprenante kunsidon de la Akademio de Esperanto, ni celas aliri la korpusan enhavon de la lingvo. La Akademio, do, estas unuavice (kvankam ne ekskluzive) instrumento de korpusa planado, same kiel la Akademioj de aliaj lingvoj.9

Esperanto estas pli facile influebla ol multaj aliaj lingvoj ĉar ĝi havas relative malgrandan uzantaron, kiu plejparte elektis lerni ĝin kaj sekve ne havas tiel fortan investon en difinitaj formoj kiel havas denaskaj parolantoj de difinita lingvo. Krome, granda procentaĵo de la lingvaj interŝanĝoj en Esperanto estas skriba, ne parola, kaj la skriba lingvo estas pli formala kaj pli influebla.

Inter la institucioj, kiuj evoluigas la lingvouzon en Esperanto (kaj sekve normigas kaj modernigas) estas la diversaj organizaĵoj, kaj precipe la grandaj, kiel UEA: ni havas grandan respondecon bone uzi la lingvon en niaj Universalaj Kongresoj, ĉar la Kongresoj havas decidan efikon je la lingvouzo de izolitaj homoj dum la cetero de la jaro. La revuo Esperanto havas gravan efikon, kiel ni konstatis en tiuj kazoj, kie la oficiala pozicio de la Akademio de Esperanto ne koincidis kun la norma uzo de tiu revuo (kvankam la vorto komputilo estas malpli efika kaj adekvata ol, ekzemple, komputoro, tiu ĉi montriĝis malpli akceptebla; sekve komputilo venkis).

Aliaj gravaj influoj, ĉu konservativaj ĉu progresivaj, estas niaj verkistoj, niaj vortaristoj, niaj lernolibroj, niaj kongresoj, kaj niaj radioprogramoj, precipe Pola Radio. La verkistoj eksperimentas kun la lingvo, same kiel foje faras la gazetaj redaktoroj aŭ la gvidantoj de organizaĵoj. Oni povus verki tutan eseon, ekzemple, pri la ideologiaj kaj historiaj implicoj de la demando -io/-ujo ĉe geografiaj nomoj. Kaj, se temas pri vortaroj, kion fari por difini la normojn de lingvouzo en Esperanto sur kiuj konstrui priskriban vortaron? Ĉu eblas klare distingi fluan, norman parolanton de Esperanto disde komencanto aŭ lernanto? En Esperanto grandas ne nur la tento sed ankaŭ la neeviteblo foje preskribi, ĉar ne ekzistas sufiĉe klaraj normoj aŭ adekvataj precedentoj en tiu aŭ alia tereno de lingvouzo por bone priskribi.

Ni ĉiuj partoprenas, laŭ niaj diversaj manieroj, la lingvoplanadon de nia planlingvo Esperanto. Indas, ke ni konsciu, kion ni faras, por tiel fari ĝin pli bone kaj pli efike.

NOTOJ

1. Vidu Einar Haugen, "Dialect, Language, Nation", American Anthropologist 68 (1966): 922-35. R. L. Cooper, Language Planning and Social Change (Cambridge: Cambridge University Press, 1989) identigas trian aspekton, diferencigante tion, kion li nomas "akira planado" - la planado de lingva instruado kaj lernado - disde la aliaj du. Aliaj fundamentaj anglalingvaj verkoj pri lingvoplanado estas Carol Eastman, Language Planning (San Francisco: Chandler and Sharp, 1983), Juan Cobarrubias kaj Joshua Fishman (red. ), Progress in Language Planning (Berlin: Mouton, 1983), kaj Chris Kennedy, Language Planning and Language Education (London: Allen and Unwin, 1984). Vidu ankaŭ Moshe Nahir, "The Five Aspects of Language Planning", LPLP 1 (1977): 107-23. Bonan resumon de la esencaj demandoj oni trovas en Ralph Fasold, The Sociolinguistics of Society (Oxford: Blackwell, 1984) kaj, pli lastatempe sed malpli detale, en John Edwards, Multilingualism (London: Penguin, 1995).

2. La distingon faras Bjřrn Jernudd, "Language Planning as a Type of Language Treatment", en Joan Rubin kaj Roger Shuy (red.), Language Planning: Current Issues and Research (Washington: Georgetown University Press, 1973):11-23. Pri lingva evoluigo vidu Charles A. Ferguson, "Language Development", en J. A. Fishman, C. Ferguson, kaj J. Das Gupta (red. ), Language Problems of Developing Nations (New York: Wiley, 1968): 27-36.

3. Fasold, Sociolinguistics, pĝ. 250. Pro tio, la fakuloj lastatempe pli multe interesiĝas pri elektado inter altemativoj kaj malpli pri devigaj kaj juraj ŝanĝoj, kiuj ofte ne taŭgas en demokratia etoso. Vidu ekzemple Martin Pütz (red. ), Language Choices: Conditions, Constraints, and Consequences (Amsterdam/Philadelphia: John Benjamins, 1997), kaj precipe la kontribuon de Florian Coulmas, "A Matter of Choice", pĝ. 31-44.

4. Einar Haugen, "Linguistics and Language Planning, " en William Bright (red.), Sociolinguistics (The Hague: Mouton, 1966): 50-71.

5. Humphrey Tonkin kaj Karen Johnson-Weiner (red. ), The Economics of Language Use (New York: Center for Research and Documentation on World Language Problems, 1987). Reinhard Selten kaj Jonathan Pool, Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj, Working Papers 112 (Bielefeld, Germanio: Institute of Mathematical Economics, University of Bielefeld). Vidu ankaŭ François Vaillancourt, "The Economics of Language and Language Planning", LPLP 7 (1983):162-178.

6. Konceme UN kaj aliajn intemaciajn lingvopolitikajn demandojn, vidu plurajn kontribuaĵojn (ekz. Fettes, Tonkin, Piron) en Sylvie Leger (red. ), Vers un agenda linguistique: Regardfuturiste sur les Nations Unies / Towards a Language Agenda: Futurist Outlook on the United Nations (Ottawa: Centre canadien des droits linguistiques, Universite d'Ottawa, 1996).

7. Jonathan Pool, "Language Planning and Identity Planning", International Journal ofthe Sociology of Language 20 (1979): 5-21.

8. Vidu tiurilate Mark Fettes, "Esperanto and Language Policy; Exploring the Issues, " LPLP 21 (1997): 66-77, kaj lian raporton "Unika eksperimento gajnas novajn amikojn," Esperanto, vol. 89 (1996):162-164.

9. Pri la rolo de lingvaj akademioj vidu John Edwards, Language, Society and Identity (Oxford: Blackwell, 1985): 27-34.

Lasta ŝanĝo:
2003-04-24
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/lps/tonkin.html