Tiu ĉi premio estas fondita en la jaro 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj titolita "Premio Onisaburo Deguchi", honore al la kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en la jaro 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton, kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Pri la Premio respondecas la Estraro de Universala Esperanto-Asocio (ĉi-poste UEA), laŭ speciala aranĝo pri la fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA.
La Premio celas regule distingi la plej meritajn agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn) kaj projektojn, kiuj aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de Zamenhof kaj instruoj de Onisaburo Deguchi. Samtiel, la Premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de Universala Esperanto-Asocio, kies Statuto (art. 3ĉ) invitas "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."
EPA garantias la fonduson de la Premio kaj donacas al UEA ĉiujare egalvaloron de 1800 (mil okcent) eŭroj por la gajninto de la Premio. Pri tio ĉi EPA kaj UEA subskribis apartan interkonsenton.
La Estraro de UEA aŭ mem aljuĝas la Premion aŭ nomas apartan juĝkomisionon, kiu - simile al la Estraro mem - estu kiel eble plej internacia laŭ sia konsisto. La principojn kaj la proceduron de la aljuĝo de la Premio difinas la Estraro de UEA, kaj anoncas ilin en la revuo "Esperanto".
La Premio, kiu konsistas el la diplomo "Premio Onisaburo Deguchi" kaj monsumo de 1800 (mil okcent) eŭroj, estas publike transdonata ĉiujare en la kadro de la Universala Kongreso de Esperanto. Anonco pri la gajninto de la Premio aperas en la revuo "Esperanto".
La gajnintoj de la Premio rajtas daŭre uzi la nomon de la Premio. Ili devas raporti al la Estraro de UEA pri la evoluo de la premiita agado aŭ projekto, kvankam la utiligo de la premia mono por progresigo de la koncerna aktiveco restas plene en la manoj de la gajninto mem.