La organiza strukturo de UEA
UEA havas iom komplikan strukturon. Tio estas la rezulto de kompromiso el
la jaro 1933, kiam la malnova UEA kiu havis nur individuajn membrojn
akceptis esti ankaŭ tegmenta organizaĵo por la landaj asocioj.
Tiuj du strukturoj nun ekzistas unu apud la alia, kaj ambaŭ ludas gravan
rolon.
Landaj asocioj
UEA havas 67 aliĝintajn landajn asociojn, el ĉiuj
kontinentoj. La landaj asocioj devas esti "laŭorde organizitaj kaj vaste
malfermitaj al la civitanoj de sia lando", kaj devigas sin respekti la Statuton
kaj regularojn de UEA. Ili devas havi minimume 25 membrojn kaj montri konstantan
aktivecon por Esperanto. La membroj de la aliĝintaj landaj asocioj estas
"aligitaj" membroj de UEA, krom se ili rekte aliĝas al UEA kiel individuaj
membroj. Aligita membreco estas esence simbola.
Individuaj membroj
En 2006 UEA havis 6066 individuajn membrojn en 117 landoj. La kotizoj de la
individuaj membroj konsistigas ĉ. 45% de la enspezoj de UEA; esence,
do, ili ebligas la ekziston kaj funkciadon de la Asocio.
La individuaj membroj de UEA kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn, estas
samtempe kaj aŭtomate membroj Tutmonda esperantista Junulara Organizo
(TEJO), la junulara sekcio de UEA.
Fakaj Asocioj
Krom landaj asocioj, ankaŭ Fakaj Asocioj rajtas aliĝi al UEA, se
ili estas neŭtralaj (rilate al politiko, religio ktp.), internacie aktivaj,
vaste malfermitaj al civitanoj de ĉiuj landoj, kaj havas almenaŭ
25 membrojn. UEA havas 7 aliĝintajn fakajn asociojn. Krome, 34
aliaj fakaj asocioj, neŭtralaj kaj neneŭtralaj, subskribis
kontrakton pri kunlaboro kun UEA.
UEA havas malfermitan, demokratian gvidstrukturon. Ĉiuj aliĝintaj
asocioj kaj individuaj membroj estas reprezentataj tie. La grandaj distancoj
tamen kunportas problemojn de komunikado kaj partopreno, kiujn ĉiu
aktivulo spertas.
Komitato de UEA
La supera gvidorgano de UEA estas la Komitato. Iusence ĝi estas la "parlamento"
de la Esperanto-movado. Ĝi estas elektata ĉiun trian jaron (2007,
2010, ...). La Komitato kutime kunsidas nur unufoje jare, dum 9-12 horoj,
kadre de la Universala Kongreso.
La strukturo de la Komitato spegulas strukturon de UEA kiel tuto. Estas
tri specoj de Komitatanoj:
Ĉiu aliĝinta landa aŭ faka asocio kun pli ol 100 membroj
rajtas elekti unu Komitatanon A; asocioj kun pli ol mil membroj rajtas elekti
unu plian komitatanon por ĉiu komencita milo da membroj. Aldone, TEJO
elektas du komitatanojn (temas entute pri ĉ. 60 Komitatanoj A). La
individuaj membroj rajtas elekti unu Komitatanon B por ĉiu komencita
milo da individuaj membroj (en 2007 tio signifis 7 Komitatanojn B). La Komitatanoj
A kaj B rajtas elekti pliajn Komitatanojn C ĝis kvarono de sia propra
nombro (t.e. ĉ. 14 Komitatanoj C). La ideo estas, ke tiuj estu homoj
speciale aktivaj aŭ spertaj pri la agado de UEA. Ĉiuj komitatanoj
A, B, C estas egalrajtaj inter si; la litero indikas nur la manieron de
elektiĝo.
Estraro de UEA
Ĉar la Komitato kunsidas nur unufoje jare, ĝi elektas pli malgrandan
grupon de komitatanoj, kiu okupiĝas pri la tutjara gvidado de la Asocio.
Kutime temas pri sep homoj, inkluzive de la Prezidanto,
unu aŭ du Vicprezidantoj, kaj Ĝenerala sekretario. Ĉiu estrarano
respondecas pri difinita parto de la agado de UEA. La Estraro kutime kunsidas
dufoje jare, kaj la Prezidanto kaj Ĝenerala Sekretario vizitas la Oficejon
de UEA unu aŭ du pliajn fojojn dum la jaro.
Komisiitoj
La Komitato kaj la Estraro rajtas taski homojn (ne nur komitatanojn) pri aparta
laborkampo. UEA kutime havas kelkajn komisionojn (ekzemple pri la Belartaj
Konkursoj) kaj dudekon da komisiitoj (ekzemple pri infanaj aferoj, turismo,
Unuiĝintaj Nacioj k.m.a.).
Nek komitatanoj nek estraranoj nek komisiitoj ricevas salajron aŭ
honorarion pro sia laboro. Komitatanoj ne devas pagi aliĝkotizon al
la Universala Kongreso. Estraranoj kaj komisiitoj povas ricevi kompenson
pro korespond- kaj vojaĝkostoj.