
90-a
Universala Kongreso de EsperantoInternaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Dum la UK okazos
la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La
ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto
kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas
partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba
parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj
maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco
estas konsilinda. Anoncu vin, prefere antaŭ la 15-a de junio 2005,
ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), P.O. Box
36, Powhatan VA 23139, Usono, tel.:+1 804 598 3050, fakso: +1 804 598 5608,
bmaxey
visi.net,
kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon (40% de la MA-kotizo
en la loĝlando de la kandidato) al UEA-konto ilek-a. Kaze
de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto, oni rericevos
50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos
atingita, eblos sin anonci surloke, ĉe la ILEI-budo en dimanĉo.
Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la
kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro
de UEA, ke la delegitoj “atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno”.
Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo,
“kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la
meza ekzameno de ILEI/UEA”. Detalajn informojn pri la ekzamenoj, inkluzive
de specimenaj testoj, oni trovas en la Gvidilo al Internaciaj Ekzamenoj
de ILEI/UEA (2-a eld., elĉerpita). Bazaj informoj pri la ekzamenoj
kaj specimenaj testoj troviĝas ankaŭ ĉe http://www.edukado.net/ekzilei.jsp.
Lingvoekzercado kun edukado.net. Post la granda sukceso atingita dum la Pekina UK, edukado.net denove gvidos paroligajn kursojn por la partoprenantoj de la UK. La du paralelaj kursoj – kiuj okazos en kvar tagoj dum la semajno, entute 8 fojojn – estas celitaj por komencantoj kaj meznivelaj parolantoj de la internacia lingvo. La programojn gvidos la konataj Esperanto-pedagogoj s-ino Katalin Kovàts kaj s-ro Sylvain Lelarge.
Cseh-kurso kaj Cseh-seminario: “Zamenhof kreis la lingvon
kaj Cseh la metodon por instrui ĝin”, oni kutime diras en Esperantio.
Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo
Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Henrik
Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja
Zamenhof ktp. La kurso estas destinita al komencantoj, kaj la seminario
al instruistoj kiuj deziras lerni la metodon aŭ akiri ateston pri ĝi.
La seminarianoj devas havi la libron Baza Cseh-Kurso (EUR 10,80;
aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA) kaj ankaŭ observi la kurson.
La partopreno en ambaŭ aranĝoj estas aparte pagenda. La kotizo
por la kurso kaj la seminario estas EUR 50,00 por enloĝantoj
en landoj de A-kategorio, por B-landanoj EUR 37,50. La kotizo por
la seminario inkluzivas la observadon de la kurso. Detalaj informoj kaj
aliĝilo estas riceveblaj ĉe la organizantoj: Internacia Esperanto-Instituto,
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001
tiscali.nl.
Litova Eksprese. Dum tri lecionoj vi ricevos bazajn informojn pri la litova lingvo de Vera Valentaite, magistrino pri litova filologio, kun dek jaroj da sperto pri instruado.
Dua Bulteno (enhavlisto)
Sekva parto >> Kiu kongresos kiam kaj kie?