Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontaktu nin
starta paĝoUEA internedokumentojmaterialoj de uk-2003 › fondaĵo Grabowski

Fondaĵo Grabowski

La listo de premioj kaj subvencioj de Fondaĵo Grabowski, anoncitaj dum la Universala Kongreso en Gotenburgo

Premioj

  1. 750 us.dol. al: Li Shijun (Ĉinio), plumnome Laŭlum. Esperantisto de 1940, multjara vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, li iĝis 80-jara en 2003. Li edukis multajn esperantistojn, interalie per la verkoj Konversacio de Esperanto (1964), Unua ŝtupo de Esperanto (1984), Esperanto-kurso por memlernantoj (2 vol., 1985, 1989), Elementa kurso de Esperanto (por televido, 1989), 222 simplaj versaĵoj por komencantoj (1995) kaj per kunkompilado de Esperanto-ĉina vortaro. Per tradukoj li proksimigis al eksterlandanoj la ĉinan literaturon, ekz. la eposon Aŝma (1964), la klasikan novelaron Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Songling (1994), la antologieton Ĉinaj klasikaj poemoj ilustritaj (1990), la dramon Qu Yuan de Guo Moruo (1987), du romanojn de Bakin, Aŭtuno en la printempo (1982) kaj Frosta nokto (1990). Li kuntradukis la verkojn Noveloj el antikva Ĉinio (1998), Ĉina antologio (2 vol., 1986, 1989) kaj Noveloj de Lusin (1974).
  2. 400 us.dol. al SAT-Amikaro (Francio) pro ĝia grava kontribuo al la aperigo de franclingvaj libroj ĉe neesperantistaj eldonejoj. La plej konata estas Zamenhof-biografio kunverkita de Henri Masson, la ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, L`homme qui a défié Babel (1995), kiu en 2001 aperis ankaŭ en Esperanta versio (La homo, kiu defiis Babelon).
  3. 250 us.dol. al Mikaelo Bronŝtejn (Rusio) pro lia multflanka verkado kaj lia kontribuo al la parola kulturo de Esperanto, aparte pro liaj kantoj, per kiuj li ĝojigis jam la sovetianojn kaj poste la partoprenantojn de Universalaj Kongresoj (ili estas aŭdeblaj sur pluraj kompakt-diskoj). Al liaj verkoj apartenas Legendoj pri SEJM (1992, 1998), Oni ne pafas en Jamburg (1993), Jen, denove (1998) kaj la poemaro Du lingvoj (2001). Li tradukis tri scienc-fikciajn romanojn de fratoj Strugackij kaj kuntradukis poemarojn de Puŝkin kaj Brodskij.

Subvencioj

  1. 570,76 us.dol. al Litova Esperanto-Asocio – pro la modela zorgado pri la aperigo de esencaj libroj pri Esperanto kaj la lingva problemo en la litova lingvo.
  2. 244,61 us.dol. al Eldonejo Bero (antaŭe en Kalifornio, nun en Rotterdam), kiu dum sia 12-jara ekzisto eldonis pli ol 15 ne ampleksajn, sed atendindajn librojn, de konataj aŭtoroj, ekz. Georgo Kamaĉo, Gonçalo Neves, Josip Velebit, Carmel Mallia, Teodoro Schwartz (Soros), István Nemere kaj laste István Ertl.
Lasta ŝanĝo:
2002-09-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/uk2003/grabowski.html