
91-a
Universala Kongreso de Esperanto25-28-a de julio 2006, 4 tagoj/3 noktoj
25.07 Alveno al Florenco kaj renkontiĝo tagmeze antaŭ la kongresejo.
Forveturo per aŭtobuso por postsekvi la paŝojn de Piero Della Francesca, unu el la grandaj majstroj de la Renesanca arto. Unua halto ĉe Sansepolcro, kie li naskiĝis. Tiu ĉi ĉarma urbo estas lokita en la kamparo de la valo de Tiber. Lia pentraĵo de la resurekto estas en la Museo Civico. Libera tempo por lunĉo en Sansepolcro. Daŭrigo al Arezzo, enskribiĝo ĉe la hotelo kaj vizito al kelkaj el la plej interesaj vidaĵoj de Arezzo, i.a la Piazza Grande, la Katedralo, kaj la pentraĵo "La legendo de la vera kruco", kiu troviĝas en la preĝejo de Sankta Francisko. Vespermanĝo kaj tranokto en Arezzo.
26.07 Post matenmanĝo forveturo al San Galgano. La malnova abatejo de San Galgano, unu el la plej impresaj gotik-stilaj konstruaĵoj de Toskanio, sidas izolita en la impresa scenaro sude de Sieno. Daŭrigo al Sieno, enhoteliĝo kaj libera tempo por lunĉo. Piedira ekskurso tra la urbo malkovros al vi la plej ekstazigajn lokojn de tiu ĉi perfekte konservita gotika urbo. Vespermanĝo kaj tranokto en Sieno.
27.07 Post matenmanĝo forveturo al Pizo. Dum la vojaĝo al Pizo vi havos la okazon spekti plej belajn toskanajn pejzaĝojn. Post la enskribiĝo en la hotelo kaj libera tempo por lunĉo, vi estos gvidata al la tiel nomata "Placo de la Mirakloj", kie troviĝas ne nur la Katedralo kaj la Baptisterio, en si mem pintaj artaĵoj, sed ankaŭ la mondfama Kliniĝanta Turo. Vespermanĝo kaj tranokto en Pizo.
28.07 Post matenmanĝo forveturo al Lucca, kiu estas, same kiel Sieno, tre bone konservita urbo de Toskanio. Ĝi ankoraŭ havas siajn mezepokajn murojn, protektintajn ĝiajn placojn kaj mallarĝajn stratojn kontraŭ ŝanĝoj kaj detruoj ĝis la hodiaŭaj tagoj. Vi vizitos i.a. la Katedralon kaj la ovalan Bazaran Placon, kiu situas ĝuste kie la staris romia anfiteatro. Post lunĉo forveturo al Florenco kun rapida halto ĉe Collodi, ĉarma vilaĝeto kun ligo al la fama itala pupo Pinokjo.
Alveno al Florenco kaj fino de la ekskurso.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 685 EUR, dulita 595 EUR.
25-28-a de julio 2006, 4 tagoj/3 noktoj
25.07 Alvenante ĉe la Palerma flughaveno matene, vi renkontos vian ĉiĉeronon kaj iros per privata buso al la hotelo. Post nelonga paŭzo por leĝera lunĉo, vi vizitos iujn el la ĉeflokoj de Palermo, kiel Cappella Palatina - konstruita en 1130, la jaro de la kronado de la reĝo Roĝero II - ene de la Normana Palaco, unu el la plej famaj vidaĵoj en Palermo. La Katedralo, kun siaj pintaj turoj, duoblaj lancetaj fenestroj, kaj interplektitaj arkoj, surprizos vin. Ĝi prezentas skulptaĵojn de Gagini, kune kun tombejoj de Henriko VI, Frederiko II kaj Konstanco de Aragono, sed ankaŭ versojn el la Korano gravuritajn sur kolono kaj arĝentan urnon entenantan la restaĵojn de Sankta Rosalia, patronino de Palermo. Ni veturos al Monreale por viziti la Katedralon kaj la mirindan klostron. Halto en Mondello por freŝiga gelato (glaciaĵo) aŭ trinkaĵo, kaj fino de la vizito. Vespermanĝo kaj tranokto en Palermo.
26.07 Post matenmanĝo forveturo al Agrigento, ĉefurbo de la provinco kiu entenas la sudan marbordon de Sicilio, proksimume 175 km de Palermo. Agrigento estas disigita de la maro nur de malaltaj montetoj.
La vido de la urbo estas dominata de la Valo de la Temploj, hipnota sceno de dorikaj kolonoj, kiuj kaj ornamas kaj subtenas sanktajn konstruaĵojn de netaksebla arkeologia valoro. La urbo estas fama ankaŭ kiel la naskiĝloko de la greka filozofo Empedoklo kaj la verkisto Luigi Pirandello. La Valo de la Temploj estas ankoraŭ hodiaŭ la plej sublima atesto pri la greka civilizacio en Sicilio. La ruinaĵoj de la temploj eĉ post jarcentoj ankoraŭ retenas sian arkitekturan grandiozecon sendifekta. La Valo de la Temploj troviĝas sude de la restaĵoj de la malnova urbeto kaj inkluzivas multajn templojn de la kvina jarcento a.K. La Valo nun estas arkeologia parko, kun granda tereno kie troviĝas, preskaŭ en rekta linio, temploj nomitaj laŭ la grekaj dioj. Post lunĉo en Agrigento, foriro al Palermo, ioma libera tempo je alveno, vespermanĝo kaj tranokto.
27.07 Post matenmanĝo forveturo al Segesta, kie vi ĝuos gvidatan arkeologian ĉiĉeronadon. Segesta estas forlasita antikva urbo, lokita en la provinco Trapani. Segesta okupas mirindan pozicion inter malkrutaj montetoj je flavo kaj bruno, kiuj foje kontrastiĝas akre kun bedoj de variaj verdoj ĉirkaŭ la fositaj areoj. Daŭre, la sentempa pejzaĝo estas superregata de la majesta silueto de la dorika templo.
Vi pluiros al Erice, mezepoka vilaĝo fama pro la kulto de Venuso, nuntempe "urbo de scienco" dank' al la Centro Ettore Maiorana por Scienca Kulturo. Erice okupas memorinde belan situon. Disvolvita kiel fenica kaj helenisma urbeto, ĝi sidas je alto de 751 metroj sur monto kun la sama nomo, superrigardante triangulan plataĵon kun belega vido super la maro. Enfermita en defendeblaj bastionoj kaj muroj, la urbeto estas vera labirinto de mallarĝaj ŝtonetaj stratoj kaj pasejoj sufiĉe larĝaj por lasi nur unu homon trairi. La domoj, unu sur alia, havas ĉiuj propran ĉarman internan korton kiu povas esti gardata de la rigardoj de eksteruloj, tiel permesante al la familio absolutan privatecon. Lunĉo en Erice kaj, post ioma libera tempo, malstreĉa reveturo al vespermanĝo kaj tranokto en Palermo.
28.07 Post la matenmanĝo kaj elskribiĝo ĉe la hotelo, veturigo per privata buso al la Palerma flughaveno por foriro al la kongreso.
Bv. atenti ke la transporto al/de Palermo ne estas inkluzivigita en la ekskurso. Ĉiuj kongresano devas mem zorgi pri la vojaĝoj al Palermo kaj de Palermo al Florenco!
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 680 EUR, dulita 590 EUR.
25-28-a de julio 2006, 4 tagoj/3 noktoj
25.07 Alveno al Venecio kaj matena enhoteliĝo. Tagmeze renkontiĝo kun la ĉiĉerono en la hotelo, libera tempo por lunĉi, kaj jen komenciĝas la vizito al unu el plej belaj urboj de la mondo. Vi vizitos la Placon de Sankta Marko, la Doĝo- Palacon kaj la Bazilikon de Sankta Marko. Tiu ĉi ekskurso estas nepra kaj portos vin al la koro de la Veneciaj institucioj. Dum jarcentoj la Placo de Sankta Marko servis kiel fono de la ĉefaj aktivadoj de la ŝtato. La vizito al la mastra ĉambro de la Doĝo-Palaco, iama sidejo de la Serenissima-registaro, ebligas enrigardon de tiu efika kaj fascina politika maŝino. Admiru la pentraĵojn laŭdantajn la Miton de Venecio, ĝiajn konkerojn kaj diplomatiajn sukcesojn. Revivu la pompon kaj ceremonion de unu el la plej prestiĝaj ĉefurboj de Eŭropo. La Baziliko de Sankta Marko, nun la urba Katedralo, iam estis kaj la Duka Kapelo kaj spegulo de ŝtata grandiozeco. Vi estos mirigita de ĝiaj oraj mozaikoj kaj valorega marmoro, la Pala d'Oro kaj famaj ĉevaloj, artverkoj kiuj igas la preĝejon unu el la plej belaj monumentoj en la mondo. Vespermanĝo kaj tranokto en Venecio.
26.07 Post matenmanĝo kaj elhoteliĝo ni ekvojaĝos al Verono kaj tie enhoteli ĝos. La unua parto de la veturo estos per buso ekironta de la Preĝejo San Zeno, ĝuste taksata unu el la maksimumaj gloraĵoj de la romia arkitekturo, al Porta Palio (deksesa jarcento), Castelvecchio kun ĝia dominanta pribatalita ponto, la Arko Gavi, Porta Borsari (1 p.K.), la Triumfo-Ponto, Ponte Pietra (la plej malnova restanta romia atestaĵo), kaj la Romia Teatro. Post ioma libera tempo por leĝera lunĉo, ni piediros al la malnova historia urbocentro: la domo de Romeo (dekkvara jarcento), kiun la legendo indikas kiel la domon de Montecchi, rivala familio de la Capuleti; ĉi ties domo, siavice, troviĝas en la Strato Cappello. Antaŭ ol alveni al la domo de Ĵulieto, prenu mallongan paŭzon en la Placo Viviani kaj regardu la imponan grandecon de la Nova Teatro. Iru al domnumero 23 en Strato Cappello; eniru la domon kaj vidu la korton kaj la faman balkonon kie la romantika heroino, famigita de Ŝekspiro, staris por paroli kun sia amanto. Tiam Arko Scaligeri, Placo Signori, la romiaj restaĵoj kaj Placo Erbe. Tio ĉi iam estis la centro de la romia kaj poste la mezepoka vivo, kaj nun estas fama pro sia tipa ĉiutaga bazaro. Fine, la Areno: amfiteatro konstruita dum la unua duono de la unua jarcento p.K. ekster la urbaj muroj. Ĝi estis uzata por gladiatoraj luktoj kaj por sovaĝaj kaj ekzotaj bestosportoj. Hodiaŭ postrestas nur malgranda peco de la ekstera cirklo kiu ĉirkaŭis la Arenon. Ĉiam ĉe la centro de la urba vivo, nuntempe la Areno estas mondfama pro la somersezona opero prezentata tie. En tiu tago estos prezentata la opero Aida de Giuseppe Verdi. (Interestitoj spekti la operon bv. kontakti la CO-n.) Vespermanĝo kaj tranokto en Verono.
27.07 Post matenmanĝo kaj elhoteliĝo, ni forveturos al Padovo, kie ni enhoteliĝos kaj eksekvos la plej klasikan itineron por konatiĝi kun la urbo. Post renkontiĝo kun nia ĉiĉerono ĉe Placo Eremitanis en la urbocentro, vi ĝuos agrablan promenon en la historia centro de Padovo, vizitante la placojn Signori, Erbe kaj Frutta, la famajn palacojn Palazzo della Ragione kaj Palazzo del Bo, Caffè Pedrocchi, kaj Piazza del Duomo (de ekstere). Poste vi vizitos la grandiozan Baptisterion Duomo, kie vi admiros la spirhaltigajn pentraĵojn de Giusto de Menabuoi, disĉiplo de Giotto; tiam vi vizitos la faman Bazilikon de la Sanktulo. Post ioma libera tempo por leĝera lunĉo ĉe la Pordegoj Contarine en la urbocentro, ni enŝipiĝos en tipan Venecian boaton kaj navigos sur la rivero Piovego. Dum tiu ĉi ekskurso vi admiros la remparojn, pordegojn kaj pontojn de la mezepoka Padova Epoko. Vi vizitos la deksesa-jarcentan Ŝtuparon Portello, kaj la antikvajn pordegojn Portello kaj Molino. Plie, vi vidos de privilegiata pozicio la historiajn pontojn de Padovo: Grade del Carmie, Molino kaj Sankta Leonardo. Vi iros profunden en la muelejajn fluaĵojn de la kluzo Conca de la pordegoj Contarine (deksesa jarcento), kaj vizitos la remparon de la Portello Vecchio kaj ĝiajn subterajn galeriojn ligintajn la remparojn dum la Mezepoko. La ŝipestro komentos pri ĉio renkontata. Ĉe la Pordegoj Contarine, elŝipiĝo kaj fino de la ĉiceronado. Vespermanĝo kaj tranokto en Padovo.
28.07 Post matenmanĝo kaj elhoteliĝo, forveturo al Raveno, ĉirkaŭ 200 km de Verono. Alveno malfrue en la mateno. Nia vizito tie inkluzivos agrablan promenon en la historia centro, loko kiu inkluzivas la Preĝejon de San Vitale, la Maŭzoleon de Galla Placidia kaj la Placon de la Popolo, la bonan ĉefplacon de la urbo. Post libera tempo por leĝera lunĉo, forvojaĝo al Florenco.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 865 EUR, dulita 770 EUR.