Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › postkongresaj ekskursoj

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Postkongresaj ekskursoj

P1 Vojaĝo tra Toskanio

6-9-a de aŭgusto 2006, 4 tagoj/3 noktoj

06.08 Ni forveturos de Florenco per luksa aŭtobuso malfrumatene, kaj postsekvos la paŝojn de Piero Della Francesca, unu el la grandaj majstroj de la Renesanca arto, kun unua halto ĉe lia ĉarma naskiĝurbo Sansepolcro, en la kamparo de la valo de Tiber. Lia pentraĵo de la resurekto estas en la Museo Civico. Libera tempo por lunĉo en Sansepolcro. Daŭrigo al Arezzo, enskribiĝo ĉe la hotelo kaj vizito al kelkaj el la plej interesaj vidaĵoj de Arezzo, kiel la Piazza Grande, la Katedralo, kaj la pentraĵo "La legendo de la vera kruco", kiu troviĝas en la preĝejo de Sankta Francisko. Vespermanĝo kaj tranokto en Arezzo.

07.08 Post matenmanĝo forveturo al San Galgano. La malnova abatejo de San Galgano, unu el la plej impresaj konstruaĵoj en Toskanio en la gotika stilo, sidas izolita en la impresa scenaro sude de Sieno. Daŭrigo al Sieno, enhoteliĝo kaj libera tempo por lunĉo. Piedira ekskurso tra la urbo malkovros al vi la plej ravajn lokojn de tiu ĉi perfekte konservita gotika urbo. Vespermanĝo kaj tranokto en Sieno.

08.08 Post matenmanĝo forveturo al Lucca. Kiel Sieno, Lucca estas alia tre bone konservita urbo de Toskanio. Ĝi ankoraŭ havas siajn antikvajn urbajn murojn, protektintajn ĝiajn placojn kaj mallarĝajn stratojn kontraŭ ŝanĝoj kaj detruoj tra la jarcentoj. Vi spertos la urbon dum urbocentra vizito i.a. al la Katedralo kaj al la pitoreska ovala Bazara Placo, kiu situas kie antaŭe staris la antikva romia amfiteatro. Post ioma libera tempo por lunĉo, forveturo al Collodi, bela vilaĝo kun rilato al la fama itala pupo Pinokjo. Duonhora veturado al Pizo kaj enhoteliĝo tie. Vespermanĝo kaj tranokto en Pizo.

09.08 Post elhoteliĝo, gvidata veturo ĉe la tiel nomata "Placo de Mirakloj" en Pizo, dominata de la Katedralo, la Baptisterio kaj la Kliniĝanta Turo, montros kiel la grandiozeco kaj fiero de tiu ĉi urbo iĝis spegulita en pluraj imponegaj monumentoj. Fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 685 EUR, dulita 595 EUR.

P2 Roma

6-8-a de aŭgusto 2006, 3 tagoj/2 noktoj

06.08 Matena alveno en Romon, enhoteliĝo kaj malfrumatena renkontiĝo en la vestiblo de la hotelo. Post ioma libera tempo por leĝera lunĉo, nia vizito komenci ĝos per rondiro de la Koloseo (Colosseum), la plej granda romia amfi- teatro iam konstruita, kaj sekve piediro tra la Romia Forumo kaj inter la imponaj ruinaĵoj de la koro de antikva Romo. De tie ĉi ni grimpos la monteton Capitoline kun ties perfekta Renesanca placo planita de Michelangelo. La rondiro finiĝos en Piazza Venezia. Vespermanĝo kaj tranokto en Romo.

07.08 Post la matenmanĝo ni malstreĉe gustumos la trezorojn ene de la Vatikanaj Muzeoj, kiuj enhavas la plej riĉan kolekton de antikvaĵoj en la mondo. Inter la trezoroj kiujn vi vizitos estas la fama skulptaĵo de la Laokoono, la Raphael-Ĉambroj (parto de la privata apartamento de Papo Julio II), kaj la miregiga Siksta Kapelo, freskumita de Michelangelo kaj konsiderata la plej granda pentraĵo farita de nur unu artisto, kaj la plej granda majstroverko de la okcidenta arto. La rondiro daŭros en la Baziliko de Sankta Petro, kie ni eniros la koron de la katolikismo. Tiu ĉi vasta kaj mireginspira preĝejo estas riĉa je dekoracio, historio kaj grandioza arto.

Inter ĝiaj multaj trezoroj estas la emocianta Pietà de Michelangelo.

Post ioma libera tempo por lunĉo, ni marŝos al Kastelo Sankta Anĝelo, mezepoka fortikaĵo konstruita super la unuajarcenta Maŭzoleo de la Imperiestro Hadriano. La Kastelo estis rifuĝejo por la papoj dum la periodo de la barbaraj invadoj al Romio.

Vespermanĝo kaj tranokto.

08.08 Post la matenmanĝo ni komencos nian tagon en la vera centro de Romo: de la plej fama ŝtuparo en la mondo, la Hispanaj Ŝtupoj, al la Fontano Trevi, kie, por certigi vian revenon al Romo, vi ne povas neglekti ĵeti moneron en la akvon. Tiam ni vizitos la Panteonon, la plej bone konservitan romian templon kaj simbolon de la okcidenta arkitekturo. Tiu ĉi rondiro finiĝos en Placo Navona, dekoraciita per la fama Rivera Fontano, planita de Bernini kaj majstroverko de la Baroka stilo. Transporto al la flughaveno por malfrumatenaj foriroj.

Fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 510 EUR, dulita 460 EUR.

P3 Venezia, Padova kaj Verona

6-9-a de aŭgusto 2006, 4 tagoj/3 noktoj

06.08 Matena forveturo de Florenco al Venecio en luksa aŭtobuso.

Enhoteliĝo kaj malfrumatena renkontiĝo kun la ĉiĉerono en la vestiblo de la hotelo. Libera tempo por lunĉi, kaj sekve vizito al iom de la ĉi- ŝtata grandiozeco: la Placo de Sankta Marko, la Doĝo-Palaco kaj la Baziliko de Sankta Marko. Tiu ĉi ekskurso estas nepra kaj portos vin al la koro de la Veneciaj institucioj. Dum jarcentoj la Placo de Sankta Marko servis kiel fono al la ĉefaj aktivadoj de la ŝtato. La vizito al la mastra ĉambro de la Doĝo-Palaco, iama sidejo de la Serenissimaregistaro, ebligas enrigardon al tiu efika kaj fascina politika maŝino.

Admiru la pentraĵojn laŭdantajn la Miton de Venecio, ĝiajn konkerojn kaj diplomatiajn sukcesojn. Revivu la pompon kaj ceremonion de unu el la plej prestiĝaj ĉefurboj de Eŭropo. La Baziliko de Sankta Marko, nun la urba Katedralo, iam estis kaj la Duka Kapelo kaj spegulo de ŝtata grandiozeco. Vi estos mirigita de ĝiaj oraj mozaikoj kaj valorega marmoro, la Pala d'Oro kaj famaj ĉevaloj, artverkoj kiuj igas la preĝejon unu el la plej belaj monumentoj en la mondo.

Vespermanĝo kaj tranokto en Venecio.

07.08 Post matenmanĝo kaj elhoteliĝo, ni forveturos al Padovo, kie ni unue enhoteliĝos, kaj poste sekvos la plej klasikan itineron por konatiĝi kun la urbo. Renkontiĝinte kun nia ĉiĉerono ĉe Placo Eremitanis en la urbocentro, vi ĝuos agrablan promenon en la historia centro de Padovo, vizitante la placojn Signori, Erbe kaj Frutta, la famajn palacojn Palazzo della Ragione kaj Palazzo del Bo, Caffè Pedrocchi, kaj Piazza del Duomo (de ekstere). Poste vi vizitos la grandiozan Baptisterion Duomo, kie vi admiros la spirhaltigajn pentraĵojn de Giusto de Menabuoi, disĉiplo de Giotto; poste vi vizitos la faman Bazilikon de la Sanktulo. Post ioma libera tempo por leĝera lunĉo ĉe la Pordegoj Contarine en la urbocentro, ni enŝipiĝos en tipan Venecian boaton kaj navigos sur la rivero Piovego. Dum tiu ĉi ekskurso vi povos admiri la remparojn, pordegojn kaj pontojn de la mezepoka Padova Epoko. Vi vizitos la deksesa-jarcentan Ŝtuparon Portello, antikvan river-porton ligitan kun la Serenissima-respubliko, kaj la antikvajn pordegojn Portello kaj Molino. Plie, vi vidos de privilegiata pozicio la historiajn pontojn de Padovo: Grade del Carmie, Molino kaj Sankta Leonardo. Vi iros profunden en la muelejajn fluaĵojn de la kluzo Conca de la Pordegoj Contarine (deksesa jarcento), kaj vi vizitos la remparon de la Portello Vecchio kaj ĝiajn subterajn galeriojn ligintajn la remparojn dum la Mezepoko. La ŝipestro komentos pri ĉio renkontata. Ĉe la Pordegoj Contarine, elŝipiĝo, fino de la ĉiceronado, kaj ekveturo al Verono.

Enhoteliĝo, vespermanĝo kaj tranokto en Verono.

08.08 Post matenmanĝo ni komencos la unuan parton de la urba vizito en buso ekironta de la Preĝejo San Zeno, ĝuste taksata unu el la maksimumaj gloraĵoj de la romia arkitekturo, al Porta Palio (deksesa jarcento), Castelvecchio kun ĝia dominanta pribatalita ponto, la Arko Gavi, Porta Borsari (1 p.K.), la Triumfo-Ponto, Ponte Pietra (la plej malnova restanta romia atestaĵo), kaj la Romia Teatro.

Tiam, post ioma libera tempo por leĝera lunĉo, ni piediros al la malnova historia urbocentro: la domo de Romeo (dekkvara jarcento), kiun la legendo indikas kiel la domon de Montecchi, rivala familio de la Capuleti; ĉi ties domo, siavice, troviĝas en la Strato Cappello.

Antaŭ ol alveni al la domo de Ĵulieto, prenu mallongan paŭzon en la Placo Viviani kaj rigardu la imponan grandecon de la Nova Teatro.

Iru al domnumero 23 en Strato Cappello; eniru la domon kaj vidu la korton kaj la faman balkonon kie la romantika heroino, famigita de Ŝekspiro, staris por paroli kun sia amanto. Tiam Arko Scaligeri, Placo Signori, la romiaj restaĵoj kaj Placo Erbe. Tio ĉi iam estis la centro de la romia kaj poste la mezepoka vivo, kaj nun estas fama pro sia tipa ĉiutaga bazaro. Fine, la Areno: amfiteatro konstruita dum la unua duono de la unua jarcento p.K. ekster la urbaj muroj. Ĝi estis uzata por gladiatoraj luktoj kaj por sovaĝaj kaj ekzotaj bestosportoj.

Hodiaŭ postrestas nur malgranda peco de la ekstera cirklo kiu ĉirkaŭis la Arenon. Ĉiam ĉe la centro de la urba vivo, nuntempe la Areno estas mondfama pro la somersezona opero prezentata tie. En tiu vespero estos prezento de la opero Cavalleria rusticana de Pietro Mascagni.

(Interestitoj spekti la operon bv. kontakti la CO-n.) Vespermanĝo kaj tranokto en Verono.

09.08 Post matenmanĝo kaj elhoteliĝo, transporto al la flughaveno de Bolonjo por foriroj. Fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 800 EUR, dulita 710 EUR.

Reen al la enhavlisto