Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002kuriero5
La Bela songho de l'Omaro
La Bela Sonĝo
de l'Omaro

N-ro
5

Kongresa Kuriero de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto - Fortalezo, Brazilo
Vendredo, la 9-an de Aŭgusto 2002.

La Kongresa Temo dua kunsido

La dua kunsido pri la kongresa temo, "Diverseco ŝanco, ne minaco", traktis precipe la duan demandon sur paĝo 32 de la Kongresa Libro, "Kiuj estas la ĉefaj demandoj pri socia kaj kultura diverseco en via propra socio? Kion oni faras pri ili, kaj laŭ kiuj principoj?" Kvin personoj el Brazilo, Hispanio, Luksemburgio, Venezuelo kaj Aŭstralio partoprenis podian diskuton pri tiu temo por komenci la kunsidon kaj poste la tuta ĉeestantaro (pli ol cent homoj) dividiĝis en dek malgrandajn grupojn por pridiskuti la demandon. Ili estis petataj konsideri precipe la lingvan dimension de diverseco kaj por antaŭenigi la diskuton oni prezentis al ili gamon de manieroj trakti lingvan diversecon en difinita socio, ekde kompleta subpremo de difinita minoritata lingvo, tra malkuraĝigo, tolero, akcepto kaj subteno, ĝis aktiva disvastigo de la koncerna lingvo. Multaj landoj kaj mondopartoj estis reprezentataj en la diskutoj kaj ne eblas resumi ĉiujn opiniojn esprimitajn aŭ faktojn prezentitajn, sed kelkaj ĝeneralaj trajtoj ja estas citeblaj:

Humphrey TONKIN, Usono (KN 14) kaj Jane Edwards, Usono (KN 1075)

redaktofino por la venonta numero de "Esperanto"

La limdato por kontribuaĵoj (raportoj, fotoj, impresoj) taŭgaj por la kongresa numero de Septembro estos la 20-a de Aŭgusto.

ŝanĝetoj en la Programo...

- ELF-AREK, la Esperanto-Ligo Filatelista, invitas diverstemajn kolektantojn kunveni hodiaŭ, je la 17h00, ĉe la tabloj proksimaj de la benkoj en la mezo de Placo Fundamento.

Elda DÖRFLER, Italio (KN 523)

refondo de la Budhana Ligo Esperantista

Ĉiuj budhanoj kaj interesatoj pri budhismo estas kore bonvenaj al la kunveno, hodiaŭ, je la 12h00, en salono Almada, kiam estos refondita la Budhana Ligo Esperantista. Dum aŭtora duonhoro tuj antaŭe (11h30), G. Gällmo prezentos siajn libron "Kelkaj faktoj pri la budhismo" kaj tradukon de la Dharmo-pado.

Gunnar GÄLLMO, Svedio (KN 371)

Ekumena Diservo

KELI/IKUE informas, ke hodiaŭ, je la 18h00, Ekumena Diservo okazos en nia kongresa Placo Espero. Ĉiuj estas bonvenaj!

Marciano SCHAEFFER , Brazilo (KN 941)

rotarianoj

Dum la kongresa semajno, kvinmembra delegacio de diverslandaj esperantistaj rotarianoj vizitis du rotariajn klubojn en Fortalezo kaj tie prelegis pri Esperanto. Ankoraŭfoje evidentiĝis la granda malfermiteco de la Rotaria Movado por Esperanto kaj ankaŭ en Fortalezo multaj rotarianoj pretas lerni nian lingvon, se ni sendas al ili instruiston!

Rotario estas la plej granda NRO en la mondo, kiu subtenas ampleksan programon de humanitaraj projektoj en la kvin kontinentoj. Kun membroj en 163 landoj, Rotario ĝuas privilegian financan situacion, sed alfrontas enorman lingvan problemon! Esperanto estas tre simila movado, kun malmulte da mono sed kun bonega solvo de la lingva problemo! La "Strategia Plano" de R.A.D.E. (Rotaria Amikaro de E-istoj) antaŭvidas alveni al la 100-jara datreveno de Rotario (2005) kun serioza propono prezentata de pluraj Rotariaj Distriktoj pledanta por la uzo de Esperanto inter rotarianoj kaj precipe inter ties junaj membroj.

Giuseppe GRATTAPAGLIA, Brazilo (KN 526)

korekta adreso por "Le Monde diplomatique"

La adreso de "Le Monde diplomatique" antaŭe donita ne estas kompleta mankas la fina ".htm". Notu la korektan adreson: http://membres.lycos.fr/vilhelmo/lemondediplomatique.htm

Vilhelmo LUTERMANO, Francio (KN 772)

oni preparu la E-movadon por estontaj idaroj!

Kiel instrui Esperanton al infanoj? Kiujn instruhelpilojn vi povas uzi? Per kiu metodo? Se vi interesiĝas pri la temo, vizitu la budon de Brazila Esperanto-Ligo dum la Kongreso (de la 10h00 ĝis la 17h00) kaj parolu al Alcione KORITZKY aŭ Celso LIMA. Post la Kongreso, skribu al Tv. da Floresta, 32 casa 1 Sepetiba, BR-23545-400 - Rio de Janeiro-RJ.

amikaro de Bruno Gröning

Triafoje estos la ebleco ekscii pri la "saniĝo per spiritaj fortoj" kaj praktiki la akcepton de la saniga forto laŭ instruoj de Bruno Gröning. Do la prelego de Detlef Meier ne estas nur por aŭskulti sed ĉefe por mem sperti kaj tiel konvinkiĝi. Ankaŭ saniĝintoj raportos pri siaj spertoj. La prelego ree okazos hodiaŭ, je la 12h30, en salono Lorenz.

Detlef MEIER., Germanio (KN 450)

amika rondo de partneroj kaj kontakturboj

Hodiaŭ, je la 16h00 16h30, apud la malgranda podio (ĉe la arta ekspozicio), oni kunvenos por pritrakti du temojn: 1) Parko de la Mondo en Malborko/Pollando, je la 10.09.02 inaŭguro de memorŝtonoj kun arboj i.a. por Neubrandenburgo kaj fare de L. Zaleski-Zamenhof por Francio. 2) interkonsento pri informado kaj kunlaboro inter E-radiostacioj (Pekino, Havano/Kubo, Neubrandenburgo ktp.) kaj inter gazetoj (Brazila E-isto, Litova Stelo ktp.).

Hans-Jürgen FOTH, prezidanto de Esperanto-Klubo Neubrandenburg, Germanio (KN 94)

Ateisma forumo

"Ateismo en la nuna mondo" estos la temo de Forumo okazonta hodiaŭ je la 15h15 en salono Lorenz. Estos intervenoj pri ateisma edukado de infanoj, pri scienco kaj religio kaj pri religiaj tendencoj en proksima oriento.

Claude NOURMONT, Luksemburgio (KN 515)

Oomoto

Hodiaŭ okazos Oomoto-meso en salono Lapenna, je la 9h00, en la tria fakkunsido.

saniĝo per spiritaj fortoj

En la prelego estis prezentita la vivo de s-ro Bruno Gröning (1906-1959), la plej fama saniganto de Germanio, kaj el lia instruo la ĉefa enhavo por ligi sin al la akcepto de la Dia saniga vivoforto. Poste raportis s-ro Detlef Meier pri sia saniĝo de perturboj de la manĝkutimoj kaj deprimoj. S-ro Harald Hombach pri sia saniĝo de dorsodoloroj. Ankaŭ eblas partopreni tiun prelegon ĵaŭde kaj vendrede je la 12h30 en salono Lorenz.

Detlef MEIER., Germanio (KN 450)

dankesprimo de Michela Lipari, UEA-estrarano pri Landa Agado

Mi dankas iujn kongresanojn, kiuj bonvolis finance kontribui por subteni la partoprenon en tiu i de du latinamerikaj gesamideanoj! Oni ne forgesu, ke Fonda5o Ameriko de UEA damre bezonas rimedojn por pluraj subtenindaj projektoj tra la kontinento. Vizitu :
http://www.geocities.com/espameriko

Esperantologia Konferenco: la kulturo de Esperanto

Hodiaŭ, de la 14h00 ĝis la 16h45, okazos la Esperantologia Konferenco en salono Almada. La ĉi-jara temo estos la kulturo de Esperanto. Podian diskuton pri la nuna stato de la Esperanto-kulturo partoprenos inter aliaj Gersi Alfredo Bays (eldonisto de "Fonto"), Stano Marĉek (redaktoro de revuo "Esperanto"), Syôzi Keiko (komitatano de UEA el Japanio), Vida Jerman (aktorino) kaj Barbara Pietrzak (Esperanto-redakcio de Pola Radio). Poste oni pridiskutos kion UEA devas fari por antaŭenigi la Esperanto-kulturon. Estas bonvenaj ĉiuj personoj, kiuj interesiĝas pri la Esperanto-kulturo en plej vasta senco, ĉu kiel esperantologoj, ĉu kiel efektivaj partoprenantoj en la kulturo per aĉeto de libroj, legado de gazetoj kaj parolado de la lingvo. Gvidos la konferencon Humphrey Tonkin.

Aŭtoraj Duonhoroj, ĉe la Libroservo

Vendrede

(matene): Gunnar GÄLLMO

(posttagmeze): LEE Chong-Yeong

IKU7: la inkaa astronomio

Preleginte pri la fascinaj linioj de Naska (Peruo) Amri Wandel donis al la 135-nombra spektantaro la bonan novaĵon pri la apero de nova Almanako (ĉi-foje temanta precipe pri la sunsistemo). Helpe de lumbildoj Wandel esploris la plurajn teoriojn kiuj provas klarigi la celon de la linioj (el kiuj la plej akceptata estas tiu de astronomia kalendaro). Poste li rakontis pri la "forkego de Pisco", la suntemplo (laŭ kelkaj, astronomia observatorio) en Maĉu Pikĉu (ambaŭ en Peruo) kaj pri la granda idolo de Tiahuanaco, situanta en Bolivio. Ankaŭ li menciis la modernajn grandajn teleskopojn en la nordo de Ĉilio. Fine, Wandel respondis demandojn kaj komentis la informojn donitajn de spektantoj, konkludante ke la sugesto de Erich von Däniken (laŭ kiu la linioj indikas viziton de eksterteraj "dioj") eble estas la plej fantazia teorio, sed certe eblas pli simplaj klarigoj.

Aŭkcio

Hodiaŭ, je la 14h30, en salono Hodler, okazos novspeca AŬKCIO. Nepre venu vi povos akiri valoran objekton per minimuma mondono! Sed nepre venu kun tuj donebla mono. Akireblos vere valoraj, maloftaj esperantaĵoj. La mono, kiun la proponintoj donos, iros al la Fondaĵo "Lingvo de Paco" (Irano/Afganio). Gvidos la Ĝenerala Direktoro de UEA Trevor STEELE.

amerika agado

La publika kunsido de Amerika Agado disvolviĝis laŭ tre harmonia etoso kaj multaj havis la vicon paroli. Edvige Ackermann (Italio) rakontis pri sia unumonata vojaĝo tra Brazilo. Atilio ROJAS publike dankis al James REZENDE PITON pro multjara laboro en UEA-Komisiono por Ameriko. Li transdonis la reprezentantecon de tiu Komisiono en Brazilo al Maurício SIGNORINI PRADO (KN 688). Atilio parolis pri la starigo de la Amerika Oficejo en ĉambro de Brazila Esperanto-Ligo, en Brasilia, kaj anoncis sian anstataŭanton kiel nova komisiito de UEA por Ameriko: Adonis Saliba (KN 375), fondinto de la fama diskutlisto VEKI (aliĝoj ĉe http://www.esperanto.org.br/veki), Ankaŭ parolis Michela Lipari, estrarano de UEA por Landa Agado. Diversaj landaj movadoj prezentiĝis, kun raportoj pri siaj agadoj (Paragvajo, Haitio, Meksiko, Venezuelo, Kolombio, Nikaragvo) kaj ankaŭ Kubo, kiu organizos la 6-an Tutamerikan Kongreson en Marto 2004. Fine, Leonora TORRES (Meksiko) publike dankis al Atilio pro la laboro antaŭ la Komisiono. Nun li helpos aliajn landajn Komisionojn kaj plu estos konsilanto en la Amerika.

TADEN!

Prezidanto Jan Bemelmans (KN 779) skizis la historion kaj agadon de la Asocio de Nefumantoj al la dekopo kunveninta hieraŭ. Rob Moerbeek (sekretario) petis fortigon de la estraro kaj atentigis pri la nefum-afiŝetoj, en la "Verda Butiko". Petro Chrdle (KN 472) informiĝas pri la jura situacio en la unuopaj landoj. Pri la ingrediencoj de tabakfumo esploras s-no Naulet (KN 327). En pluraj grupoj Niza Kurterzwan (KN 109) sukcesis ĉesigi fumadon promesante florbukedon. Rob Moerbeek, Nederlando (KN 64)

ekplanu iri al Aŭstralio!

Esperantistoj bonvenigos vin ĉe la 19-a Aŭstralia Somerkursaro de Esperanto, 5-17 jan. 2003. Kvin niveloj de lernado kun profesiaj E-instruistoj, Marcel Leerveld, Grazina Opulskiene, Atilio Orellana Rojas kaj Franciska Toubale - plus distra kaj tre varia paroliga programo, inkluzive ekskursojn. Vizitu http://www.esperanto.org.au

Jennifer BISHOP, Francio (KN 415)

klubo de vojaĝantoj — virtualo iĝas realo

Prof-ro Boris KOLKER (Usono, KN 154) estas aŭtoro de Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (nur reta), Vojaĝo al Esperanto-Lando, kies rondo nomiĝas "Klubo de Vojaĝantoj". La retadreso estas kolker@stratos.net. Al la tre kompleta retkurso aliĝis dum la lastaj tri jaroj 20 homoj (el kiuj duono en Brazilo), el sep landoj. Ĝis nun ok diplomiĝis. Du tagojn antaŭ la ekveturo de prof-ro, la plej ĵusa diplomito kompletigis la ekzercaron de la lasta leciono. Ŝi, s-ino Lourdes Ribeiro Ulhôa (Brazilo, KN 943) fariĝis la unua kursano, kiu konkrete, enmane ricevis la diplomon de prof-ro Kolker.

La kursmaterialo fariĝis bela kaj modernaspekta ĵus eldonita libro, "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga Kurso kaj Gvidlibro por la Esperanta Kulturo", kiu rekorde vendiĝis dum la Kongresa semajno.

ATTAC

Dum la Strategia Forumo, kunordigita de la prezidanto de UEA, okazis informado pri Indiĝenaj Dialogoj (Bessie Schadee, KN 752) kaj pri la strategia signifo de Terminologia Agado (Wera Blanke, KN 762). Ankaŭ estis instigo al observado de la alternativa amasmovado ATTAC [atak]. Enkondukis Vincent Charlot (KN 430) kaj Wera Blanke. La diskuto rezultigis decidon, formi grupon, kiu serĉu diversnivele kontaktojn al la dinamike evoluanta, internacie kunlaboranta reto de homoj kun plej diversaj mondkonceptaj fonoj, kiuj kuniĝas tutmonde por defendi homajn rajtojn, demokration kaj kulturan diversecon kontraŭ altrudita desupre "globaligo". Informiĝu mem ĉe http://www.attac.org.

Wera BLANKE, Germanio (KN 762)

artistoj premiitaj

La premiitoj por la Kongresa UALE-Artekspozicio estas: Unua Premio s-ino Aparecida de Souza Araújo; Dua Premio Adalberto de Oliveira Pessoa; Honoraj mencioj Nilza M. Raszl kaj Renaud Hetmanek. Ĉiuj artaĵoj estas aĉeteblaj ĝis la fino de la Kongreso.

Marija ALMADA, Brazilo (KN 157)

ekzamenoj

En la Internaciaj Ekzamenoj ILEI/UEA sukcesis 9 personoj. Ni gratulas ilin!

Mireille GROSJEAN, Svislando (KN 449)

nemenciitaj en la Kongresa Libro pro teknika eraro...

Se ankaŭ via nomo kaj adreso mankas, aŭ malaktualas, kontaktu la redaktantojn de la Kongresa Kuriero!

1444 Renaud HETMANEK, Rio de Janeiro, Brazilo

laste aliĝis...

(KN) 
1466 Kiĥ EICHHOLTZ, Nederlando 
1467 Ulpiano VILLANUEVA, Peruo 
1468 Alcíone Nunes KORITEKY, Rio de Janeiro, Brazilo
1469 Celso LIMA, Rio de Janeiro, Brazilo 
1470 José Latof Calixto GAIDO, São Paulo, Brazilo 
1471 Maria do P. Socorro BARRETO, Salvador, Brazilo 
1472 Ricardo W. A. TAVARES FILHO, Fortaleza, Brazilo 
1473 Zita GARBARAVIÈIENË, Litovio 
1474 Stanis³aw RAWIAK, Pollando 
1475 José Geraldo do Ó Macauba, Brazilo  
1476 Marly CORRÊA, Lorena, Brazilo
1477 Luiz Carlos SCHANUEL, Brazilo 
1478 Yoshimitsu MATSUTO, Registro, Brazilo 
1479 Kiyotaka ASAI, Jandira, Brazilo 
1480 Tamiko ASAI, Jandira, Brazilo 
1481 Márcio MAZZA, Fortaleza, Brazilo 
1482 Márcio Alan Menezes MOREIRA, Fortaleza, Brazilo 
1483 José Ilton L. MOREIRA JÚNIOR, Fortaleza, Brazilo 

La Bela Sonĝo de l 'Omaro

87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)

kuriero87uk@bol.com.br

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kuriero5.html