YAMASAKI SEIKO
En grandaj konturoj, estis du provoj de lingvoplanado en la moderna Japanio: parolstiligo de la skriba lingvo, kaj limigo kaj forigo de ĉinaj ideogramoj. Rimarkinde estas ke paralelaj movadoj sin trovas en Ĉinio, postirantaj Japanion per iom da malfruo. La unua estis antaŭenigita kiel literatura movado en Japanio, kiel forte politike kolorigita kultura movado en Ĉinio; la dua, kiel raciigo de edukado kaj de industrio komencita de privatuloj kaj plenumita de la Ministrejo de Edukado en Japanio, kaj same ankaŭ en Ĉinio sed kun malmulta konsciiĝo pri industrio. La unua sukcesis en ambaŭ landoj fine de la 19-a jarcento kaj frue en la 20-a respektive. La dua; ŝajne pura kultura movado, koliziis kun la politika reakcio en ambaŭ landoj; en la naciista Ĉinio ĝi komplete fiaskis, realigota sub la komunista registaro, kiu rapide reakciiĝis kaj finiĝis per rezigno pri anstataŭigo de ideogramoj per la latina alfabeto kaj per uzo de tiu ĉi nur kiel fonetikaj signoj (granda progreso, certe, en la klerigo de la amaso), dum en Japanio ĝi sukcesis, rajdante la tajdon de demokratiigo post la malvenko de la japana imperiismo, sed estis haltigita de la revolto de literaturistoj kaj de la ĝenerala reakciiĝo de la politiko, kiu neas la atingon de la postmilita demokratiol kaj provas revivigi tradiciajn valorojn. La sinteno de la japanaj literaturistoj estas tiamaniere inversaj en la du movadoj.
Tabelo de enhavo
1. Parolstiliga movado
2. Sama movado en Ĉinio
3. Reformo de skribado
I. Antaŭmilita
a. Movado por la abolicio de la ĉina ideografio
i. Anstatŭigo per kanaoj
ii. Latinigo
iii. Limigo de ĉinaj literoj - iniciativo de la Ministrejo de Edukado
iv. Kontraŭparto en Ĉinio
II. Postmilita
a. Mielluno de la lingvoplanado
b. Kontraŭatako;
Suplementa rimarko pri la fakaj terminoj
c. Kiel en Ĉinio?
La termino "parola stilo" ĉi tie estas mia provizora traduko de la japana kôgo, kiu havas specifan signifon kaj ne estas vorto svage indikanta stilon proksime al tiu kiam oni konversacias. Ĝi estas uzata kontraste kun la skriba stilo, bungo japane, kiu havas gramatikon apartan de la parola: sintakso ne multe malsamas, sed morfologio estas tute diferenca; ekz. dum en la moderna japana ekzistas nur du regulaj konjugacioj kaj du neregulaj (jes, la japana konas konjugacion, tute fleksilingve), la skribstila lingvo havas kvin regulajn kaj kvar neregulajn. Ili malsimilas unu al la alia kiel latino al la itala, aŭ la malnova alta germana al la moderna.
La nunaj japanoj skribas en la parola stilo, sed tio ne signifas ke ili parolas en la "parola stilo": iuj formoj en tiu ĉi stilo ne estas uzataj en ĉiutaga interparolo. Tio ne estas pli stranga ol tio ke la francoj ne uzas imperfekton de subjunktivo en konversacio. La "parola stilo" japana entenas do formojn ne vere parolajn, kio estas ordinara en iu ajn lingvo; kaj inverse iuj skribstilaj idiotismoj kun malnova gramatiko fosilie supervivas en parola lingvo, kio ankaŭ estas komuna fenomeno tra la mondo.
Kiel sciate, Japanio remalfermis siajn pordegojn post du jarcentoj da izoliĝo de la ekstera mondo meze de la 19-a jarcento kaj komencis transformi sin en modernan ŝtaton. Okazis amasa traduko en la indiĝenan lingvon por la importado de ĉiuj kulturaĵoj de Okcidento.
La efiko de tiu ĉi procezo sur la skriba lingvo estis jeno: La unua kiu okulfrapas alilandanojn estus ke la japanoj ne prunteprenis fremdajn vortojn, sed tradukis ilin. Rezulte, la nuntempa vortaro de instruiteco entenas malmulte da internaciaj leksikeroj, en granda kontrasto al tiu de ekskolonioj en la tria mondo, por ne paroli pri Okcidento, kie jam de post la helenismo kaj la roma imperio ekzistas enradikiĝinta komuna tradicio klasika. Oni povus facile diveni la malfacilon por la disvastigo de Esperanto en tiu ĉi lando, kie mankas komuna grundo de universala leksiko. Niaj vortoj por, ekz., filozofio aŭ algebro estas tute aliaj ol en la resto de la mondo, krom Ĉinio kaj Koreio.
Tiaj terminoj tamen ne estas aŭtoktonaj: ili estas tradukaĵoj en la klasikan ĉinan. Oni povas senfine krei novajn kunmetaĵojn el ĉinaj vortoj unusilabaj, kaj en la lasta jarcento produktiĝis multege da tiaj vortoj en Japanio, kiuj estis siavice reimportitaj en Ĉinion, imitanta la japanan vojon de modernigo.
Tiu procezo estis gvidata de burokratoj en la nova registaro, inkluzive de profesoroj de ŝtataj universitatoj. Temis pri lingvoplanado sub la iniciato de la ŝtato, grandioza.
Tio pregis profunde la skriban lingvon modernjapanan. Tiuj portantoj de modernigo, eksrevoluciuloj sin dediĉintaj al la renverso de la mezepoka, ŝanceliĝanta ŝtatstrukturo de la tria ŝogunejo de la familio Tokugawa, estis tre kleraj en la ĉina klasiko kaj en la atingo de la okcidenta kulturo, konantoj de la plej bonaj de la du mondoj. Tiamaniere, la lingvo de la kancelario fariĝis nekomprenebla de la plebo. Tiu stato de aferoj daŭris principe senŝanĝe ĝis la falo de la japana imperiismo en 1945.
La skribstila lingvo kompreneble ne restadis sama tra la tuta historio. Komence, t. e. ekde la starigo de politika potenco en la 4-a ĝis 5-a jarcento, precipe de post la estiĝo de centrigita ŝtatstrukturo laŭ la modelo de la ĉina imperio de la dinastio Tang en 645, la oficiala lingvo de la burokratio estis la ĉina pura kaj simpla. Divido fare de mezepokaj kavaliroj de la potenco kun la antikva aristokratio de mandarenoj de post la 13-a jarcento donis popularigan efikon sur la ĵargonon de administrado, kaj la idiomo en politiko kiun la nova elito el la tavolo de samurajoj al si servigis estis tiu vulgara sinkretismo de la ĉina kaj la japana. Tion anstataŭis, sur la sojlo de moderniĝo, nova stilo en iu pseŭdoklasikĉina, skribita tamen per ĉinaj ideogramoj pridissemitaj de propre japanaj silabaj fonogramoj, kanaoj (vidu PIV), kaj tio en unu speco de tiuj ĉi, katakana, kion notu por referenco al la posta parto de tiu ĉi referaĵo.
Tiom pri la lingvoplanado "oficiala". Nun pri la civila kaj la literaturo. Unuvorte, tiu tereno estis en la mano de privatuloj, kiuj tamen konscie klopodis por la kreo de norma skriblingvo "parolstila". Se oni nomas planado konscian strebon, tio estis alia formo de lingvoplanado.
Unue, la japanoj ne devas inventi norman lingvon, parolan aŭ skriban, kiel en Norvegio, aŭ lerni mortintan (krom en limigita sfero) lingvon, kiel en Israelo. Tia jam ekzistis. La ŝogunejo de la Tokugawa devigis vasalojn, tenantajn teritorian ŝtaton, kiel Land en la germana imperio, viziti regule la kortegon en Edo, kiel estis nomata siatempe la nuna Tokio, kaj loĝigi sian edzinon en la ĉefurbo kiel ostaĝon, kvankam tiu ĉi lasta estis aboliciita poste, kun la rezulto ke en Edo formiĝis cirklo de aristokratio kiel en Versajlo sub Luizo XIV kun tuta aparato de burokratoj de la centra registaro kaj de la ĉefurbe rezidantaj oficistoj de provincaj senjoroj kaj burĝoj kaj metiistoj parazitantaj sur ili. La nuntempa japana estas prainfano de tiel nature kreskinta nova dialekto, ankaŭ komune komprenebla de ĉiuj provincaj membroj de la reganta klaso. Pli precize, la norma japana baziĝas sur, laŭ la ĝenerale akceptita difino, lingvo de la mezklasanoj en la "supra urbo" de Tokio (distinge de la "malsupra", downtown en la angla, sed en la japana, fizike malalta, proksime de la golfo de Tokio, kie loĝis komercistoj kaj malgrandaj metiistoj), ĝi do estas idiomo de oficistoj. Tiu dialekto faras izolitan insulon en la maro de la orientaj dialektoj en la regiono Kanto pro tio ke ĝi estas hibrido de tutlandaj dialektoj, sed fundamente vario de la orientaj2.
Tiu parola lingvo tamen ne posedis stabilan skriban stilon ĉar oni ne skribis en tiu dialekto, la norma lingvo de facto. Edukitoj devis skribi ĉiam skribstile. Certe, politikistoj oratoris en la nacia, ho devas esti, imperia, parlamento, en parola lingvo, sed kiam ili presigis sian paroladon, ĝi estis en skriba stilo, nur en stenografiita dokumentado oni povas legi parolstilan tekston. HUKUZAWA Yukiti, la Voltero de Japanio, elektis tre facilan stilon, sed laŭ la skriblingva gramatiko; sed lia aŭtobiografio, redaktita el stenografia teksto, enhave tre interesa cetere, estas escepte en parola lingvo, kaj tiu ĉi estas apenaŭ diferenca de la nuntempa.
La parolstiligo de la skriba lingvo devis komenciĝi kiel literatura movado, ekster la ŝtata maŝinaro. Oni povus diri ke ĝi komenciĝis ĉirkaŭ la 1880-aj jaroj kaj kompletiĝis dum la unua jardeko de la 20-a jarcento. Mi ne eniros en ties detalojn. Abundas literaturo pri tio. Ĝi estas analoga al movado en la malfrua mezepoko en Eŭropo por starigo de nacia lingvo kontraŭ latino, kies reprezentantoj estis figuroj ekde Danto ĝis Kartezio. Mi menciu nur unu el la pioniroj de tiu ĉi movado, kaj verkinto de la unua vere moderna romano en tiu ĉi lando3, HASEGAWA Hutabatei, kiu estis aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto en Japanio4.
Ĉinio venis en kontakton kun Okcidento pli frue ol Japanio, sed kvankam Japanio sukcesis sin modernigi, nome sin metamorfozi en plenkreskan imperiisman ŝtaton per sklava imito de la okcidentaj potencoj kun iliaj ruzoj kaj krueloj, tamen Ĉinio malsukcesis sub la subpremo de azie5 severa mezepoka ŝtatpotenco bazita sur feŭdaj produktrilatoj kaj de la okcidentaj potencoj, kiuj jam sukcesis duonkoloniigi Ĉinion post ol plene koloniigi Hindion.
Tiuj cirkonstancoj dotis ĉiun ajn movadon cele al modernigo per revolucia karaktero kun granda kontrasto al Japanio, kie streboj al modernigo de la spirito, t. e. liberigo de la individuo el la komunumo, kiu ne-eviteble kolizios kun ĉio azia, kunfandiĝis kun la reformo de supre. Tiu por la parolstiligo de la lingvo en Ĉinio estis forte kolorigita de politiko.
En 1914 estis fondita la gazeto Nova junulo kiel la organo de la tiel nomata movado por la nova literaturo. Ties lulilo estis la universitato de Pekino, tiam kiel nun plej elita altlernejo en tiu lando. La ĉefaj kontribuantoj estis la rektoro Cŕi Yuánpéi, kiu invitis al sia lernejo Chen Dúxiů kaj Hú Shě. Tiuj personuloj simbole enkorpigas la postan politikan historion de tiu lando. Doktoro Cŕi reprezentas la popolfrontan karakteron, se false anticipi Francion de 1936, de la ĉina revolucio: li ankoraŭ nun estas respektata en la komunista Ĉinio, sed envere milda klerulo. Fakte, la ĉinaj komunistoj celis unue burĝan revolucion, kiel la japanaj cetere, kaj nur ili povis komplete forigi feŭdan terproprieton en la plej grandskala terkulturista milito en la monda historio. Nur ili povis forpeli koloniistojn, kiuj afiŝis en ŝanhaja parko ke la ĉinoj kaj hundoj estas malpermesataj. Nature, Lusin kunlaboris. Li venigis la rusan poeton-esperantiston Eroŝenko el Ŝanhajo al Pekino, kie tiu ĉi prelegis pri Esperanto en la universitato. Chen Dúxiů estis ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio, unu el ties fondintoj, kaj poste ostracismita kiel trockiisto. Hú Shě, pri kiu Chen Dúxiů skribis en Nova junulo ke tiu kiu komencis la movadon de la nova literaturo estis lia amiko Hú Shě, finis sian vivon en Tajvano, sekvinte la naciistan registaron de Jiang Jičshí (konata per la angla literumo Chiang Kaishek, en suda dialekto), fidele al sia konvinko kiel burĝa liberalulo.
La agitado kontraŭkoloniisma kaj demokratiiga kulminis en la kontraŭjapana kampanjo de la kvina de majo 1919. La lingva movado marŝis mano en mano kun ĝi. Tio estis mallongvivaj feliĉaj tagoj antaŭ la ŝanhaja masakro de laboristoj fare de la naciistoj en 1927, priskribita de Andre Malraux en Kondiĉo homa. La parolstiligo perfektiĝis same kiel en Japanio.
a. MOVADO POR LA ABOLICIO DE LA ĈINA IDEOGRAFIO
En 1866, unu jaron antaŭ la tiel nomata Restaŭro de Meizi6, vasalo de la 15-a kaj lasta ŝoguno, MAESIMA Hisoka7, prezentis al tiu proponon por la abolicio de la ĉinaj literoj. Tio estis la unua konscia iniciato en la historio de la kontraŭideografia movado krom sporadaj, trovataj ĉe intelektuloj kiuj estis impresitaj de la stato en okcidentaj landoj, kie oni uzas nur 26 literojn por skribi, informitaj de fremdlandanoj kiuj hazarde venis drivintaj al la marbordo de tiu ĉi malpermesita lando8. Tre nature, la elpaŝo tro devancinta la epokon ne estis serioze akceptita.
Poste sub la imperiestra regado komencis sprosi opinioj favoraj al la forigo de la ideogramoj. Mi nur menciu ÔTUKI Humihiko, heredinto de familio de generacioj da fakuloj pri konfuceanismo kaj kompilinto de la unua modernmetoda leksikono de la japana Genkai ("Maro de vortoj"), kiu ankoraŭ nun restas interesa legaĵo pro siaj abundaj ekzemploj9, organizis en 1883 "Societo de la Kanaoj", celanta ekskluzivan uzon de kanaoj.
i. ANSTATAŬIGO PER KANAOJ
Nombro da grupoj por la forigo de la ĉina ideografio reduktiĝis post selekto de la tempo al du: a) tiu por disvastigo de la "horizontale skribitaj katakana", kaj b) latinigo laŭ la ortografio japana.
La adjekto horizontale mirigus, sed estas komprenebla se oni scias ke la tradicia skribado ĉina kaj japana estas vertikala, kaj de dekstre al maldekstre, t. e. skribi de supre al malsupre kaj ĉefine de linio, komenci novan linion maldekstre de la ĵus finita, tial, se oni skribas en horizonale longa tabulo, kiel en dediĉo al konstruaĵo, literoj aranĝiĝas en unu linio legenda de dekstre al maldekstre, ĝuste kiel en la araba kaj la hebrea. Tiu celo estis realigita, kiel eksplikote malsupre, dum la lingvoreformo post la milito. Ĝi havis tamen revolucian efikon antaŭ la milito. La horizontala skribado estas esence racia, sed ne nur tio: ĝi akiris politikan nuancon - ne, pli ol nuancon, realan fizikan efikon; ekz. la ŝtata fervojo decidis en 1927, je la instigo de la societo por kanaoj, skribi en stacioj ties nomon de maldekstre al dekstre, sed tuj poste okazis alterno de la registaro, kaj la nova ministro pri fervojoj OGAWA Heikiti renversis la decidon, dirante ke tio kontraŭas la tradicion de la lando.
Kial katakana anstataŭ hiragana? Unue, la paralela uzo de du specoj de kanaoj estas malsimpla. Se elekti unu, devas esti katakana pro tio ke a) ĝi estas de pli simpla formo kun geometriaj linioj, facile lerneblaj de la infanoj, derivite de "radikaloj", aŭ konstrublokoj, de ĉinaj literoj, kontraste kun hiragana evoluintaj el la manskriba formo de plenaj formoj, artismaj, de belaj kurbe subtilaj linioj; kaj b) ĉar ĝi estas konstrublokoj de ĉinaj literoj, kaj kombinas facile kun aliaj katakana por formi integran Gestalt [formo], helpante per tio rapidan kapton de vorto.
La movado por la kanao startis kiel movado inter aferistoj. La iniciatinto estis YAMASITA Yositarô, ĝenerala direktoro de la potenca konzerno Sumitomo, kaj la centro de ĝia forto estis en Kansajo, regiono industria kaj komerca en la okcidenta parto de la lando, konstraste al la politika centro Tokio10. La unua paŝo konkreta de Yamasita estis komisii desegnadon de japanlingva skribmaŝino al inĝeniero Stickney ĉe la usona firmao Underwood. La nuna norma klavaro japana ankoraŭ estas tiu decidita de Kanamozikai, societo por kanaoj, fondita de li en 1920.
ii. LATINIGO
La movado por latinigo, kontraste al tiu por kanaigo, komenciĝis inter sciencistoj. La gvidanto ekde la komenco ĝis post la malvenko en la dua mondmilito estis doktoro TANAKADATE Aikitu, enkondukinto de la moderna fiziko en Japanion. Lia posteulo en la katedro de fiziko ĉe la universitato de Tokio, profesoro TAMARU Takuro, estas konata batalanto por la movado, verkinta novan gramatikon11 de la japana kaj, en sia fako, norman lernolibron universitatnivelan Mekaniko en latinaj literoj. Se citi alian renoman specimenon, TERADA Torahiko, ankaŭ de la sama katedro, literatura disĉiplo de NATUNIE Soseki, nun konata en la mondo tra multaj tradukoj en okcidentajn lingvojn, giganto paralela al MORI Ôgai. Li verkis sciencpopularigan libron, Fiziko de la maro, en latinaj literoj. Liceaj instruistoj rekomendadis liajn multajn eseojn en la stilo de Charles Lamb kiel modelon de japana prozo. Tiu movado estas de moderaj liberaluloj en kurta periodo de sereno tuj antaŭ la tenebra epoko de faŝismo post la 1930-aj jaroj. Oni tamen trovas iujn tendencojn kiuj, kiel SAITÔ Hidekatu, provis kombini la demokratiigon de la japana lingvo kun la internacia solidareco pere de Esperanto. Tiu ĉi pagis sian konvinkon per morto en karcero dum la milito.
La granda atingo de la latiniga movado estas fina venko de la japanisma ortografio per la latina alfabeto en 1937 super la sistemo Hepburn. Ĉar ĝi estis promulgita per dekreto de la ministraro, ĝi nomiĝas la sistemo Dekreta (kunrei). Ĝi realiĝis, multe helpate de la insista postulo de doktoro Tanakadate en la Ĉambro de Nobeloj de la nacia (pardonon, imperia) parlamento, al kiu li estis selektita de imperiestra edikto pro sia merito en sia fako.
iii. LIMIGO DE ĈINAJ LITEROJ - INICIATIVO DE LA MINISTREJO DE EDUKADO
Aparte de tiuj du movadoj, daŭris provoj ne forigi ĉion, sed limigi la nombron de ĉinaj literoj ordinare uzataj. Unu el ties antaŭenpuŝantoj estis ĵurnaloj. Ili devis stoki grandan volumenon da tiparo pro la multeco de ĉinaj literoj.
Alia motivo por limigo de ĉinaj literoj estas edukado. Raportoj el klasĉambroj de deviga edukado (antaŭ la dua mondmilito: ses jaroj, dum la milito: ok, poste naŭ) rakontas enorman malfacilon por lernigi ilin.
Oni vidis multfojajn provojn de limigado, sed progresoj estis ĉiam akompanataj de retroiroj. La obstaklo venis el la konservativuloj, precipe la dekstruloj, kiuj ofte ĉantaĝis per akuzo pri lezo de majesteco ĉar imperiaj ediktoj estis en la klasikĉina stilo.
En tiu kampo, estis rimarkebla la gvida mano de la Ministrejo de Edukado, kiu okazigis nombron da serioj de provizoraj esplorkonsilioj pri la nacia lingvo. Kiam la ministrejo okazigis sesion de la konsilio pri simpligo de ortografio, alia ero de lingvoreformo pri kiu mi parolos poste, MORI Ôgai esprimis sian kontraŭstaron el la vidpunkto de konservativulo, samspeca kiel iu ajn intelektulo en Okcidento (li fakte citis ekzemplojn el Eŭropo).
Japanio havas neniun Akademion kiajn havas multaj landoj, krom Britio kaj Germanio kiel maĵoraj esceptoj, kies prototipo estus la florenca Accademia della Crusca kaj la Richelieu-a Academie française. Anstataŭe, ĝi havas la konsiliojn, kies torĉo estas transportata post la milito fare de la konsilio pri la nacia lingvo. Rimarkinda estas la progresema rolo kiun ludis la ministrejo antaŭ la milito, kiam la potenco estis aŭtokrata, sed reverse de la medalo tio sekurigis la bonan saĝon kontraŭ neklereco de la plebo. Tio estas la granda aporio de la demokratio. Se pruvi tion analoge, en la plejparto de la civilizitaj landoj la mortpuno estas aboliciita (ĉar Japanio estas necivilizita lando, ĝi restas tie), sed se oni estus metinta ĝin al referendumo, la plimulto el tiuj landoj restus nun en barbareco. Tio ĝuste estas la merito de nerekta, aŭ reprezenta, demokratio. Ni vidos ke post la milito, sub demokratio, Japanio retroiris en la vojo de lingvoplanado fare de deputitoj zorgantaj la pulson de la elektantaro.
Estis iam ĉe la ministrejo burokrato en iu sekcio por la nacia lingvo, nomata HOSINA Kôiti. Li estis fakulo pri la japana lingvistiko, kaj estus povinta esti profesoro de prestiĝa ŝtata universitato kiam ajn li volis, kaj en realo li estis invitita fari tion, sed li rifuzis kaj postkuris sian celon de lingvoreformo, en limigo de ĉinaj literoj aŭ revizio de la ortografio. La registara decido pri la Dekreta sistemo en la latinlitera ortografio estis ebla, krom dank' al la agado de la latinigista asocio, klopodo de tiaj burokratoj.
Kaj tiu klopodo ne kuris kontraŭ la racio de la tuta reganta klaso, multe pli utila ol malracia spiritismo de dekstruloj. Unu ekzemplo estas tiu de kolonelo de artilerio K6No Tatumi, kiu plenumis ĝisfundan reformon de terminoj en la terarmeo, simpligante esoterajn vortojn en facilajn, kompreneblajn de rekrutoj konskripciitaj kun nur sesjara rudimenta edukado. Ĝi envolvis eĉ revizion de la tradicia ortografio en fonetikan, kio estis vere revolucia - ekster la muroj de barakoj ĝi estis tabuo. Li estis longtempa membro de la societo por kanaoj. La japana armeo havis saĝon toleri lin, tio surprizas. Tiu starpunkto estis adoptita en alia sfero de kaŝitaj kontraŭreĝimuloj: ili pretekstis la fortigon de batalkapablo de la lando por enkonduki raciismon en la malracian japanan socion, volante utiligi tion por infiltrigi kontraŭmilitan agadon, ĉar la milito estas la plej malracia agado el ĉiuj. Historiografoj japanaj nomis ĝin teorio de produktivaj fortoj. La vortumo "Plifortigo de produktivaj fortoj" faris ofte unuapaĝan fraplinion en ĵurnaloj: tiu marksista termino fariĝis ĉiutaga vorto.
Same kiel la parolstila movado, la abolicio de la ideografio eniris en tagordon en Ĉinio iom pli malfrue ol en Japanio.
Ĝi serioze komenciĝis post la abortigita burĝa revolucio de 1911. Sub la respubliko estis promulgita sistemo de fonogramoj nomata "sonnota alfabeto" (zhŭyin zimŭ). La signoj estis alprenitaj el la radikaloj, tiuj konstrublokoj de ideogramoj, ĝuste kiel la japanaj katakana. Ĝi estis pli scienca ol la siatempe disvastigita latinlitera literumado surbaze de la angla, nomata sistemo Wade laŭ la inventinto. Antaŭ ĉio ĝi estis produkto de konsilio de specialistoj, kaj el tradiciaj elementoj. Ĝi estis uzata vaste en Japanio por edukado pri la ĉina por japanaj studentoj. La reakcio venis tuj. Tradiciuloj levis voĉon kontraŭan, kaj je ilia postulo la nomo estis ŝanĝita al "sonnota signo". Ne temas pri simpla nomŝanĝo, ĝi ŝanĝis sian esencan karakteron. La nomado "alfabeto" volas diri ke ĝi estas aŭtenta sistemo de literoj, uzeblaj, uzindaj en okazoj kiam la lingvo estas skribata; signoj estas nur akcesoraj, helpaj, por indiko de prononco de ĉiu litero, kiel fonetikaj signoj. Tiamaniere, la unua provo por fonogramigo de la ĉina skribsistemo estis nanigita al difino de aro da signoj. La intenco de reakciuloj sukcesis.
Paralele estis decidita ortografio en la latina alfabeto, pretendata pli scienca ol tiu de Wade, titolita siaflanke "romigo" 12. Tiu ĉi ne populariĝis pro tro da precizeco.
Nesciate en centroj de potenco ĉinaj, evoluis alia sistemo de latinigo en Siberio inter ĉinaj elmigrintoj. Inventite de Q Qi bái, tiama sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi estis nomata "latinigo" aŭ "norda latinigo" pro tio ke ĝi konvenis por transskribi nordajn dialektojn, kies parolantoj abundis inter elmigrintoj. Tio rapide disvastiĝis pro sia facileco. Tio ĉi fariĝos la bazo de Pďnyďn, nuntempa oficiala ortografio en Ĉinio.
La latinigo ŝajnis nun oficiala lingva politiko de la komunistoj. Ĝi demonstris sian efikecon en forigo de analfabetismo. Jam antaŭe diris Lusin, la plej granda literatoro en la moderna Ĉinio, nomata la ĉina Gorjkij (kvankam mi pensas lin pli granda ol tiu) kaj adorata eĉ dum la apogeo de la fifama kultura revolucio, ke se la ĉinaj literoj ne pereos, Ĉinio pereos. Oni propagandis ke ankaŭ Máo kaj Zhou Enlái subtenis tiun politikon. Post la venko de la ruĝa armeo super la naciista, latinigo marŝis ŝtorme. Pďnyďn estis decidita post longaj diskutoj. La ĉina registaro devigis ĝian uzon, ignorante proteston de fremdaj landoj, precipe Usono. Tiuj ĉi obeis. Estis agrable vidi ke arogaj okcidentaj potencoj riverencis antaŭ la aŭtoritato de la juna respubliko post tiel longtempa humiliĝo, io kion la naciista registaro neniel povis atingi. Tio faris elstaran kontraston kun la servila sinteno de la japana registaro al la interveno en ĝian internan lingvan politikon fare de Usono pri la devigo de la ortografio Hepburn. Tiu eŭforio baldaŭ malaperos de la lingvopolitika scenejo de Ĉinio.
a. MIELLUNO DE LA LINGVOPLANADO
La usona okupacio ekstartigis demokratiigon de ĉiu kampo de socia vivo en Japanio. Neregistaraj progresemaj movadoj sin kaŝintaj sub la faŝismo elrampis el la subtero: la Esperanto-movado kaj la lingvoreformaj estis inter ili13.
La unua simptomo estis la imperia edikto de la novjaro de 1946. Ĝi estis interpunkciita! Ĝis tiam mankis ne nur al ediktoj sed al leĝoj kaj dekretoj interpunkcio, ĉar ili estis skribitaj en oficiala skribstilo, kiu estis jam ne tute en ĉinaj literoj, t. e. aŭtenta ĉina lingvo, kaj estis priintersemitaj per katakana, sed sen interpunkcio, leghelpilo ne taŭgas al ilia digno. Post tio, al ŝanĝo de stilo al la parola estis nur unu paŝo. Sekvis parolstiligo de ĉiuj leĝoj kaj dekretoj14. Mi diris ke la parolstiligo finiĝis ĝis 1910, sed mi ekskluzivis tiun vastan teritorion, kaj universaligo de la parola stilo devis atendi la kapitulacon de Japanio.
Limigo de la ĉinaj literoj estis proklamita: la listo de permesataj literoj entenis 1850. Ĉiuj registaraj dokumentoj devas esti skribitaj nur per ili. Novaj leĝoj kaj dekretoj observos saman limigon. Se iu vorto entenas eksterlistan literon, tiu estis skribita en kanaoj - ĉiuj ĵurnaloj kaj gazetoj ankaŭ. Estis nature ĉar antaŭ la milito ĵurnaloj estis unu el ties ĉefaj advokatoj. Kompreneble, la deviga edukado estis plenumita per la listigitaj literoj.
Granda progreso estis farata en tio ke poste la konsilio de la nacia lingvo anoncis duan liston konsistantan el 881 literoj el inter la permesataj 1850 literoj kiujn la lernantoj devis ne nur legi sed ankaŭ skribi, kio liberigis ilin de studo por skribi la literojn ekster la dua listo. Tiu apartigo de aktiva kaj pasiva posedo de scio pliefikigis edukadon tiel ke postmilitaj infanoj pli bone mastras ĉinajn literojn ol la antaŭmilitaj. Tamen, el la klasĉambroj aŭdiĝas ĝemoj de instruistoj ke eĉ tiel malmultigitajn literojn la infanoj ne povas ellerni. La societo por kanaoj publikigis antaŭ la milito liston de 500 literoj, kiuj estas laŭ ĝi la maksimumo instruebla.
Grandan kontraston faras la sinteno de literaturistoj kaj ĵurnalistoj kun tiu de iliaj avoj en la lasta jarcento, kiuj estis pioniroj en la reformo de la lingvo: ili plendas pri malsufiĉo de literoj. Ili diras tion nur laŭ sia gusto: unu havas obsedon uzi iujn literojn, alia havas diferencajn favorojn, kaj oni ne povus atingi la finon de la listo. De gustibus etc.
La ortografio estis reviziita al pli fonetika. La nova estis nomata "moderna literumo", kaj ĝi jam enradikiĝis tiel profunde ke neniu reakcia politiko povus resurektigi la tradician, kvankam multaj verkistoj klamas por tio. Unue, ili mem ne povas senerare literumi laŭ klasika sistemo. Tio ne riveliĝas ĉar la ĉinaj literoj kaŝas ilian nescion.
Tio ĉi neniel estas speciala en Japanio, kaj estas simila al tiaj en eŭropaj landoj. La sola escepto estas la angla, se oni ne enkalkulas la reformon de literumo de la usona angla, iniciatita de Noah Webster. Japanaj konservativuloj kutimas citi Francion kiel modelon. La francoj, ili diras, amas sian lingvon kaj ne faras vandalismon kiel la japana konsilio de la nacia lingvo. La francoj havas protektanton de sia lingvo en la Franca Akademio ktp ktp. Ili en sia malklereco ne scias ke la politiko de la Akademio estas neniel konservativa, ekz. rhythme fariĝis rythme tiel frue kiel 1878 dum la angla kaj la germana retenas la helenan aspiraton en rhythm, Rhythmus.
Horizontala skribado konkeris en lernejoj ĉiujn disciplinojn krom la japana, kaj en oficejoj, inkl. de la registaraj, kvankam en populara kulturo, kia ĵurnalismo, la vertikala akaparas la terenon, spegulante la konservatismon de la amaso.
Tiamaniere faris grandajn paŝojn la lingvoplanado gvidata de la konsilio. Tamen reakcio komenciĝis ĉirkaŭ la 1960-aj. Ĝi estis rekte startigita en 1961 de la histriona eksiĝo de la romanisto HUNABASI Seiiti kaj kvar aliaj el la konsilio, protestante ĝian porreforman tendencon. La ministrejo rekomisiis membrojn, sed la plimulto estis jam konservativuloj, indiferentaj pri la reformo. Tiu evento tamen estis nur surfaca fenomeno. Malkontento de literaturistoj estas jam konata afero, sed tiu puĉo sukcesis pro la ŝanĝo de politika atmosfero. La vera reĝisoro estis la komitato de la politiko pri edukado de la reganta Liberaldemokrata Partio. La burokratoj timas deputitojn pli ol iujn ajn aliajn. Ilia kariero estas regata de tiuj ĉi. Politikistoj estas la plej reakcia raso inter la japanoj, sed tio nur estas respegulo de la japana socio, kies plej primitiva, plej azia parto estas eksterproporcie grande reprezentata fare de la tordita asignado de deputitoj al elektodistriktoj.
b. KONTRAŬATAKO
La unua kontraŭatako estis pligrandigo de la listo de la permesataj literoj: nun la pasiva listo entenas 1945 kompare kun la antaŭaj 1850 kaj la aktiva 1006 anstataŭ la antaŭaj 881. Tio jam estas granda retreto, sed pli fatala estis la ŝanĝo de la baza principo. La malnova listo ne estis deviga al privataj sektoroj. Privatuloj povas uzi tiom multajn literojn kiom al li plaĉis, literaturistoj do ne devas timi la liston, al li ekzistis nenia restrikto, sed ili ŝajnigis ke tiel estas, kaj volis reformi la tutan socion laŭ siaj imagoj. En la progresema periodo de la konsilio, la listo estis deviga nur por registaraj dokumentoj kaj deviga edukado. Nur tio. La reakciuloj sukcesis aldoni al la nova listo noton dirantan ke tiu ĉi montras malstriktan gvidlinion. Tiu noto estis interpretita ke poste ne estos limigo. Bakĥanalio ekis. La ĵurnaloj libere laŭ plej kaprica gusto de ĉiu raportisto uzas iun ajn literon, kvankam registaraj oficejoj kaj lernejoj ankoraŭ observas la plilarĝigitajn listojn. La listo povas esti pligrandigita iun ajn momenton laŭ postulo de konsilianoj. Neniu serioze pensas pri la listo.
Alia tereno kie granda retroiro estis farita estas tiu de edukado de kaj per la latinaj literoj. La lingva reformo postmilita envolvis ĝin kiel integran parton. Instaliĝis latinliteraj klasoj tra la lando por testi ties efikon, simile al eksperimentaj klasoj por pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Kaj ili ja pruvis ĝin. Infanoj lernis ĉinajn literojn kaj kanaojn en la lecionoj de la japana, sed aliajn disciplinojn, geografion, natursciencon ktp, sole en latinaj literoj. Ili akiris pli bonan konon ol tiuj edukitaj sub la normala sistemo. Tiu valora eksperimento estis baldaŭ forĵetita. Nun oni diskutas en la rubriko de Leteroj al la Redaktoro de grandaj ĵurnaloj la valoron de instruo de la latina alfabeto entute. Ĝi estas senutila, leganto skribas, utila nur por legi latinliteran indikon por fremdlandanoj de nomoj de fervojstacioj. Alia: ĝi malutilas por posta lernado de la angla prononco!
Mankas la konscio ke la latinaj literoj estas parto de la japana skribsistemo kaj ne fremdaj literoj. Esperantistoj ne estas escepto: multaj literumas sian nomon per Esperanta ortografio. Ili pensas ke la latinaj literoj estas uzataj nur kiel piednoto al japanaj propraj nomoj, do ne literoj sed signoj. Ili neniam vidis latinajn literojn uzatajn por artikoloj aŭ libroj, eĉ ne unu frazon kun ĝia predikato, sed nur substantivoj, eĉ ne tiuj, sed propraj nomoj utilaj por turismo. Kaj ili akuzas latinigistojn, dirante ke oni ne povus legi rapide latinliterajn dokumentojn, ne konsciaj pri la absurdeco de komparo de rezulto de dekoj da jaroj de ekzerco legi la ĉinliterajn kaj kanaajn kun tiu de lego de kelkdeko da substantivoj.
Konklude oni povas diri ke en Japanio institucio de lingvoplanado ekzistas en la konsilio por la nacia lingvo kun sufiĉe granda kompetento, sed nun ĝi faras malmulte da planado kaj interesiĝas nur en restaŭro de la malnova reĝimo. Tio bezonas nenian iniciateman lingvopolitikon. La heroa epoko de la Reformo apartenas al la historio.
Kio do pri civila volontula organizo por lingvoplanado?
Ili ne povas fieri nun pri io memoriganta elanon de malnovaj tagoj. La societo por kanaoj vegetas kun malpli ol 200 membroj kompare kun 10 000 en prosperaj tagoj. Tiu por la latinigo ĉirkaŭ 400. Komparu kun la membraro de la Japana Esperanto-Instituto de 1400, kiu ankaŭ ne estas feliĉiga sed iom pli bona.
La ĉefa kialo estas simpla: la celoj de antaŭmilitaj movadoj estis jam atingitaj malgraŭ lastatempa retreto.
Unu granda motivo por la abolicio de ideogramoj perdiĝis: tio estas disvastigo de tekstoprilaboriloj. Antaŭ la epoko de komputiloj, tajpado de la japana estis nepensebla sen forigo de la ĉinaj literoj, sed nun tiu problemo estas solvita. Japanio eniris el la mezepoko de la oficeja laboro (ĉiuj dokumentoj estis manskribitaj krom malmulte da tiuj kun ceremoniaj karaktroj skribitaj per helika tajpilo!) en la modernan epokon kun la enkonduko de personaj komputiloj. Oni demandas pompe kio estas la uzo de lingva reformo nun ke tiu temo estis finfine solvita. Tio estas malvero ĉar la problemo restas: la japana postulas dubajtajn tekstoprilaborilojn pro la ĉinaj literoj dum en latinliteraj lingvoj unu bajto sufiĉas. La kvazaŭmonopoligo de la japana merkato fare de NEC estis ebla pro ili kvankam ĝi estas nun minacata de DOS-V.
Estonta lingvoplanado devas reveni al la fundamenta, propre lingva principo, sin liberigante de la movado por la raciigo de produktado kaj komerco. Nome, lingvoplanado por la lingvo, pli konkrete, korekto de la nuna stato kie la propra vortoprovizo estas difektita de la invado de la ĉina. Tiu ĉi havas komplikan foneman sistemon, multe pli komplikan ol la japana, kaj se citi nur malmulte da ekzemploj, la sono "t" en la japana respondas al la aspiracia kaj neaspiracia en la ĉina, kaj "ĉ" al aspiracia kaj neaspiracia kaj retrofleksa kaj neretrofteksa, kaj ĉina silabo havas kvar tonojn kiujn lajapana ne konas, t. e. dek ses ĉinaj silaboj fariĝas nur unu sama japana. Oni facile povas supozi ke tio kondukas al amaso da homonimoj ĉindevenaj. Japanaj frazoj ne estas kompreneblaj sen helpo de skribado - la japana estas tute lama lingvo, kiu ne povas marŝi sen bastono. Kaj ĉar oni povas senpripense kombini ĉinajn literojn por krei novajn vortojn, homonimoj kaj nekompreneblaj vortoj multiĝas kun granda rapideco. Ĝi ne estas homa lingvo, sed sistemo de signoj. Oni dirus ke forigo de ĉinaj literoj estas ebla nur post elimino de homonimoj, sed tio estas inversigo de la meto de problemo. Oni povas elimini homonimojn nur per abolicio de ĉinaj literoj.
Ni havis grandan ŝancon por ke la japana sin metu sur la larĝan ŝoseon de la ĉefa fluo de internacia kulturo. Tio estis fine de la 16-ajarcento kiam jezuitaj misiistoj priskribis la prosperon de sia seminario en Azuti, proksime de Kioto, ĉefurbo de ODA Nobunaga, kiu, kvankam li mem estis ateisto, favoris kristanojn pro sia malamo de la degenerintaj budhismaj pastroj kun sekularaj grandegaj riĉeco kaj potenco. Li pereis pro la ribelo de sia generalo sur la vojo al unuigo de tiu ĉi lando post centjara periodo de interna milito. Se li pli longe vivus, la japana nun ĝuus komunan leksikon kun la eŭropa civilizo de helena-latina tradicio! Tiam nia malfacilo ekposedi Esperanton estus eta ono de tiu kiun ni spertas. Jen tute malscienca fantazio.
Ĉu neregistaraj organizoj povos plenumi tian taskon? Ne. Ili ne povas atendi la finan venkon, konsiderante la indiferenton de la resto de la amaso kaj senpovecon ilian, kaj ne eblas raŭmismo, ĉar ilia komunumo estas mikroskopa.
Ilia tasko estus esti tabano pikanta konsciencon de la publiko, esti salo de la tero. Mi miras aliparte la indiferenton de esperantistoj pri la lingva problemo de sia propra lingvo kaj tiu de lingvoreformistoj pri la internacia lingva problemo, kvankam certe ekzistas multaj kazoj de koincido.
Paralele kun la konsilio, alia institucio por lingvoplanado estas tiu de terminara laboro, precipe tiu por oficialigi japanajn industriajn normojn (JIS, ekvivalento de DIN kaj ASA) kaj eldonado de sciencaj terminaroj sub la aŭspicio de la Ministrejo de Edukado. En Japanio, ĝi nedisigeble kunplektiĝas kun la lingva problemo, ĉar, kvankam la listo de permesataj ĉinaj literoj perdis iaman aŭtoritaton, fakuloj ne povas ignori ĝin. Unu bonaĵo estas ke ili observas la oficialan latinan ortografion, antaŭ ĉio la ekzisto mem de latinliteraj indikoj apud la ĉinliteraj. Tio klare manifestas ke la latinaj literoj ne estas fremdlanda afero sed parto de la nacia skribsistemo.
La nuna stato de terminologio estas tute malkontentiga por fonogramistoj.
Kiam iu termino entenas eksterliman literon, sin prezentas du rimedoj: aŭ traduki en indiĝenan japanan vorton, kio estas la plej bona; aŭ anstataŭigi ĝin per vorto entenanta nur enlimajn literojn. En la plimulto de la okazoj, fakuloj alprenis la duan. Tio estis farita kun ekstrema facilanimeco: ili kreas novan kunmetaĵon per ĉinaj literoj. La nova vorto estas nekomprenebla sen rigardi la literojn. Tiaj neologismoj pletoras. De temp' al tempo, ili adoptis trian vojon. Tio estas lasi enlistajn literojn kaj skribi eksterlistajn literojn per kanaoj. Tio estas due plej bona metodo, manke de indiĝena vorto, por fonogramistoj, ĉar la vorto jam havas jarcentan aŭ duonjarcentan historion kaj estas aŭtomate komprenebla nur per simpla aŭdo sen rigardi la literojn. Tio tamen estas turmento por tradiciistoj, neeltenebla pro ĝia malbela surfaca aspekto, mikspoto de ĉinaj literoj kaj kanaoj en unu termino, kiu estas aŭtente ĉiam skribenda en ĉinaj literoj. Tiamaniere oni substituis sone strangajn novajn terminojn al la malnovaj maturiĝintaj. Mi proponadas kvaran vojon: alpreno de internaciaj terminoj helenaj-latinaj. La idealo estas havi duoblaĵon de indiĝena kaj internacia terminoj, ĝuste kiel en la germana, ekz. Volkswirtschaftslehre apud Ökonomik (ekonomiko), kaj ankaŭ en Esperanto, "birdoscienco" kaj "ornitologio". La kverelo inter skemistoj kaj naturalistoj tial malaperas, ambaŭ kontribuante al la riĉeco de nia lingvo.
La plej granda noco ĉi-koncerne estas la angla. Pro la anglalingvomanio,
angle torditaj prononcoj invadis la japanan: la japana terminologia asocio
jam infektiĝis. Ekzistas japana vorto por terminologio, sed oni vidas
pli kaj pli ofte sur la organo de la asocio, la vorton tâminorozî.
Mi persiste uzas la formon teruminorogî, kiu ne havas la alrespondon
unu al unu kun terminologî, sed jes ekzistas la inversa, t. e., ne
troviĝas biunivokeco inter la du, sed jes univokeco flanke de la
dua. Kial
"er" estas "a"? kaj "gi" "zi"?15
La angla estas la plej maldezirinda lingvo por esti internacia: la literoj
a, e, i, o, u ne prononciĝas a, e, i, o, u. Aliaj membroj absolute
ne komprenas mian rezonadon.
C. KIEL EN ĈINIO?
La latiniga movado ŝajnis marŝi rapide. La dubigaj signoj tamen komencis aperi sporade. Certe, Zhou diradis ke la fonetikigo de la literoj estas farenda, sed ke ĝi bezonas tempon, kaj ke oni devas fari tion kiom ajn da tempo necesus.
Kiom longa tamen estus tiu tempo? Laŭgrade oni ekkonscias ke tiu
tempo estas eterne nevenonta. Kiam ni vizitis Pekinon por la Universala Kongreso
en 1986, stratindika tabulo ne ĉiam estis akompanata de latinaj literoj.
Latinaj literoj troviĝas tra la tuta paĝaro de ĵurnaloj
nur en la kolofono. Sur la muro de la redaktejo de la ĵurnalo Guangming
Ribŕo ("Ĵurnalo Lumo") estis ŝildo en
la angla, Guangming Daily!
La Komitato pri la Reformo de la Lingvo (Yŭyán gaigú
wčiyuánhůi) ŝanĝis sian nomon
al simple Lingva Komitato. Ĉio sugestas haltigon de la movado.
Oni eksciis ke la ĉina registaro rigardas la latinan alfabeton kiel
fonetikajn signojn. Ĝi neniel celas la fonetikigon de la ĉina.
Eĉ esperantistoj ne havas konscion pri la problemo - la esperantistoj
kiuj en la pasinteco koincidis kun latinigistoj kiel Hú Yúzhi
kaj Ye Lŕishi!
La ĉina kunlaboranto al la Maul-a Deklingva manlibro pri politiko
asertis skribi ĉinajn terminojn en ideogramoj, kio igus la prezon
netolerebla, kaj kiam mi provis persvadi ŝin rezigni, eksplikante
la historion, ŝi eĉ ne respondis. Ŝajnas ke ŝi
estas absolute nescia pri la glora historio de sialanda lingvoplanado. Manko
de kono pri la lingva problemo en sia ĝardeno kunekzistas kun sentemo
pri la najbara, la internacia lingva problemo.
En la Manlibro ĉinaj kaj japanaj terminoj estas skribitaj en latinaj literoj, kaj kiu sin ĝenas konsulti ĝin pri ili havas nenian malfacilon rekonstrui la originalajn ĉinajn literojn; tio signifas ke termino estas bona, komprenebla nur per simpla aŭdo sen litera lambastono. Nur tiuj kiuj ne studis la ĉinan kaj la japanan ne povas fari tion, kaj ili devas ne konsulti la leksikonon dekomence.
Cunctatores [malfruiguloj] ĉinaj dirus, citante Zhou, ke oni devas ne tro hasti, sed oni povas sen ia ajn damaĝo al la kulturo ĝenerale. Ili nur imitu la japanojn kaj uzu latinajn literojn por skribi funkciajn vortojn (jes, la ĉina havas tiujn ĉi, tute aglutin-lingve).
La ĉinaj komunistoj komplete forgesis sian historion pri lingvoplanado
en Ĉinio. Tiu konservativismo en la kulturo de pretendata progresema
skolo ne limiĝas al la ĉinoj. Japanio havis influhavan proletan
Esperanto-movadon antaŭ la milito. Post la milito, dum kelka tempo
ne estis konata la persekuto en Sovetio. En la eŭforio post la falo
de la faŝismo troviĝis amikeco inter Esperanto kaj la laborista
movado. En la programo de la laborista-terkulturista partio (maldestra alo
de la socialista partio sendependiĝinta) estis ero pri Esperanto.
La teoria organo de la komunistoj portis sur la kovrilo titolon La Avangardo
apud tiu en ĉinaj literoj. Kiam delegacio de la monda federacio de
laborsindikatoj vizitis la subokupacian Japanion, okazis mitingo sur la placo
antaŭ la imperiestra palaco, kie sur la podio legiĝis en
Esperanto, "Proletoj de ĉiuj landoj unuigu vin!"
Tiu mielluno subite malaperis. La komunistoj discipliniĝis stalinisme.
Titolo enesperanta vanuis. Ne nur tio, ili tute konservativiĝis ankaŭ
en la lingva politiko. La titolo de la tagĵurnalo de la komunistoj
iam estis Akahata ("Ruĝa flago", imite al Rote Fahne de
KPD, subtera eldonaĵo de post la 1930-aj jaroj, postmilite laŭleĝa)
en katakana kaj latinaj literoj, kun neniuj ĉinaj literoj. Post kiam
la domino de MIYAMOTO Kenzi estis certigita, la titolo ŝanĝiĝis
en ĉinajn literojn! Ek al la antaŭmilita stilo. La nun aboliciita
nova stilo rezultis el konsiliĝo kun la ĝenerala sekretario
de la societo por kanaoj MATUSAKA Tadanori. Ties konsilon la partio unue tute
sekvis, eĉ la skribado de ĉiuj personnomoj en katakana,
kio tamen estis haltigita responde al plendo de la legantoj. La popolo estas
konservativa, kaj la "avangardd' forĵetis sian taskon eduki
la amason kaj flatis ties tradiciismon. Bagatela sed rivela ekzemplo estas
ĉesigo de senkadraj paĝoj, ordinaraĵo inter fremdlandaj
ĵurnaloj, kaj repreno de kadroj rande de paĝo, partikularaĵo
de japanaj ĵurnaloj.
La konservativismo de komunistoj en la kulturo estas rekonebla jam en Sovetio. Marc Chagall kaj Kandinsky agadis ĉe bolŝevikaj registaraj instancoj: nepenseblaĵo sub Stalino.
1. Ĝi jam invadis la redakcion de la organo de la Japana Esperanto-Instituto, La Revuo Orienta.
2. La japana dividiĝas en du grandajn dialektojn: la ĉefarhipelaga kaj la okinava; la unua en la orientan kaj la okcidentan, kiu entenas du variantojn: la kansaja kaj la kyűsyűa. Mi kreskis en tipe supraurba medio tiel ke mia lingvaĵo devas esti norma, sed miaj gepatroj estas kamparanoj el Kyűsyű, pro kio mi iujn fojojn eraras en akcento de iuj nekutimaj vortoj.
3. Ŝvebaj nuboj, 1887, pri kiu ne ŝparis laŭdon MORI Ôgai, alia el la kreintoj de la moderna japana literaturo kun profunda erudicio en la germana kulturo. Li atingis la pinton en la kariero registara kiel ĉefinspektoro de militkuracistoj, sed liaj literaturaj agadoj havas nenion por fari kun lia kariero, al kiu li tenas ambiguajn rilatojn, kiel grafo Mosca de Stendhal.
4. En 1906. Lia klereco estis en la rusa, kaj li ekiris de la traduko de la rusa literaturo.
5. Tiu epiteto ne estas simpla geografia nomo sed implicas rigore sciencan historian kategorion Marksan kaj Hegelan.
6. En 1867, la ŝoguno transdonis la suverenecon al la imperiestro, loĝanta en Kioto, en demarŝo nomita poste tia laŭ la nomo de la regad-periodo (stulta azia institucio) de la ĵus surtroniĝinta juna reĝo.
7. Konata kiel enkondukinto de moderna poŝta sistemo en Japanion.
8. Eminenta ekzemplo estas ARAI Hakuseki, granda politikisto kaj fakulo pri konfuceanismo, kiu estis sekretario de ŝtato de la dekokjarcenta ŝoguno.
9. Profesoro ÔNO Susumu, unu el la ideologoj de la reakcia skolo en la lingvoplanado, diras ke tiu kiu povas konscii el ĝiaj cititaj ekzemploj pri tio kiel timinspira vortaro Genkai estas povas esti nomata konanto de la japana.
10. KLEG, unu el la bastionoj de la japana Esperanto-movado, estas la siglo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Ĝi kreskis el la klimato kun riĉa heredo de laboristaj movadoj, spegulante la tieajn evoluintajn industriojn, sub la gvido de la nun legenda MIYAMOTO Masao.
11. La japana estas skribata sen divido de frazoj en vortojn ĉar en la japana enhavaj vortoj estas skribataj en ĉinaj ideogramoj dum funkciaj vortoj, kiel dezinencoj kaj postpozicioj, en kanaoj tiel ke la delimitacio inter vortoj estas evidenta, nenecesigante interspacon inter vortoj, sed forigo de ideogramoj faras nemalhavebla krei regulojn por dividado en vortojn, kiuj antaŭsupozigas gramatikon provizantan teorian bazon.
12. Envere, japanaj movadoj por latinigo estis kaj estas nomataj "romigo"; mi pragmate uzis la terminon "latinigo".
13. Mirige estas ke ili ne estis persekutataj tiel severe kiel supozate. Japana Esperanto-Instituto tenis sian oficejan konstruaĵon senvundita malgraŭ aeratakoj. La deĵoranto MIYAKE Sihei ne estis arestita, la Esperanto-domo ne konfiskita. Same pri la societo por kanaoj kaj la societo de romaj literoj. Estis flustrate ke la ĝenerala sekretario de la kana-societo, MATUSAKA Tadanori, estos arestita pro sia libro, Esenco de ta problemo de la naciaj literoj, en kiu li proponis parolstiligon de leĝoj kaj nur pasante tuŝis la imperian konstitucion, dirante ke oni lasu ĝin senŝanĝa "provizore". Pri tiu adjekto la politika polico levis suspekton ke Matusaka intencas reviziigi la netuŝeblan konstiucion iam en estonto: lezo de majesteco. Li tamen ne estis enprizonigita, kaŝinte sin, laŭ onidiro, ĉe amiko.
14. Ekzistas esceptoj: la parto pri la statuso de la civila kodo estis reviziita sekve de la abolicio de la patriarĥia institucio de la domo kaj enkonduko de la principo de egaleco de seksoj, sed la parto pri la proprieto restis nereviziita, ĉar ne okazis ŝanĝo en romjuraj institucioj pro la malvenko de unu milito, kaj la malnova skribstila leĝo restis. Ankaŭ la kriminala kodo.
15. Tio estas neevitebla se oni transliterumas anglajn sonojn en la japanan: la japana havas multe pli malmultajn sonojn ol la angla.