Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › duontagaj ekskursoj

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Duontagaj ekskursoj

D1 Malnova Vilno

Tagoj: sabato, dimanĉo kaj ĵaŭdo posttagmeze (14h00-18h00), mardo matene (09h00-13h00)
Prezo: 21 EUR

Vilno, ĉefurbo de Litovio. Grandduko Gediminas en 1323 invitis negocistojn kaj metiistojn el diversaj eŭropaj landoj por evoluigi la lokajn konstruaĵojn kaj manlaborojn. Tiu jaro estas konsiderata kiel fondojaro de la urbo. La malnova urboparto estas la plej granda en Orienta Eŭropo kaj okupas 359 hektarojn kun ĉ.1500 konstruaĵoj. Unesko enskribis ĝin en la liston de Monda Kultura Heredaĵo, interalie ĉar tie kunplektiĝas diversaj epokoj kaj stiloj. Preĝejoj de sankta Anna, de sanktaj Petro kaj Paŭlo estas vere ĉarmaj arkitekturaj majstroverkoj. Oni vizitos kortojn de la universitato, unu el la plej malnovaj en Orient-Eŭropo, fondita en 1579, kaj de sur kastelmonto de Gediminas ĝuos panoramon de la urbo.

Aldonaj muzeoj por konatiĝo kun Vilno kaj la historio de Litovio, ne inkluzivitaj en la prezo de la ekskurso: Muzeo de Viktimoj de Genocido (Muzeo de KGB), 1 EUR; Ekspozicio “Kristanismo en litova arto”, 4 EUR; Nacia Muzeo de Litovio (historio de pratempo ĝis la 20-a jarcento), 2 EUR; Vilna Bildgalerio, 3 EUR.

D2 Retrorigarde: Litovio sub soveta reĝimo

Tagoj: mardo posttagmeze (14h00-18h00) kaj vendredo matene (09h00-13h00)
Prezo: 22 EUR

Vilno malfermiĝis al la mondo post la rekreo de sendependeco en 1990. Kia ĝi aspektas nun? Kompreneble ĝi ne estas tiel riĉa kiel aliaj eŭropaj ĉefurboj, tamen spite perdojn kaj malfacilajn tempojn, Vilno kreskas kaj plibeliĝas. Por ekkoni la litovan ĉefurbon pli bone, dum la ekskurso oni ekvidos plej gravajn lokojn, kiuj iel ligiĝas al la soveta reĝimepoko: la Domon de Signaturintoj, Palacon de Ŝtatprezidento, Muzeon de Genocido (konstruaĵo de estinta KGB), Parlamentejon, Televidan Turon kaj Tombejon de Antakalnis.

D3 Vilna universitato kaj ĝia biblioteko

Tagoj: lundo kaj ĵaŭdo matene (09h00-13h00)
Prezo: 23 EUR

La universitato okupas tutan kvartalon en la malnova urboparto. La konstruaĵoj formas labirinton de 13 fermitaj kortoj kun pordegoj, galerioj, malnova astronomia observatorio, kaj memorigaj tabuloj pri famaj profesoroj. Ili respegulas diversajn stilojn: gotikan, renesancan, barokan kaj klasikan. Unu el la plej belaj partoj de la universitato estas la preĝejo de sankta Johano kaj ĝia sonorilturo.

La vilna universitato, fondita en 1579, estas unu el la plej malnovaj en Orienta Eŭropo. Ĝia biblioteko, fondita en 1570, posedas 6 milionojn da libroj, dokumentoj kaj manuskriptoj. La ekskursantoj havos eblecon rigardi unikan kolekton de inkunabloj kaj malnovaj mapoj.

D4 Kastelo en Trakai

Tagoj: sabato, dimanĉo, lundo kaj mardo posttagmeze (14h00-18h00), ĵaŭdo matene (09h00-13h00)
Prezo: 22 EUR

Trakai, la estinta ĉefurbo de la Litova Granda Duklando, situas 27 km okcidente de Vilno. Ĝia kastelo, konstruita sur insulo meze de la lago Galvé, estas la plej ofte vizitata kaj fotata kastelo de Litovio. La kvinetaĝa fortikaĵo el ruĝaj brikoj estis konstruita de grandduko Vytautas en la dua duono de la 14-a jarcento. Samtempe li invitis al Trakai tatarojn el Krimeo kaj loĝigis ilin apud la kastelo. En la kastelo funkcias riĉa muzeo.

D5 Eŭropa centro kaj parko

Tagoj: dimanĉo, ĵaŭdo kaj vendredo posttagmeze (14h00-18h00), mardo matene (09h00-13h00)
Prezo: 21 EUR

La geografia centro de Eŭropo estas 25 km norde de Vilno. Tion en 1989 difinis Franca Nacia Geografia Instituto. 19 km pli norde de la centro sub la ĉielo estas aranĝita ekspozicio de skulptaĵoj. La ekspozicio okupas 55 hektarojn kaj prezentas pli ol 90 skulptaĵojn, kreitajn de artistoj el 27 landoj inkluzive Brition, Finnlandon, Germanion, Japanion, Litovion, Nederlandon, Peruon kaj Usonon.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Semajna skemo de ekskursoj

Lasta ŝanĝo:
2005-02-26
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_duontagaj_ekskursoj.html