Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005dua bulteno › tuttagaj ekskursoj

Kongresoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



DUA BULTENO

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 27-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas tagmanĝon. Ĉiuj aŭtobusoj estas altkvalitaj kaj klimatizataj.

E1 Kaunas kaj Muzeo en Rumšiškés

Mardo kaj merkredo
Ekiro: 09h00 Reveno: ĉ. 18h00
Prezo: 44 EUR

Kaunas, la dua urbo de Litovio, havas multajn arkitekturajn monumentojn, inter kiuj estas restaĵoj de la kastelo, malnova urbodomo kromnomita La Blanka Cigno, katedralo, domo de Perkūnas, preĝejo de Vytautas k.a. Oni vizitos ankaŭ la artgalerion de M.K. Čiurlionis, fama litova pentristo kaj komponisto, Zamenhof-straton, Esperanto-domon, kaj promenos laŭ Laisvés aléja (avenuo de Libero). Lunĉo en restoracio “Bernelių užeiga” (Taverno de fraŭloj).

Post la lunĉo veturo al Rumšiškés, kie estas etnografia Muzeo de Popola Vivmaniero. El diversaj lokoj estis transportitaj kaj rekonstruitaj vilaĝaj bienoj, kiuj prezentas la vivon de la litova popolo en la 19-a–20-a jarcentoj. Ĉi tie oni povos gustumi tradiciajn litovajn manĝaĵojn.

E2 Veisiejai kaj Grūtas-Parko

Lundo kaj merkredo
Ekiro: 08h00 Reveno: ĉ. 18h00
Prezo: 45 EUR

La partoprenantoj vizitos la banurbon Druskininkai, la plej grandan ripozlokon ĉe la rivero Nemunas, kiu en 1794 estis oficiale dekretita sanripozejo fare de reĝo Stanislaus, kun famaj mineralaj akvoj. Oni vizitos ankaŭ interesan muzeon “Arbara eĥo”, kie feoj kaj aliaj fantaziaj arbarestaĵoj kaŝiĝas en trunkaj truoj. Poste oni veturos al la urbeto Veisiejai, kie en 1885 loĝis L. Zamenhof kaj finpreparis por eldono la Unuan Libron de Esperanto. En la urbeto estas du monumentoj dediĉitaj al la aŭtoro de la internacia lingvo, unu el ili en la loko kie estis la domo kie li vivis.

Proksime en Grūtas estas parko de sovetaj skulptaĵoj, kiuj estis kunportitaj tien en 1999 el diversaj litovaj urboj. La loko estas ĉirkaŭita per pikdratoj kaj gardoturoj, kiuj memorigas pri koncentrejo. En la parko estas eksponataj 65 bronzaj kaj granitaj skulptaĵoj de famaj komunismaj agantoj. La ekskursantoj havos lunĉon en restoracio de la parko.

E3 Nacia Parko de Aukŝtajtio

Merkredo kaj vendredo
Ekiro: 08h00 Reveno: ĉ. 18h00
Prezo: 40 EUR

La parko situas en la orienta parto de Litovio kaj okupas 40 000 hektarojn. Riveroj kaj riveretoj kunligas 200 lagojn. Arbaroj, plejparte koniferaj, kovras 69% da teritorio. En la parko estas 106 monumentoj de arkeologio kaj popola arkitekturo. Tie estas ankaŭ diversaj ŝtonepokaj arkeologiaj eltrovaĵoj.

La ekskursantoj vizitos Muzeon de Abelbredado (unu abelfamilio tie loĝas en skulptaĵo de Bubilas, la dio de abeloj). En la unustrata vilaĝo Ginučiai eblos vidi malnovan 200-jaran akvomuelejon. De sur monteto Ladakalnis (la pagana diino Lada naskis la mondon) malfermiĝas belega panoramo kun ses lagoj. En la vilaĝo Palūšé staras ligna okangula preĝejo konstruita en 1750. Palūšé estas la turisma centro de la parko; ĉi tie la ekskursantoj havos lunĉon en “Aukštaičių užeiga” (Taverno de aŭkŝtajtoj), restoracio de nacia stilo. Nepra ekskurso por amantoj de la naturo!

E4 Ĉenemunaj kasteloj

Merkredo Ekiro: 07h00
Reveno: ĉ. 21h00
Prezo: 49 EUR

Averto: Dum ĉi tiu ekskurso oni ofte grimpas montetojn kaj turojn!

La unua halto estos en Kaunas, kie ĉe kunfluo de la riveroj Nemunas kaj Neris staras restaĵoj de kastelo el la 13-a jarcento. Poste en Raudondvaris oni vizitos nobelan kastelon el la 16-a jarcento. En la urbeto Vilkija, kies malnova parto estas monumento de urboplanado, la ekskursantoj vizitos etnografian muzeon. Apud Seredžius estas grandbieno Belvederis (bela vidaĵo), kie grimpinte 365 ŝtupojn oni povas ĝui belegan panoramon de la rivero Nemunas.

Veliuona estas unu el la plej antikvaj loĝejoj de la regiono; la kastelo Junigenda estis menciita en 1291, kiam Krucistoj ĉi tie unuan fojon ekuzis pulvoeksplodajn armilojn. Laŭ legendo ĉi tie pereis grandduko Gediminas kaj unu monteto nomiĝas Tombo de Gediminas.

En Raudoné estas kastelo de nobela bieno el la 16-a jarcento. Turo 35 metrojn alta por spekti la ĉirkaŭaĵojn estas malfermita al la vizitantoj. Post vizito de la kastelo la ekskursantoj venos por lunĉo en boaton, kaj navigante unu horon povos ĝui la bordojn de Nemunas.

Post vizito al Panemuné, tipa feŭdula kastelo el la 17-a jarcento ĉirkaŭita de parko kaj kaskadaj lagetoj oni revenos al Vilno.

E5 Antikvaj ĉefurboj de Litovio

Merkredo kaj Ĵaŭdo
Ekiro: 09h00
Reveno: ĉ. 18h00
Prezo: 41 EUR

Kernavé estis antikva urbo; iuj nomas ĝin Litova Trojo. Tie elstaras kvin montetoj. La plej granda nomiĝas KastelmontoTronseĝo de Mindaugas. Aliaj montetoj havas nomojn: Garnizona monto, Ofer-monto, monto de ĉefpastro Lizdeika. Sude de la kastelmontoj arkeologoj trovis spurojn de granda 5-hektara setlejo, kie povis loĝi ĉ. 2000 homoj (tiutempe tio estis sufiĉe granda urbo). Kiam grandduko Mindaugas en la 13-a jarcento komencis unuigi litovajn terojn, Kernavé estis la unua ĉefurbo de Litovio. La ekskursantoj povos ĝui belajn vidaĵojn de sur la montetoj aŭ viziti muzeon de arkeologiaj trovaĵoj.

Lunĉo en tipa restoracio ĉe la rivero Neris, survoje al la alia ĉefurbo Trakai, kiu fariĝis la ĉefurbo de Litova Granda Duklando en la 14-a jarcento. En la regiono multas lagoj kaj sur insulo de la lago Galvé en la 15-a jarcento estis kontruita ŝtonmura kastelo, kiu post rekonstruo fariĝis unu el la plej ofte vizitataj historiaj-arkitekturaj monumentoj de Litovio. En la kastelo funkcias riĉa muzeo. Trakai famas ankoraŭ pri karaimoj, etna tjurka grupo, kiun el Krimeo ĉi tien venigis grandduko Vytautas en la 14-a jarcento. Nuntempe en Litovio loĝas ĉ. 300 karaimoj. En Trakai funkcias ilia muzeo.

E6 Mallarĝtraka trajno en Anykščiai

Merkredo
Ekiro: 08h00
Reveno: ĉ. 17h00
Prezo: 55 EUR

Ĉi tiu ekskurso promesas impresplenan veturon al Anykščiai, malgranda sed vere bela urbo. La partoprenantoj vizitos malnovan urboparton, Muzeon de Ĉevalo, Kapelon - originalan konstruaĵon de moderna kaj antikva arkitekturo, la preĝejon de sankta Mateo kun la plej alta turo en Litovio (84 metrojn alta), kaj malnovan fervojan stacion, kie oni konatiĝos kun la historio de la mallarĝtraka fervojo; poste oni faros mallongan veturon per tiu teknika monumento de la 20-a jarcento. Post duonhoro oni elvagoniĝos ĉe giganta 300-jara kverko, kies maksimuma dikeco estas 5,4 m. Ĉi tie en arbaro okazos piknik-stila lunĉo.


Dua Bulteno (enhavlisto)

Sekva parto >> Duontagaj ekskursoj

Lasta ŝanĝo:
2005-02-26
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/db_tuttagaj_ekskursoj.html