90-a
Universala Kongreso de Esperanto
Vilno, Litovio
23-30 julio 2005
DUA BULTENO
Bankedo
La bankedo okazos en lundo, de la 19h00 ĝis la 20h30, en la bankeda
salono de hotelo Le Méridien Villon, kiu estas ĉ. 20 km for
de Vilno, inter lagoj kaj belega naturo. Dum la manĝo la ensemblo
Skrabalai ludos naciajn muzikaĵojn. Estas inkluzivigita la
transporto de Reval Hotel al Le Méridien Villon kaj reen.
Bv. atenti pri la horoj de transportoj, kiuj estos indikitaj sur la bankedaj
biletoj!
Menuo
- Verda salato kun fumaĵita salmo, sezama bastoneto & ananasa saŭco
- Vegetara supo kun ruĝa vino
- Pektena bovidaĵo kun forstista saŭco, terpoma fritbulo &
sortimento de vegetaĵoj
- Ĉokolada torto Schwartzwald kun freŝaj fruktoj
Vegetara menuo
- Fritita toŭfuo kaj verdfazeola salato kun arakidoj kaj askalonoj
- Vegetara supo kun ruĝa vino
- Mocarelaj pecoj kaj avokado en foliigita pasto kun tomata saŭco
kaj legomraguo
- Ĉokolada torto Schwartzwald kun freŝaj fruktoj
Trinkaĵoj
- 2 x 15cl glasoj da vino (hispana) aŭ 0,5 l da biero
- Sukoj
- Senalkoholaj gas-trinkaĵoj
- Minerala akvo
- Kafo aŭ teo
Prezo: 55 EUR
Dua Bulteno (enhavlisto)
Sekva parto >> Provizora programo