
91-a
Universala Kongreso de Esperanto"Florenc' en buŝo kaj ne nur" - tiel nomiĝas la nova gvidlibro, rakontanta pri florencaj restoracioj, malfermitaj dum UK. Ĝi estas elŝutebla de ĉi tie (formato PDF).
"La konfirmoj de mendoj jam estis senditaj rete al ĉiuj kongresanoj, kiuj ion mendis pere de UEA kaj posedas retadreson, konatan al UEA.
Por tiuj kongresanoj, kiuj mendis hotelon aŭ/kaj ekskursojn aŭ/kaj bankedon, sed ne havas retadreson, la leteroj kun la mendkonfirmoj estis forsenditaj el Roterdamo la 21-an de junio."
La Kongresejo de la florenca UK estas Palazzo dei Congressi ĉe Piazza Adua 1. Ĝi estas tuj flanke de la centra stacidomo de Florenco, nomata Santa Maria Novella.
Vidu la mapon
La limdato por mendi estas la 20-a de majo 2006. Post tio ne plu eblas mendi pere de UEA.
Ĉiuj kongresanoj el vizbezonaj landoj ricevos la invitleteron de UEA. ĝi estos sendata post la fina aprobo de la teksto fare de la italaj instancoj.
La prezo de la unuopaj Unutagaj Kartoj por la Florenca UK estas EUR 45,00. Tiu karto rajtigas la partoprenanton partonpreni en ĉiuj publikaj aranĝoj de la kongreso en la respektiva tago de la aĉeto.