

IIK-anoj salutas UK-on en Pekino
La Internacia Infana Kongreseto (IIK) estas unu-semajna feria kunveno por infanoj inter 6 kaj 13 jaraj, kiuj flue parolas la internacian lingvon, Esperanto. La celataj infanoj venas esence el du fontoj: ili lernis la lingvon de la gepatroj au parencoj en familia rondo (foje kiel du- aŭ tri-lingvaj denaskaj parolantoj) aŭ ili lernis la lingvon en lernejoj, kluboj aŭ kulturaj centroj.
La infanaj kongresetoj okazadis unu-foje jare tra la lastaj tridek jaroj, tipe en la fino de julio, paralele kun, kaj proksima al la Universala Kongreso de Esperanto.
Evidente, la Infanaj Kongresetoj altiras malpli da partoprenantoj ol UKE, kun tipe inter 25 kaj 40 infanoj. Tio signifas, ke familieca etoso estas konservebla. La programo estas kompilita inkluzivi vastan gamon da aktivecoj: ekskursoj, naĝado, komuna kantado, legado kaj verkado de rakontoj, aktorado de skechoj kaj rol-ludado kaj multe pli. La organiza teamo estas internacia kaj ampleksas minimume po unu gvidanton por kvin infanoj. Neniuj tradukistoj necesas; la infanoj komunikas rekte en Esperanto. Efektive, multaj infanoj el diversaj landoj starigis firmajn amikecojn, kiuj evoluis tra pluraj jaroj tra kelkaj infanaj kongresetoj.
La 40-a Internacia Infana Kongreseto, 25 de julio - 1 de aŭgusto 2009