La ĉefa celo estas eduki instruistojn en Afriko por ke la instruado en Afriko fariĝu memstara kaj bonkvalita. Ĝi ne dependu de korespondaj kursoj el Eŭropo kaj aliaj kontinentoj.
La Fondaĵo konsistas el la interezo de la komenca kapitalo de € 100.000,-- (centmil eŭroj). Tiun komencan kapitalon disponigas la familioj ten Hagen-Renses kaj Bakker-ten Hagen po duono. Ili ne verŝos la komencan kapitalon en la bankokontojn de UEA, sed ili ĝin konservos en sia propra konto. La renton ili disponigas unufoje jare al konto kreota ĉe UEA. Ampleksigaj donacoj estas bonvenaj, ĉu laŭ la sama koncepto (disponigo de rento de tiu-cela sumo, restanta ĉe la donacinto), ĉu per unufojaj donacoj al Fondaĵo Hans. Promesoj pri disponigoj de rento validu por minimume tri jarojn.
Laŭ vicordo de graveco la mono servu al:
[Tiuj agadoj ne estas novaj. Ili ekzistas jam, kaj ilin prizorgas respektive IEI, ILEI kaj UEA. Proponoj sur la agadkampoj de IEI, ILEI aŭ UEA atingu Fondaĵon Hans kun ilia komento, por garantii kunordigadon.]
Principe la proponoj venu de la Afrika Oficejo de UEA ĉiujare antaŭ la mezo de marto. Afrika Oficejo ja kolektas ĉiujare raportojn el ĉiuj asocioj kaj kluboj en la kontinento kaj tial plej bone scias kiuj bezonoj ekzistas kaj meritas subtenon. Tamen, aliaj proponoj dum la jaro ne estas malpermesitaj. Sekve, estas tri specoj de subtenproponoj:
La iniciatintoj decidas en la monato aprilo, informas tiujn, kiuj originis la proponojn, kun kopioj al AO kaj CO.
La adreso por ĉiuj subtenproponoj estas Fondaĵo Hans, ĉe la Centra Oficejo de UEA.
La Fondaĵon Hans administras la Centra Oficejo de UEA. Por tiu laboro ĝi ricevas 5% de la jara interezo de la kapitalo. La poŝtadreso de la Fondaĵo estas tiu de la Centra Oficejo de UEA.
La iniciatintoj garantias disponigon de la rento de la baza kapitalo de € 100.000, - por periodo de 5 jaroj (de 2003 ĝis inkluzive 2007). La renton ili disponigas unufoje jare en aprilo, ek de 2004. En aprilo 2008 la iniciatintoj aŭ iliaj posteuloj decidos pri plilongigo de la kontrakto (aŭ ne), interkonsente kun la ĝenerala direktoro de UEA.
La donacintoj de la komenca kapitalo:
Els ten Hagen-Renses, Hans Bakker, Ans Bakker-ten Hagen
En la nomo de Universala Esperanto Asocio:
Renato Corsetti, prezidanto
Trevor Steele, ĝenerala direktoro
Rotterdam, 2003-08-01