Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › tuttagaj ekskursoj

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo la 2-a de aŭgusto, sed ankaŭ en aliaj tagoj.

E1 Chianti-areo

Merkredo Ekiro: 09h00Reveno: ĉ. 18h00 Prezo: 79 EUR

Malŝtreĉa veturado tra la Chianti-vinareo, kie la ŝanĝiĝanta monteta pejzaĝo, kun olivaj kaj cipresaj arboj, etaj preĝejoj, kamparaj domoj, vilaoj kaj kasteloj donos al vi unikan okazon ĝui unu el la plej tipaj areoj de Toskanio - faman tutmonde. Halto ĉe unu el la plej bonaj Chianti-vinbienoj ebligos al vi gustumi la lokajn vinojn kaj kamparajn manĝaĵetojn, krom viziti la vindeponejojn.

E2 Medici-vilaoj

Mardo kaj merkredo Ekiro: 09h00 Reveno: ĉ. 18h00 Prezo: 84 EUR

Se vi volas scii kiel la familio Medici, kaj poste la italaj reĝoj, vivis en la kamparo, tiam vi ne povas perdi tiun ĉi ekskurson, kiu portos vin al la Vilaoj de Petraia kaj Poggio a Caiano. Ambaŭ vilaoj estas ĉirkaŭitaj de ĝardenoj kaj parkoj kaj ankoraŭ havas 19-a-jarcentan meblaron. Krome vi vizitos la Vilaon La Ferdinanda en Artimino, kiu mem ne havas ĝardenon aŭ parkon, sed la toskanan kamparon ĉirkaŭ si. La ĉirkaŭantaj montetoj, olivarbejoj kaj vinberejoj estis perfekta scenaro por ĉasado, kiun Ferdinando I de la Medici-familio kutimis praktiki ĉe tiu vilao. La areo estas grava produktejo de vinoj, kaj vi povos gustumi ilin dum la tagmanĝo en tiu ĉi "paradiza angulo".

E3 Pisa kaj Lucca

Merkredo kaj ĵaŭdo Ekiro: 09h00 Reveno: ĉ. 18h00 Prezo: 105 EUR

Tiu ĉi ekskurso portos vin al Pizo, ĉe la Arno-rivero, kie troviĝas unu el la plej konataj lokoj de Italio, la "Piazza dei Miracoli" (Placo de Mirakloj). Sur tiu placo staras la grandioza komplekso da arkitekturaĵoj kaj skulptaĵoj en romanika stilo: la Katedralo, la Baptisterio, la Camposanto kaj la Kliniĝanta Turo. La racia disponigo de konstruaĵoj, kun multe da spaco inter ili, fiere harmonias kun la loka ĉirkaŭaĵo. Daŭrigo al Lucca, kiu, kun siaj urbomuroj, Katedralo, preĝejo de Sankta Ferdinando kaj "Piazza del Mercato" (ovalforma placo kiu heredis sian formon de la romia amfiteatro situanta tiuloke) ravas la vizitantojn. Lunĉo en tipa restoracio de Lucca.

E4 Siena kaj San Gimignano

Lundo kaj merkredo Ekiro: 08h00 Reveno: ĉ. 18h00 Prezo: 109 EUR

Nur la vojaĝo al Sieno jam estos sufiĉa kialo por ekskurso.

Sed imagu, krom la bela pejzaĝo ĝis tie, viziti la urbon! Sieno troviĝas ĉe montoflanko inter la riveroj Arbia kaj Elsa. En la urbo naskiĝis Sankta Katarina kaj multaj famaj artistoj. Dum la vizito vi ekkonos la Katedralon, la placon "Campo" kun la Urbodomo, la Preĝejon de Sankta Domenico kaj povos ĝui aliajn formojn de mezepoka arkitekturo.

Post lunĉo, forveturo al San Gimignano, ĉarma urbeto situanta sur montopinto kaj konservita preskaŭ senŝanĝa ekde la mezepoko. La famaj turoj kaj valoraj freskoj estas inter la vidindaĵoj.

E5 Perugia kaj Assisi

Merkredo kaj vendredo Ekiro: 08h00 Reveno: ĉ. 18h00 Prezo: 110 EUR

Perugia kaj Asizo estas la du plej famaj montarurboj de la verda Umbria, kiu estas regiono en centra Italio, tuj apud Toskanio. Multaj urboj en Umbria konservis siajn mezepokajn konstruaĵojn same kiel spurojn de pli malnovaj epokoj, kiuj retroiras ĝis la romiaj kaj etruskaj periodoj. La plej elstaraj monumentoj en Perugia estas la Palazzo dei Priori, la Katedralo kaj la Collegio del Cambio, kun la spektaklaj pentraĵoj de Perugino, la plej fama loka artisto. En Asizo la plej fama monumento estas la Baziliko, kie estis entombigita Sankta Francisko, la fondinto de la Franciskana ordeno. Tiu ĉi vere impresa preĝejo, konstruita per la loka rozkolora ŝtono, imponas en la tuta ĉirkaŭa valo. Dum la lunĉo vi havos la eblon gustumi la lokajn specialaĵojn.

E6 Bologna

Merkredo Ekiro: 08h00 Reveno: ĉ. 18h00 Prezo: 108 EUR

Bolonjo estas la ĉefurbo de la regiono Emilia-Romagna, kiu troviĝas norde de Toskanio, trans Apeninoj. Ĝi estas la urbo de la du turoj kaj la sidejo de la unua eŭropa universitato, fondita en la fino de la 11-a jarcento, kiu specialiĝis en la interpretado de la romiaj leĝoj kaj rajtoj (Bologna docet).

Aliaj famaj simboloj de la urbo estas la Baziliko de Sankta Petronio, la fontano Neptune kaj la ĉefa placo Piazza Maggiore. En Bolonjo estis inventita tortellini, kelkaj el kies variantoj vi havos la eblon gustumi dum la lunĉo.

Reen al la enhavlisto