Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 1996 › supersignoj

IKU 1996, Prago

Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26

Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj

J.C.Wells (Londono)

El vidpunkto de la lingvisto, ortografio estas vere ne tre grava parto de lingvo. Sed por la ordinara persono ĝi povas ŝajni tre grava. Kial? Ĉar ĝi estas videbla, tuj je la unua impreso. Ĝi kaptas la okulon de la publiko. Aliaj lingvaj elementoj povas esti multe pli gravaj, sed ne estas tiel facile observataj. Ne same tuj frapaj estas la sintakso de iu lingvo, ĝia morfologio, ĝia semantiko, ĝia pragmatiko, eĉ ne ĝia fonetiko. Ĉirkaŭ ni, nun kongresantoj en Prago, troviĝas ĉie la ĉeĥa lingvo: kaj ĉiu vidanto rimarkas la frapan supersigno-abundon, kiu ornamas la ĉeĥajn literojn. Ni scias, ke tiu, kiu unue renkontas Esperanton, same rimarkas la ĉapelitajn literojn, la c kaj diversajn aliajn kun cirkumflekso, la u kun hoketo.

Esperanto kaj la ĉeĥa lingvo ne estas la solaj, kiuj ekspluatas tiun rimedon. En diskuto pri la ĉapelitaj literoj de Esperanto, Zamenhof aludas al la influo de la pola alfabeto, kun "diversaj literoj supersignitaj, trasignitaj kaj subsignitaj". Mi decidis do prezenti al vi prelegon pri tiu temo de supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, aŭ (kiel ni povas nomi ilin kune) kromsignoj (oni diras ankaŭ: diakritikoj). Kiel la ortografioj de diversaj lingvoj ekspluatas la eblecon uzi kromsignojn por modifi la ordinarajn literojn?

Unue, tamen, ni devas starigi alian demandon: kial utilas uzi kromsignojn? Respondo: esence pro tio, ke ekzistanta alfabeto ne sufiĉas por lingvo al kiu oni volas apliki ĝin. Se temas pri la latina alfabeto, ĝi estis pli-malpli adekvata por prezenti la prononcon de la latina lingvo, sed ĝi renkontas problemon kiam temas pri lingvoj, kies fonetiko enhavas sonojn, kiujn la latina ne konis. Ekzemplo estas la sono [ŋ ], kiun diversaj lingvoj prezentas per ng; aliaj estas la sonoj [ƒ , tƒ ], kiujn Esperanto prezentas per la literoj ĉ kaj ŝ. Kromsignitaj litetoj estas unu el la eblaj manieroj ripari la mankojn de la alfabeto kaj tiel solvi la problemon.

Tamen, ĝi ne estas la sola. Ni konsideru sinsekve la diversajn manierojn, kiujn oni trovis por elturniĝi, se la ordinara alfabeto ne sufiĉas.

Unue, oni povas uzi specialan literkombinon. En la germana vorto singen la literoj <ng> respondas al la unuopa sono [ ŋ], velara nazalo. (En ĉi tiu skriba versio de la prelego mi prezentas per la Internacia Fonetika Alfabeto la sonojn, kiujn en la viva prelego mi simple prononcas.) Tiu sono ne estis fonemo de la latina, kaj la latina alfabeto ne havas por ĝi literon. Per <ng> la germana ortografio riparis tiun mankon. Same validas por la angla (ekzemple: sing) kaj diversaj aliaj lingvoj. Tia kombino de du literoj por unu sono nomiĝas digramo.

Alia konata digramo de la latina alfabeto estas < ch >. Tiu digramo estas uzata en diversaj latinlingvaj ortografioj, sed kun tre diversaj signifoj. En la angla ĝi respondas plej ofte al esperanta ĉ, en la franca al ŝ, en la germana al ĥ; en la itala ĝi montras, ke la litero c konservas sian ordinaran sonon k antaŭ vokalo, kie alie ĝi estus interpretita kiel ĉ. La sono [ŋ ], palatala nazalo, estas prezentata en la franca kaj itala per la digramo < gn >, sed en la portugala per < nh >. La palatala lateralo, [λ ], estas prezentata en la hispana per la digramo <ll> (aŭ eble mi diru, estis: ĉar pli kaj pli la hispanparolantoj ne plu uzas tiun sonon); sed en la itala per < gl >, kaj en la portugala per < lh >. Kaj tiajn ekzemplojn oni povas ankoraŭ multigi. Ankaŭ en Esperanto ni povas elturniĝi, kiel vi scias, per la Zamenhofa digramo < ch > anstataŭ <ĉ> (aŭ nun, ekzemple en la TutTera Teksaĵo kaj por retpoŝto, oni ofte uzas la digramon <cx>, kiu (i) estas ne miskomprenebla kaj (ii) konservas la ĝustan alfabetan ordon ĉe alfabetigo).

Dua ebleco estas krei novan literon kaj ĝin aldoni al la alfabeto. Eventuale tiu litero povas esti bazita sur litero ekzistanta. Tiel ekzemple por la ortografio de la Islanda oni aldonis la literojn < æ þ ð>. Por diversaj lingvoj de Ganao, inter ili por la lingvo Gā , oni aldonis novajn literojn < η ε >, prenitajn el la Irrternacia Fonetika Alfabeto. Ankoraŭ en okcidenta Afriko, por la ortografio de la haŭsa lingvo oni aldonis hokitajn <b d k>. La vjetnama ortografio arnpleksas ne nur amason da kromsignitaj literoj, sed ankaŭ la specialajn hokitajn vokalliterojn <o'> kaj <u' >. Por la groenlanda oni siaternpe alprenis < >, kvankam nun por la koncerna sono (uvularo) oni uzas la pli simplan < q >.

La distingo inter nova litero kaj digramo ne estas ĉiam tre klara. Jam la islanda <æ> montras la heziton: ĉu ĝi konsistas iel el <a> plus <e>, aŭ ĉu ĝi estas nova litero? Simile por la franca <oe> kaj la germana<ß>.

Ankaŭ en la historio de la latina alfabeto, kiel nun normigita, ekzistas interesaj punktoj. Jam en la klasika romia epoko mem oni kreis la diferencon inter <C> kaj <G>, kiu en la kornenco ne ekzistis. La distingo inter majusklo kaj rninusklo estas mezepoka: ĝi ne estis konata en la klasika periodo. La diferencoj inter <I> kaj <J>, kaj inter <U> kaj < V > estas relative modernaj; same ankaŭ la nova litero vavo aŭ ĝermana vo, <W >.

Flanke, oni povas mencii ke en la rnoderna epoko ekzistas aliaj skribsignoj (mi ne diras: literoj), per kiuj oni pligrandigas la latinan alfabeton. Mi pensas, ekzemple, pri la kaj-signo <&>, pri la procento-simbolo < % >, pri la po-simbolo/simiovosto/heliko < @ >, pri la usona numero-signo <#>, kaj eĉ pri la dividstreko </> kaj la krisigno < ! >, kiuj lastaj estas uzataj alfabete (por prezenti klakojn) en kelkaj linvoj de suda Afriko.

La tria ebleco por ripari la mankojn de alfabeto estas la ĉeftemo de mia unua prelego: pliampleksigi ĝin per aldono de kromsigno ĉe ekzistanta, ordinara litero, por tiel krei novan, kromsignitan, literon.

Ni devas eble pli detale difini, kio estas kromsigno (diakritiko). Ĉu ekzemple la supra punkto ĉe la litero <i > estas kromsigno? Tie ni devas apliki la lingvistikan principon de opozicio (kontrasto). Pro tio, ke la ordittara latina alfabeto ne enhavas literon <i> sen tiu punkto, sekvas ke la punkto estas nedistinga elemento en la litero <i> (kaj simile pri <j>). Do ni ne kalkulas ĝin kiel kromsignon. Aliflanke por la turka ortografia reformo de la 1920aj jaroj oni kreis novan literon, precize la senpunktan <ı>, tamen konservante ankaŭ la ordinaran < i >. Samtempe oni kreis majusklan punktohavan <İ> por esti parulo de < i >, konservante la senpunktan < I > kiel la majusklan parulon de la nova <ı>. Por tiu reformita alfabeto turka oni ja povas rigardi la supran punkton de <i> kiel kromsignon.

Cetere mi petas vin pardoni, ke mi limigas la nunan diskuton al la latina alfabeto. La principoj estas tute ĝeneralaj. Al la granda listo de latinalfabetaj kromsignoj, kiun mi nun detaligos, oni povas kompari egale la punktojn, kiujn oni trovas en arabaj literoj, aŭ la kromsignoj kaj " en la japana ortografio.

Kiel unu lasta prepara konsidero, mi volas diri kelkajn vortojn pri la apostrofo <'>. Tiu signeto ordinare ne staras super, tra, aŭ sub alia litero; sed el pluraj vidpunktoj ĝi havas rolon similan al la rolo de kromsigno. Jes, en rnultaj lingvoj ĝi estas uzata por montri forigitan literon: tiel ni uzas ĝin ĉe elizio en Esperanto (al la mond' eterne militanta; kiel akvo de l' rivero), kaj tiel oni uzas ĝin en la angla (isn't, we'll, Bob 's, sizzlin') kaj en la franca (c'est, l'eau). Sed kelkfoje ĝi havas rolon, kondutante kvazaŭ kromsigno: ekzemple en la svahila, kie < ng' > indikas unuopan sonon [ŋ], kontraste kun la senapostrofa litersinsekvo <ng>, kiu indikas du sonojn, nazalon plus (g). Simile estas ĉe la bretona <c'h> (ĥ). (Komparu la punkton en kataluna < ŀ >, kiu same indikas ke ne temas pri digramo.)

La apostrofo rolas kiel ordinara alfabeta litero en kelkaj aliaj ortografioj, indikante la glotan plozivon [? ], ekzemple kiam oni skribas la indiĝenan nomon de Havajo Hawai'i. Tiel oni uzas ĝin en latinigo (aliliterigo) de la araba, kie oni cetere ankaŭ uzas inversan apostrofon < ` > por prezenti la faringalon [ ς].

Kiel ni vidos baldaŭ, la apostrofo estas varianto de la vera kromsigno en la skribsignoj < ď ť ľ >.

Ekzistas kelkaj hezitoj ĉe la demando, kio estas "aparta litero". En iuj ortografioj digramoj estas kalkulataj kiel apartaj literoj, tiel ke ekzemple en alfabeta ordigo < ch > ordiĝas post < c >, antaŭ < d >, anstataŭ inter < ce > kaj < ci >. En la kimra alfabeta ordo, la digramo < ng > venas inter < g > kaj < h >. En la nederlanda la digramo < ij > estas ofte skribata en speciale dense ligita formo, < IJ >; foje ĝi povas esti anstataŭata de ipsilono, <y>. Same ĉe kromsignitaj literoj leviĝas la demando pri alfabeta ordigo: ĉu temas pri la sama litero, indiferente ĉu kun aŭ sen kromsigno, aŭ la kromsignita litero estas rigardata kiel alia litero ol la simpla, kaj eventuale havas alian alfabetan lokon. Tiel en la germana, ekzemple, ä estas alfabetigata kvazaŭ ĝi estus simpla a, dum en la sveda ĝi viciĝas kiel aparta litero je la fino de la alfabeto.

Kromsigno estas signo metita super, tra aŭ sub litero, por montri sonon alian ol tiu, kiun montras la sama litero sen la marko. Ĝi povas esti supersigno, trasigno aŭ subsigno.

Ni konsideru unue la supersignojn. Ni komencas per la akuto, nomata ankaŭ la dekstra korno. Ĝi estas uzata en la hispana, á é í ó ú, por montri vokalon akcentitan ne laŭ la ordinara regulo. Sed en la ĉeĥa ortografio ĝi indikas longecon de la vokalo, á é í ó ú ý. Same en la irlanda ĝi montras vokallongecon. Kaj same en la slovaka; sed en tiu lasta lingvo ankaŭ la konsonantoj r kaj l povas esti longaj, kaj konsekvence oni skribas ilin per akuto, ŕ ĺ. Ekzistas amaso da aliaj aplikoj de tiu sama supersigno. En la franca é ĝi indikas, ke la vokalo estas duonmalvasta (duonfermita). En la pola ó ĝi indikas tute malvastan vokalon [u]. Ĉe la polaj konsonantliteroj ć ń ś ź ĝi indikas la `palatalizon' de la sono. En la islanda á ĝi prezentas diftongon [ai]. En la vjetnama ortografio ĝi indikas altan tonon de la voĉo; same la lingvistikistoj ofte uzas ĝin por indiki altan tonon, precipe en analizo de afrikaj lingvoj. Sed pli frue la fonetikistoj uzis ĝin por figuri leviĝantan tonon, kaj tiun sencon ĝi havas en la konata latinigo de la moderna norma ĉina lingvo, Pinyin, en kiu ĝi indikas la duan tonon, tiun kiu moviĝas supren. Laste ni notu, ke en la nederlanda oni uzas akuton por montri emfazon: ekzemple, se oni volas emfazi la vortojn na, een, voor oni skribas één, ná, vóór. Foje oni trovas tiun uzon ankaŭ en Esperanto (ekzemple: káj), tamen plej ofte nur ĉe nederlandaj aŭtoroj.

La spegulita formo de la akuto estas la malakuto. Ĝi estas uzata en la franca ortografio ĉe č por montri ke la vokalo estas duonvasta (duonmalfermita), sed ĉe franca ŕ kaj ů ĝi estas tute arbitra, servante nur por krei skriban diferencon inter vortparoj same prononcataj, ekzempte ou (aŭ) - (kie). En la itala kaj kataluna ortografioj à è ò prezentas akcentitan vokalon, samtempe indikante ĉe la du lastaj, ke temas pri vokalo duonvasta. Tamen en la ortografio de la skotgaela ĝi ludas la saman rolon, kiel en la irlanda kaj ĉeĥa ludas la akuto, nome por indiki longecon. En la vjetnama ĝi montras tonon, nome malaltan; same ĝin uzas por malalta tono la lingvistikistoj. Sed en la ĉina latinigo pinyin la malakuto indikas falantan tonon, la 4-an tonon, kiu moviĝas suben.

Ni turnas nian atenton nun al supersigno, kiun en Esperantujo ni bone konas: al la cirkumflekso. La neesperanta mondo tamen konas ĝin pli pro la franca ortografio, en kiu la supersignitaj vokalliteroj â ê î ô û indikas historie perditan konsonanton, ekzemple fête responda al Esperanta festo, latina festa. En la kimra ortografio ĝia rolo estas montri la longecon de vokalo en kazoj kiam tiu longeco ne estas aŭtomata sekvo de la pozicio en la vorto. Ĉar la kimra uzas ankaŭ < w > kaj < y > por figuri vokalojn, oni trovas en la skribo de tiu lingvo ne nur â ê î ô û sed ankaŭ ŵ ŷ. En la portugala la cirkumflekso ĉe ê kaj ô indikas vokalon duonmalvastan, do [ , ]; same en la ortografio de la vjetnama, en kiu oni uzas ankaŭ â por montri centran vokalon [Λ]. Kaj pri la ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ de Esperanto vi certe scias, ke temas pri [tƒ dэ x э), do plejparte pri alia artikulacia loko ol la (ts g h j s] indikitaj de la sensupersignaj <c, g, h, j, s>.

Se akuto estas dekstra korno, kaj malakuto estas maldekstra korno, do ambaŭ kornoj kune (dukorno) prezentas tion, kion ni multe vidas en la ĉeĥa ortografio: specon de hoketo, kiun oni povus nomi ankaŭ kojno. La ĉeĥoj nomas ĝin háček, kaj tiu nomo iom disvastiĝis ankaŭ en la aliaj lingvoj inter lingvistoj. La ĉeĥa respondas al la ĉ de Esperanto, fonetike [tƒ ]; š ž respondas al Esperantaj ŝ, ĵ, do [ƒ , э ]. En ĉiu kazo temas pri palatoalveolaro. Ĉe temas pri palatala nazalo. Ĉe la vokallitero la ĉeĥa kojno indikas palatalizon de la antaŭa konsonanto. La de la ĉeĥa indikas sonon troviĝantan kredeble nur en la ĉeĥa, nome frikativan vibranton [ŗ]: ni vidas ĝin en la nomo de la komponisto Dvořák. Laste en la ĉeĥa ortografio oni havas majusklajn kojnoportajn literojn Ď Ť; sed la respondaj minuskloj estas ť ď, do kun intime ligita apostrofo. Tiuj literoj prezentas la sonojn [c j ], do palatalajn plozivojn, historie palatalizitajn dentalojn. La intimaj apostrofoj vidiĝas ankaŭ ĉe Ľ ľ por prezenti palatatizitan lateralon [l']. Usonaj kaj aliaj lingvistikistoj uzas ankaŭ <j> kun kojno, do j, por prezenti la saman sonon kiel Esperanta ĝ (IFA[dэ]); sed tiu uzo ŝajnas esti aplikata en neniu ordinara ortografio. La kojno estas uzata ankaŭ por indiki tonon en la ĉina pinyin ( ă ě ktp), nome la trian tonon, suben-supren. Lingvistikistoj tamen uzas ĝin ankaŭ por prezenti tonon leviĝantan (mataltan-altan).

Tre simila al la kojno estas alia hoko aŭ hoketo, nome tiu, kiun ni konas en Esperanto ĉe ŭ. Por klareco ni povus nomi ĝin bovlo. En Esperanto, kiel vi scias, ĝi prezentas duonvokalon, parton de diftongo aŭ, eŭ, kontraste kun la ordinara u kiu prezentas vokalon. En la etnaj lingvoj la bovlo aperas en la ortografio de la rumana kaj la vjetnama ĉe la litero ă, per kiu oni prezentas centran vokalon ( ). La sama sono estis pli frue prezentata en la malaja per ě, kvankam nun oni ne plu distingas ĝin disde ordinara e. La sola uzo de bovlo ĉe konsonanto ŝajnas esti la turka , kiu prezentas sonon historie frikativon sed hodiaŭ malpli forta (aproksimanto aŭ nulo). Ekzistas unu-du aliaj uzoj de la bovlo, sed en specialaj ortografioj, do ne ĉiutage uzataj. Ekzemple, en unu el la rivalaj tatinigoj de la korea ŏ ŭ prezentas malantaŭajn nerondajn vokalojn [ ι ]. Alia speciala uzo estas la fojfoja skribado de ă ĕ ī ŭ en la latina, por montri ke vokalo estas mallonga: tion oni faras interalie por pedagogiaj celoj.

Kiel oni montras, por la samaj pedagogiaj celoj, ke latina vokalo estas longa? Nome, per supera streko horizontala (aŭ: streko kuŝanta), jene: ā ē ī ū. La latva aplikas la saman rimedon en kvar kazoj (ā ē ī ū ), ankaŭ por prezenti longan vokalon. Sed en la ĉina latinigo pinyi ĝi indikas la unuan tonon, do altan ebenan tonon. En lingvistika uzo ĝi povas signifi ankaŭ, ke vokalo estas streĉita (tensia).

Ni jam diskutis la punkton ĉe la literoj < i > kaj <j >. Ĉu ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe aliaj literoj? La rekordo por la superpunkto kuŝas ĉe la malta ortografio, kiu enhavas ć ġ ż, respondantaj al ĉ ĝ z de Esperanto, do [t d3 z]. En la litova ortografio e prezentas duonmalvastan vokalon. En la pola ortografio la <z> povas esti ornamita ne nur per akuto sed ankaŭ per supera punkto; tiu i respondas pli-malpli al la ĵ de Esperanto, do IFA [3].

Pli disvastiĝinta ol la unuopa supera punkto estas dupunkto, nomata ankaŭ dierezo aŭ tremao. En la germana kaj la sveda ortografioj ä ö ü prezentas antaŭajn vokalojn [ε φ y]. En kelkaj aliaj lingvoj, inter kiuj la franca kaj hispana, oni uzas la superan dupunkton por montri, ke vokalo ne konsistigas parton de digramo, aŭ ne indikas parton de diftongo, sed ke ĝi estas aparte prononcata. Tiusence oni trovas de tempo al tempo ë ï ü ÿ. Tamen en la ortografio de la albana lingvo ë principe prezentas malklaran vokalon [ι ] (aŭ en la praktiko ofte estas silenta).

Ni scias, ke la hispanlingvanoj ĝenerale tre amas sian ñ, do <n> kun tildo. Tiu supersignita litero prezentas la palatalan nazaton, [η ]. Ni jam vidis, ke la portugala prezentas la saman sonon per la digramo < nh > ; nun la galegoj, kies lingvo estas iel meze inter la kastilia kaj la portugala, havas disputon ĉu skribi ñnh. En la ortografio de la bretona, ń havas alian uzon, nome por indiki nazaligon de la antaŭa vokalo. En la portugala ortografio la vokala nazaligo estas prezentata per tildo super la vokallitero mem, do ă ő. En la groenlanda oni faras same ankaŭ ĉe ã õ. Kiel fonetika kromsigno, en IFA, la tildo povas esti aplikata tre ĝenerale por indiki nazaligon. Tamen en la estona ortografio ő indikas ne nazalan vokalon sed nerondan. En la vjetnama la tildo indikas tonon altan kaj leviĝantan, samtempe glotalizitan, ekzemple .

Se unu akuto estas dekstra korno, kion ni povus diri pri du akutoj super la sama litero? Tiu duakuto estas uzata en la hungara ortografio, kiu enhavas la literojn , per kiuj ĝi tute logike indikas vokalojn longajn kaj antaŭajn, [ø: y:].

Konata litero en la ortografio de la sveda, la dana kaj la norvega estas la < a> kun supera ringo, ĺ. Ĝi prezentas vokalon o-similan, sed historie pli vastan. Aliflanke la supera ringo en la ĉeĥa indikas simple longan vokalon.

La lasta supersigno, kiun ni devas konsideri, estas specialaĵo de la vjetnama. Ĝi aspektas kiel eta demandosigno, sed sen la suba punkto, kaj mi proponas ke ni nomu ĝin agrafo. Mi bedaŭras, ke tiun kromsignon mia komputilo ne kapablas montri sur ekrano kaj presigi sur papero. En la vjetnama ortografio ĝi indikas tonon falantan-leviĝantan (suben-supren), samtempe kun voĉkvalito streĉita (tensia).

Per tio ni venas al fino de la supersignoj, kaj turnas la atenton al la trasignoj.

La unua trasigno estas la akuto. Kredeble vi konas la danan-norvegan literon ø, kiu povas esti konsiderata kiel o kun traakuto. Ĝi simbolas antaŭan rondan vokalon, por kiu la fonetika alfabeto uzas la saman simbolon, [ø]. Sed en la pola alfabeto la traakuto ĉe havas alian efikon: la tiel simbolata sono estis pli frue velarizita [ł ], sed nun fariĝis duonvokalo [w].

La sola alia trasigno, kiun konas la latina alfabeto, ŝajnas esti simpla horizontala streko kuŝanta. Ĝi estas trovebla en la kroata litero đ, kiu prezentas palatalizitan [dj]. La sama litero en la vjetnama alfabeto simbolas ordinaran [d]. Pri ĝia uzo en la samia (lapona) ortografio mi ne sukcesis informiĝi, nek pri la supozeble paralela t de tiu lingvo. En la malta, lingvo parenca al la araba sed skribata per latinaj literoj, oni uzas trastrekon en por presenti faringan frikativon.

Do la ĉapitro pri trasignoj estas tute mallonga, kaj ni povas tuj turni nian atenton al la subsignoj.

Kredeble la plej vaste konata subsigno estas la vostosimila cedilo, kiun oni vidas en la franca ç. Laŭ formo ĝi ne precize estas komo, sed similas al eta cifero 5 sen la supra streko. En la franca ĝi simbolas simplan [s], same kiel la ordinara c antaŭ ie. La sama litero estas uzata en la moderna turka ortografio, sed por tiu lingvo ĝi simbolas la sonon, kiun en Esperanto oni skribas per ĉ, nome la palatoalveolaran afrikaton [tƒ]. En la turka oni trovas cedilon ankaŭ ĉe ş, paralele al Esperanta ŝ, [ƒ ]. Tiu litero siavice estas uzata ankaŭ en la rumana, samsence; sed la rumana ortografio aldonas cedilitan kun valoro de dentala afrikato, same kiel Esperanta c, [ts]. En la latva oni aplikas la cedilon eĉ pli vaste, por simboli diversajn palatalajn aŭ palatalizitajn sonojn: ķ ļ ņ ŗ. Troviĝas ankaŭ majuskla Ģ, sed por la responda minusklo oni metas la kromsignon en supera pozicio, do ģ. Oni vidas la kialon: ĉe litero jam etendiĝanta sub la skriblinion mankas spaco por meti subsignon. Cetere (se mi estas ĝuste informita) la suprenŝovita cedito ĉe g en la latva ankaŭ speguliĝas kaj transformiĝas en malfermo-citilon.

Dua subsigno estas la vera vosto de la pola ortografio, nacilingve ogonek, kiun oni vidas ĉe la vokalliteroj ą ę . Ĝi prezentas vokalon kiu estas aŭ estis nazala. Sed en la najbara lingvo litova la vosto ĉe ą ę į ų simbolas simplan longecon.

La tria kaj lasta subsigno uzata eu la praktikaj ortografioj estas simpla punkto. Oni uzas ĝin ekzemple en la vjetnama, kie ĝi simbolas malaltan tonon kombinitan kun glotalizita aŭ streĉita voĉo. Ĝenerale en ordinaraj ortografioj oni ne amasigas plurajn kromsignojn ĉe unu sama litero: ekzemple oni ne metas samtempe cirkumflekson supre kaj cedilon sube. Sed la vjetnama ortografio, escepte, permesas tian amasigon de kromsignoj. Do oni havas ne nur a kaj o' sed ankaŭ a kaj multajn aliajn. Oni trovas la punktan subsignon ankaŭ en okcidenta Afriko, ekzemple en la joruba ortografio, en kiu s respondas al la ŝ de Esperanto, IFA [ƒ ], kaj e o simbolas vokalojn duonvastajn, prononcatajn kun langoradiko ne antaŭentirita. Tamen en la praktiko mi rimarkis, ke oni foje anstataŭigas tiun suban punkton de la joruba ankaŭ per subsigno aliforma, ekzemple per vertikala streko, s e o. Laste, ni trovas la subpunkton en aliliterigoj (latinigoj) de lingvoj uzantaj nelatinan alfabeton. Ekzemple oni uzas ĝin por latinigi la hindiajn literojn kiuj prezentas retrofleksan konsonanton, t d n s, kaj por latinigi la arabajn literojn kiuj prezentas tiel nomatan 'emfazan' konsonanton t d s, ĉe kiuj fonetike temas pri faringizo..

Tiel ni finas la katalogadon de kromsignoj uzataj en latinalfabetaj ortografioj. Ni lasas flanke la kromsignojn aplikatajn de fonetikistoj kaj de matematikistoj, kiuj estas ankoraŭ multaj aliaj. Prefere, ni turnu nian atenton laste al la praktikaj flankoj. Neesperantistoj ofte riproĉas al la Internacia Lingvo la supersignitajn literojn; reformistoj volis forigi ilin. Eĉ hodiaŭ troviĝas reformemuloj, kiuj supozas, ke reformi nian ortografion kontribuus serioze al atingo de la sopirata fina venko. Estas vere, ke tiuj ĉapeloj kaj hoketoj foje prezentis problemon por presarto kaj por la skribmaŝinoj. Oni trovis teknikajn solvojn: tajpistoj povis helpi sin per skribmaŝinoj kun mortaj klavoj, tipfandistoj povis krei, kaj presistoj povis aĉeti, la bezonatajn specialajn literspecojn. La tekniko antaŭenmarŝas, kaj ni frontis similajn demandojn ĉe komputitoj. En la komenco ĉiu ajn kromsigno prezentis problemon, ĉar la komputiloj povus uzi nur la skribsignojn de la 7-bita ASCII. Ankoraŭ por elektronika poŝto tiu limigo povas validi. Poste, uzante ĉe komputiloj la 8-bitan ASCII, oni bone prizorgis la kromsignitajn literojn de la okcidenteŭropaj ortografioj, sed ne por aliaj lingvoj. Nun pli kaj pli ĉio fariĝas ebla, ankaŭ nelatinaj alfabetoj. Por Esperanto ni havas eĉ embarason da solvoj: ĉe Macintosh jam longe ĉio estis ebla, dum por IBM-kongruaj komputiloj oni povas uzi WordPerfect, kiu kovras ĉion, eĉ se ne tre flekseble, aŭ pli bone, kaj por aliaj redaktiloj, akiri specialajn litertiparojn Truetype, ĉu Latin-3, ĉiu tiajn kiajn liveras Eventoj kaj aliaj. Ni eĉ havas, en Ĉapelilo, redaktosoftvaron kreitan speciale por Esperanto.

Jam ekzistas internacie interkonsentitaj normoj similaj al la usona ASCII sed por plej diversaj skribsistemoj. La 16-bita Unicode (Unikodo), ISO 10646, fiksis kodnumerojn, je la bazo dek ses, ne nur por la latina alfabeto sed ankaŭ por ĉio alia. La kodnumeroj etendiĝas de 0080 ĝis 00FF por la latina alfabeto sen supersignoj, poste kun supersignoj (0080..00FF Latin 1, 0100..017F eŭropa Latin, 0180..0IFF etendita Latin). Ĝi amplesas ankaŭ la alfabetojn cirilan, araban, hebrean, armenan, kartvelan, la skribsistemojn hindian, guĝeratan, panĝaban, tamilan, teluguan kaj aliajn, la skribsignojn japanajn (3000..30FF), korean, kaj ĉinan; kaj simbolojn por specialaj bezonoj, ekzemple la fonetikajn simbolojn de Internacia Fonetika Alfabeto (0250..02FF). Restas sole la problemo ke ĝis nun neniu surmerkatigis komputilon kapablan uzi la plenan gamon de Unikodo. Ĝi restas do normo internacie akceptita sed ankoraŭ ne efektivigita.

Vi rimarkos, ke ĉi tiun prelegon, kies teksto abundas je maloftaj kromsignoj, mi sukcesis krei per komputilo kaj ankaŭ presi. Efektive la kromsigna problemo, se ne ĉie solvita, almenaŭ estas solvata. La antaŭenmarŝo de la tekniko - presarto, skribmaŝinoj, komputiloj - sinsekve reliefigas kaj solvas tiurilatajn problemojn. Ni nun pasas el epoko, en kiu kromsigno estis problemo, al epoko, en kiu ĉio estas ebla.

Rimarkigo:

Por Internet ni ne sukcesis konservi ĉiujn kromsignojn, precipe la scienca fonetika alfabeto mankas. Tamen tiom pli ni povas ĝoji, ke Esperantaj literoj en la sistemo ekzistas ĉiuj.

Lasta ŝanĝo:
2003-04-24
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/1996/supersignoj.html