Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › kiu kongresos kiam kaj kie?

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Kiu kongresos kiam kaj kie?

61-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), en urbo Zakopane (Pollando), 31 julio – 7 aŭgusto 2005. Aliĝoj kaj informoj ĉe TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel.:+31 10 436 1044, f+31 10 436 1751; oficejoCHEtejo.org. Vizitu ankaŭ la TTT-ejon: http://www.tejo.org/ijk/2005/.

38-a ILEI-Konferenco. La 38-a ILEI-Konferenco okazos de la 30-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2005 en Kaunas, kun la temo “Interkultura komunikado en edukado”. La konferenco sesios en la Universitato Vitautas la Granda. Estas diversnivelaj tranokteblecoj en la ĉirkaŭaĵo de la universitato, situanta en la urbocentro mem de Kaunas. La kotizo varias inter EUR 24,00 kaj EUR 88,00 depende de la kategorio kaj loĝlando de la aliĝinto. Kadre de la konferenco estos diskutataj diversaj aspektoj de la interkultura komunikado, okazos lingva festivalo kaj, interalie, sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Informoj pri la konferenco kaj aliĝilo estas havebla ĉe la ILEI-sekretario Atilio Orelana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001CHEtiscali.nl.

36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), apud Vilno, 23-30 julio 2005. Denove ni invitas infanojn inter 6- kaj 13-jaraj kun bona rego de Esperanto al neforgesebla semajno. La IIK okazos apud lago en arbaro, 36 kilometrojn nordoriente de Vilno. Dormlokoj estas en 5-6 apudaj dometoj kun ĝis 8 dormlokoj por ĉambro. Ĉiu dometo havas duŝejojn kaj necesejojn. Ni havos ekskluzivan uzon de la ripozejo, do ni povos krei unikan Esperantan etoson. En la ripozejo troveblas infana ludejo, sporta tereno por i.a. korbopilko, retpilko kaj futbalo. Apude estas lago kun observanto por kontroli la sekurecon de la naĝantoj. Ĉe la lago eblas uzi boatojn kaj akvo-biciklojn. Estas eksterdomaj tabloj kaj seĝoj, kaj subĉiela rostejo, ekzemple por baki ŝaslikojn kaj similaĵojn. Pliaj informoj kaj aliĝiloj troveblas en la retpaĝo de la UK kaj ĉe la komisiito pri IIK, s-ro Stefan MacGill, Pannonia u. 30/I/6, HU-1136 Budapest, Hungario; +36 1 349-5207; stefan.macgillCHEgalamb.net kaj s_macgillCHEyahoo.co.nz.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Ĝeneralaj informoj

Lasta ŝanĝo:
2005-02-26
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_kiu_kie.html