Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › hoteloj

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Hoteloj kaj aliaj loĝebloj

La hoteloferto en Florenco estas tre varia, por ĉiuj buĝetoj kaj por ĉiuj plaĉoj. Tamen, ĝi ne estas senlima! Ĉefe la plej malmultekostaj loĝejoj havas malmulte da lokoj, pro tio, ke temas pri etaj konstruaĵoj.

Kiel por pasintjaraj kongresoj, ĉi-jare eblas mendi pere de la retpaĝo de la kongreso www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html. La granda avantaĝo mendi pere de la retpaĝo de la UK estas, ke oni povas elekti en kiu hotelo loĝi (kio ne eblos ĉi-jare por la mendantoj kiuj uzos la paperan mendilon).

Ĉar la 3- kaj 2-stelaj hoteloj en Florenco estas malgrandaj, ni devas oferti pli grandan kvanton da ili ol kutime. Por tiuj, kiuj mendas per la papera mendilo ni proponas la 3- kaj 2-stelajn hotelojn nur laŭ ilia distanco de la kongresejo kaj laŭ prezo. Difinitan 3- aŭ 2-stelan hotelon eblas elekti nur se oni mendas per la reta mendilo.

Por tiuj kongresanoj kiuj volas loĝi en dulita ĉambro sed ne jam havas kunĉambran(in)on, ni disponigas la eblon trovi kunloĝanton pere de la retpaĝo www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html.

Farinte la mendon, oni devas pagi ĝin ene de unu semajno. Post tiu tempo, se la pago ne atingas la Centran Oficejon de UEA aŭ la landan peranton, la mendo estos nuligita!

Matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambro, krom se alie indikite.

La 4-stelaj hoteloj estas klimatizitaj, havas kafejon, sekurŝrankon, interretan servon, vestaĵlavejon kaj satelitan televidilon. Kelkaj havas kromajn servojn, notitajn ĉe la hotela priskribo.

Baglioni Grand Hotel1. Baglioni Grand Hotel, Piazza Unità Italiana 6.
Ekipita por handikapitoj. Servas manĝojn. 350 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.


Astoria Boscolo Hotel2. Astoria Boscolo Hotel, Via del Giglio 9.
Ekipita por handikapitoj. Servas manĝojn. 500 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.


Londra Hotel3. Londra Hotel, Via J. da Diacceto 18.
Kun saŭno kaj gimnastikejo. Servas manĝojn kaj havas parkejon. 700 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.


Santa Maria Novella Hotel4. Santa Maria Novella Hotel, Piazza Santa Maria Novella 11.
Ekipita por handikapitoj kaj havas gimnastikejon. 800 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.


Brunelleschi5. Brunelleschi, Piazza S. Elisabetta 3.
1 km de la kongresejo. Servas manĝojn.
Loko en ĉambro: unupersona 148 EUR, dulita 74 EUR.


Starhotel Michelangelo6. Starhotel Michelangelo, Viale Fratelli Rosselli 2.
1,2 km de la kongresejo. Servas manĝojn.
Loko en ĉambro: unupersona 125 EUR, dulita 63 EUR.


Starhotel Tuscany7. Starhotel Tuscany, Via di Novoli 59.
Kun parkejo. 2,8 km de la kongresejo. Servas manĝojn kaj havas parkejon.
Loko en ĉambro: unupersona 114 EUR, dulita 57 EUR.

Ĉiuj 3-stelaj hoteloj havas almenaŭ klimatizilon, sekurŝrankon kaj kafejon.

8. 3-stelaj hoteloj de 100 metrojn ĝis 2 km for de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 102 EUR, dulita 51 EUR.

9. 3-stelaj hoteloj de 300 ĝis 800 metrojn for de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 99 EUR, dulita 50 EUR.

10. 3-stela hotelo 700 metrojn de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 97 EUR, dulita 49 EUR.

La 2-stelaj hoteloj havas almenaŭ klimatizilon.

11. 2-stelaj hoteloj de 200 metrojn ĝis 2,5 km for de la kongresejo.
Loko en ĉambro: unupersona 81 EUR, dulita 41 EUR.

12. Studenta loĝejo, Via Maragliano ĉe via Lulli.
Komfortaj dormoĉambroj kun bazaj mebloj kaj kuirforneto, sed sen kuiriloj. 1,5 km de la kongresejo. Matenmanĝo ne inkluzivigita! Necesas mem kunporti ban- kaj lit-tukojn.
Loko en ĉambro: unupersona 45 EUR, dulita 28 EUR.

13. Amasloĝejo.
Por ricevi informojn pri la amasloĝejo kaj mendi tranoktojn, bv. kontakti LKK-aninon Cristina de Giorgi, Via Filippi 22, IT-56010 Caprona, Italio; amasloghejo@hotmail.com.

Reen al la enhavlisto