1. Faka Asocio (FA) kiu petas aliĝon al UEA (FAA) sendas al la CO de UEA:
2. FA kiu proponas fari kontrakton kun UEA pri kunlaboro (FAK) sendas al la CO de UEA:
3. La CO sendas la ricevitajn kompletigitajn materialojn al la Komisiono pri Statutoj de la Landaj kaj Fakaj Asocioj (Komisiono) kun la peto prepari skriban raporton al la Komitato de UEA pri tio ĉu la FA plenumas la kondiĉojn starigitajn en la Statuto kaj regularoj de UEA.
4. Intertempe la Ĝenerala Direktoro traktas kun la FAK projekton de kontrakto kaj preparas ĝian tekston kiu precizigas manieron de komuna agado, interŝanĝon de servoj ktp.
5. La Komisiono sendas sian skriban raporton al la CO.
6. La Estraro de UEA decidas pri la kontrakto kondiĉigante, en la kazo de pozitiva decido, validiĝon de la kontrakto per aprobo de la Komitato de UEA.
7. La CO disponigas al ĉiu komitatano de UEA la raporton de la Komisiono kaj la tekston de la kontrakto.
8. La Komitato de UEA decidas pri la aliĝo respektive pri la aprobo de la kontrakto.
9. La kontrakton subskribas la Prezidanto de UEA kaj la persono rajtigita de la statuto de la FAK.
10. La novaliĝinta FAA pagas en eŭroj sian jaran kotizon egalan al trioblo de la baza kotizo. FAK pagas en eŭroj sian jaran kotizon egalan al la baza kotizo.